《红高粱》(8)
3.
Ŝi rakontis la veron. Kiam la peco de Jiaozhou-Pingdu-ŝoseo konstruiĝis ĉe nia vilaĝo, sorgoplantoj en kampoj altis nur ĝis la homa talio. Sur la malalta ebenaĵo longa je sepdek lioj kaj larĝa je sesdek lioj ondadis nur verdaj sorgoplantoj krom dislokitaj kelkdekaj vilaĝoj, du riveroj fluantaj laŭlonge kaj laŭlarĝe, kaj kelkdek serpentumantaj kotaj vojetoj inter kampoj. La blanka ĉevalforma rokego sur Blankaĉevala Monto norde de la ebenaĵo klare videblis de la fino de nia vilaĝo. Kiam kampuloj, kiuj sarkis sorgokampojn, povis vidi la Blankan Ĉevalon je kapolevo kaj la nigran grundon je kapoklino. Kun ŝvito falanta teren, ili eksentis grandan doloron en koro. Aŭdinte, ke japanoj konstruigos ŝoseon en la ebenaĵo, la vilaĝanoj jam dronis en paniko, atendante la venontan katastrofon.
Post nelonge japanoj vere alvenis.
Kiam japanaj diabloj kaj marionetaj soldatoj venis al nia vilaĝo kapti kampul-laborantojn kaj fortiri mulojn kaj ĉevalojn, Patro ankoraŭ dormis en la lito. Li vekiĝis de bruado el la vinfarejo. Tirante lin je la mano, Avino trotis per siaj malgrande vinditaj piedetoj pintigitaj kiel bambuŝosoj en la korton de la vinfarejo. Tiam en la korto sidis dekkelkaj vazegoj da bonkvalita alkoholaĵo, kies aromo ŝvebis tra la tuta vilaĝo. Du japanaj soldatoj flave vestitaj staris en la korto, tenante fusilon kun bajoneto. Du ĉinoj nigre vestitaj kun pafilo surŝultre estis malligantaj la du grandajn nigrajn mulojn ligitajn al sorparbo. Avo Arhato foje kaj refoje sin ĵetis al la malalta marioneta soldato, kiu malligis bridrimenojn, sed li estis foje kaj refoje repuŝita de la alta marioneta soldato per fusiltubo. Tiam je la komenco de la somero avo Arhato surportis solan veston kaj lia nuda brusto plene kovriĝis per purpurruĝaj rondaj ringoj far fusiltubo.
Avo Arhato diris: “Fratoj, ni konsiliĝu pri tio, ni konsiliĝu pri tio.”
La alta marioneta soldato insultis: “Flanken, vi maljuna bastardo!”
“Tiuj estas brutoj de mia mastro. Vi ne povas forkonduki ilin,” petis avo Arhato.
“Se vi bruos plu, mi pafmortigos vin porkaĉon!” minace kriis la soldato.
La japanaj soldatoj, kiel kotaj statuoj, ambaŭmane tenis fusilon antaŭ la brusto.
Tuj kiam Avino kaj Patro eniris la korton, avo Arhato diris: “Ili volas fortiri niajn mulojn.”
“Sinjoro, ni estas bonaj popolanoj,” diris Avino.
La japanaj soldatoj ridetis kun mallarĝigitaj okuloj kontraŭ Avino.
La malalta marioneta soldato malligis mulon kaj plenforte ĝin tiris, sed la mulo, kun alte levita kapo, obstine rifuzis movi sin. La alta marioneta soldato aliris kaj spronis ĝian postaĵon per fusilo. La mulo kolere kalcitris kaj per siaj brilaj hufferoj ĵetis koton al la tuta vizaĝo de la soldato.
Tirinte kulasriglilon, la alta marioneta soldato direktis sian fusilon al avo Arhato, kriante: “Maljuna bastardo, vi ĝin forkonduku, al la konstruejo!” Avo Arhato kaŭris sur la tero, eligante neniun voĉon.
Kun fusilo en ambaŭ manoj japana soldato svingadis ĝin antaŭ la okuloj de avo Arhato, gruntante “vulivalayalalivu!” Vidinte la svingantan brilan bajoneton, avo Arhato fale sidigis sin sur la teron. La japana soldato antaŭen puŝis la fusilon kaj la akra malsupra klingo de bajoneto tranĉis oscedan vundon sur la glata kaphaŭto de avo Arhato.
Kuntiriĝante de tremo, Avino diris: “Oĉjo, vi, forkonduku ĝin por ili.”