Japana soldato malrapide alproksimiĝis al Avino. Patro vidis, ke la japana soldato estas junulo kun du grandaj gagatnigraj okuloj, kaj kiam li ridas, lia supra lipo turniĝas supren kaj vidigis flavan denton. Avino stumble retropaŝis malantaŭ avon Arhato. La vundo sur la kapo de avo Arhato abunde sangis kaj la tuta kapo kovriĝis per sango. La du japanaj soldatoj ridete alproksimiĝis. Avino premis sian manplaton sur la sangantan kapon de avo Arhato kaj tuj ŝmiris dufoje sian vizaĝon per sia manplato. Kaj distaŭzinte sian harojn, ŝi larĝe malfermis la buŝon kaj frenezule saltetadis. La japanaj soldatoj surprizite haltis antaŭ ŝia monstra mieno.
“Via moŝto,” la malalta marioneta soldato diris, “tiu ĉi virino jam freneziĝis.”
Grumblante, japana soldato pafis super ŝia kapo. Ŝi sidiĝis sur la teron kaj laŭtvoĉe ekploris.
La alta marioneta soldato per fusilo devigis avon Arhato stariĝi. Tiu deprenis la bridrimenon de la malalta marioneta soldato. La muloj, kun kapo alte levita kaj tremantaj kruroj, sekvis lin ekster la korton. Sur la strateto trotis muloj, ĉevaloj, bovoj kaj kaproj en malorda amaso.
Avino ne freneziĝis. Apenaŭ japanaj kaj marionetaj soldatoj eliris el la korto, ŝi forlevis la lignan kovrilon de vazego kaj vidis sian terurigan sangomakulitan vizaĝon sur la speguleca sorgo-alkoholaĵo. Patro rimarkis, ke larmoj fluas sur ŝiaj vangoj kaj tuj ruĝiĝas. Ŝi lavis al si la vizaĝon per alkoholaĵo kaj pro tio ruĝigis la tutan vazegon da alkoholaĵo.
Avo Arhato estis eskortita, kune kun la muloj, al la konstruejo. En sorgokampoj jam aperis vojpeco preskaŭ pretigita. La ŝoseo sude de la Inko-rivero jam estis finkonstruita kaj ĉaroj, grandaj kaj malgrandaj, alsvarmis sur la ŝoseon kaj malŝarĝis ŝtonojn kaj flavan sablon sur la sudan bordon. Super la rivero troviĝis nur ligna ponteto kaj japanoj intencis konstrui grandan ŝtonponton. Ambaŭflanke de la ŝoseo sorgoplantojn de du vastaj spacoj oni jam perpiede premis sur la teron, sur kiu verda tapiŝo kvazaŭ sterniĝis. Ambaŭflanke de vojbazo ĵus formigita en sorgokampoj sur la norda bordo kelkdek muloj kaj ĉevaloj tiris ŝtonan draŝrulilon por ebenigi, en la maro de sorgoplantoj, du vastajn terspacon per detruado de sorgokampoj tuj tuŝantaj la konstruejon. Oni kondukis mulojn kaj ĉevalojn kaj paŝis tien kaj reen en sorgokampoj. La freŝaj kaj junverdaj sorgoplantoj rompiĝis kaj falis sub la hufferoj, kaj ade subpremiĝis de draŝruliloj kun kaneloj kaj terruliloj sen kaneloj. Diverskoloraj ruliloj ĉiuj fariĝis malhele verdaj, malsekigitaj de la suko de sorgoplantoj. Forta odoro de verdaj plantoj regis en la konstruejo.
Avo Arhato estis pelita al la suda bordo por transporti ŝtonojn al la norda bordo. Li tre malvolonte enmanigis la bridrimenojn de muloj al maljunulo kun okula malsano. La ligna ponto estis tre ŝanceliĝema, kvazaŭ preta disfali je ĉiu momento. Transpasinte la ponton, avo Arhato starigis sin sur la suda bordo. Ĉino aspektanta kiel laborestro malpeze pikis lian kapon per la purpurruĝa rotanga vipo en sia mano kaj diris: “Iru porti ŝtonojn al la norda bordo.” Avo Arhato ekviŝis siajn okulojn — la sango fluinta el la kapo jam malsekigis liajn brovojn. Portante pli-malpli grandan ŝtonon, li iris de la suda bordo al la norda. La maljunulo, kiu prenis la bridrimenojn de li, ankoraŭ restis tie. Avo Arhato alparolis lin: “Uzu tiujn mulojn zorgeme. Ili apartenas al mia mastro.”
Kun la kapo klinita la maljunulo letargie kondukis la mulojn en la vicaron de muloj kaj ĉevaloj, kiu elhakis vojon tra sorgokampoj. La glacea postaĵo de la nigraj muloj rebrilis de la suno tie kaj tie. Kun ankoraŭ sanganta kapo avo Arhato kaŭriĝis kaj ŝmiris sian vundon per manpleno da nigra grundo. La obtuza doloro de la kapo iris ĝis liaj dek piedfingroj. Li sentis, kvazaŭ lia kapo krevus en du pecojn.
Ĉe la rando de la konstruejo sporade staris japanaj kaj marionetaj soldatoj kun pafilo en la mano. La vokto, kun rotanga vipo en mano, fantome vagadis tien kaj ĉi tien sur la konstruejo. Je ekvido de la sangomakulita kapo de avo Arhato, kiu iradis tien kaj reen, la aliaj laborantoj ruladis siajn okulojn pro konsterno. Levinte ŝtonon kaj farinte kelkajn paŝojn, avo Arhato aŭdis venteton sibli malantaŭ li kaj tuj poste sentis longan brulan doloron sur la dorso. Li forĵetis la ŝtonon kaj vidis la vokton ridetanta kontraŭ li.
“Via moŝto, se vi volas diri ion al mi, do diru,” avo Arhato diris, “Kial vi batis min senkaŭze?”
Anstataŭ respondi, la vokto ridete svingis la vipon kaj vipbatis lian talion. Avo Arhato sentis, ke tiu ĉi vipbato preskaŭ rompus lin en du pecojn, kaj du varmaj larmofluoj svarmis al liaj okulkavoj. Sango sin ĵetis al lia kapo, kaj kune kun cikatro koagualiĝinta per sango kaj grundo, tumulte dancadis, kvazaŭ ĝi eksplode splitiĝus.
Li ekkriis: “Via moŝto!”
La vokto donis al li alian vipbaton.
“Pro kio vi vipis min, via moŝto?” demandis avo Arhato.
Skuante la vipon en la mano, la vokta moŝto diris kun larĝa rideto: “Mi donas al vi guston, vi ido de hundino.”