《红高粱》(10)
Avo Arhato englutis koleron, kun larmovualitaj okuloj. Li levis ŝtonegon el ŝtonamaso kaj ŝanceliĝis al la ponteto. Li sentis, ke lia kapo ŝvelas kaj blanka vasto sin prezentas antaŭ liaj okuloj. La akraj kaj malmolaj eĝoj de ŝtono pike premis liajn ventron kaj ripojn, sed li sentis nenian doloron.
La vokto staris senmove, kun rotanga vipo plantita sur la tero. Portante ŝtonon, avo Arhato timoplene lin preteriris. La vokto donis alian vipbaton al lia kolo. Avo Arhato antaŭen falis sur genuojn, kun ŝtono en brakumo. Liaj manoj estis bate lezitaj de la ŝtono kaj lia mentono frapiĝis kontraŭ la ŝtono ĝis sangado. Pro la bato li tute konfuziĝis kaj infane ekploris senmotive. Ĉe tiu momento purpurruĝa flamo malrapide eklumiĝis en lia malplena cerbo.
Li penis eltiri sian manon el sub la ŝtono kaj stariĝinte, arkigis sian korpon, kvazaŭ maljuna malgrasa kato, kiu volis ŝpruci sian koleron.
Mezaĝulo ĉirkaŭ kvardek-jara, kun larĝa rideto, aliris al la vokto. Elpoŝiginte paketon da cigaredoj, li eltiris unu kaj respektoplene alproksimigis ĝin al la lipoj de la vokto. Tiu buŝprenis la cigaredon kaj atendis lin bruligi ĝin.
“Via moŝto,” diris la mezaĝulo, “estas malinde koleri kontraŭ tiu maljuna ŝtipo.”
La vokto elspiris fumon tra la nazo sen diri eĉ unu vorton. Avo Arhato vidis, ke liaj fumbrunigitaj fingroj de la mano tenanta la vipon urĝe tordiĝas.
La mezaĝulo metis la paketon en la poŝon de la vokto, kiu ŝajne tute ne rimarkis tion. Eliginte “hm” mallaŭte, li permane alpremis sian poŝon, sin turnis kaj foriris.
“Maljuna frato, ĉu vi estas novevenanto?” demandis la mezaĝulo.
Avo Arhato kapjesis.
“Vi ne donis ion al li kiel donacon, ĉu?”
Avo Arhato diris: “Tiuj senraciaj hundoj! Ili trenis min ĉi tien.”
“Donu al li iom da mono,” la mezaĝulo konsilis, “eĉ paketo da cigaredoj sufiĉas. Ili vipas nek la laboremajn nek mallaboremajn, sed nur tiujn, kiuj havas okulojn, sed ne vidas.” Post tio li fiere iris inter laborantojn.
La tutan antaŭtagmezon, kvazaŭ perdinte sian animon, avo Arhato plenforte transportis ŝtonojn. La sanga cikatro sur lia verto bakita de la suno seke doloris al li. Kaj liaj manoj fariĝis malpure makulitaj de sango. Pro vundiĝo de lia mentona osto salivo senĉese elfluis el lia buŝo. Tiu purpurruĝa flamo brulis jen forte jen malforte en lia menso, konstante sen estingiĝi.
Tagmeze bruna kamiono tange alveturis el la antaŭa vojo, kiu estis ebenigita apenaŭ sufiĉe por trafiko. Li trance aŭdis akutan sonon de fajfilo kaj vidis elĉerpitajn laborantojn ŝancele iri al la kamiono. Sidante sur la tero, li pensis pri nenio kaj ne volis scii, kion signifas la alveno de la kamiono. Nur la purpurruĝa flamo arde saltetis kaj sin ĵetis al liaj oreloj ĝis ili zumadis.
La mezaĝulo aliris kaj ektirinte lin, diris: “Maljuna frato, ni iru. Tempas tagmanĝi. Ni iru gustumi la japanan rizon!”
Avo Arhato stariĝis kaj sekvis lin.

[此贴子已经被作者于2016-3-29 21:30:00编辑过]