《红高粱》(11)
Oni malŝarĝis el la kamiono kelkajn tinegojn da neĝblanka rizo kaj korbegon entenantan emajlajn bovlojn kun blua desegnaĵo sur blanka fono. Ĉe tinego staris malgrasa ĉino kun bronza kulerego en mano kaj ĉe la korbego alia grasa ĉino kun stako da bovloj ambaŭmane tenataj. Kiam iu alvenis, li donis al li bovlon kaj samtempe metis rizon en ĝin per la kulerego. Ĉirkaŭ la kamiono oni prenis per mano la manĝaĵon kaj lupe manĝegis, ĉar mankis manĝbastonetoj.
La vokto denove aliris, kun rotanga vipo en la mano kaj malvarma rideto sur la vizaĝo. La flamo en la cerbo de avo Arhato tuj vigle bruliĝis, klare prilumante jam perdiĝintan rememoron. Li ekpensis pri la koŝmareska okazintaĵo dum la antaŭa duontago. Ankaŭ tiuj japanaj kaj marionetaj soldatoj, kiuj gardostaris, kolektiĝis kaj prenis manĝon ĉirkaŭ tinego el lado. Luphundo kun pintaj oreloj kaj longa vizaĝo sidis malantaŭ la tinego kaj langopende gvatis la ĉi-tieajn laborantojn.
Avo Arhato kalkulis dekkelkajn japanajn diablidojn kaj dekkelkajn marionetajn soldatojn, kiuj manĝis ĉirkaŭ la tinego, kaj li tuj naskis la ideon eskapi. Eskapi! Se mi nur sin ŝovos inter sorgoplantojn, tiuj hundidoj ne sukcesos kapti min. Liaj piedoj fariĝis varmaj kaj ŝvitis. Ekde kiam li ekhavis la ideon eskapi, li sin tenis maltrankvila kaj anksia. Io kaŝiĝis malantaŭ la ridetanta vizaĝo de la vokto kun rotanga vipo en mano. Je ekvido de lia rideto, avo Arhato tuj ekhavis konfuzitan menson.
Antaŭ ol la laborantoj satmanĝis, la grasa ĉino jam reprenis la emajlajn bovlojn. La laborantoj lekis siajn lipojn kaj avide fiksrigardis la restantajn rizgrajnojn en tiuj kelkaj malplenaj tinegoj, sed neniu kuraĝis antaŭeniri. Sur la norda bordo aŭdiĝis raŭka henado de mulo. Avo Arhato rekonis laŭ kriado la mulon de nia familio. Sur tiu nove elhakita malplena spaco muloj kaj ĉevaloj estis alligitaj al draŝruliloj aŭ terpremiloj. Ili malvigle prenis kiel manĝaĵon ĉifitajn kaj subpremitajn tigojn kaj folioj el la dise falintaj kadavroj de sorgoplantoj.
Posttagmeze junulo iom pli ol dudekjara, profitante malatentemon de la vokto, fluge sin ŝovis inter sorgoplantojn, sed kuglo kuratingis lin. Li surventre kuŝis senmove ĉe la rando de sorgokampo.
Ĉe sunsubiro la bruna kamiono denove alveturis. Avo Arhato finmanĝis sian porcion da rizo. Kvankam lia stomako, kiu jam kutimis al manĝaĵo el sorgo, obstine rezistis kontraŭ blankaj rizgrajnoj kun ŝima odoro, li tamen englutis ĝin, retenante la spasmojn de la gorĝo. La ideo pri eskapo pli kaj pli intensiĝis. Li sopiris al la vilaĝo malproksima dekkelkajn liojn kaj la korto, kie ŝvebis la bonodoro de alkoholaĵo kaj kie li povis elmontri siajn kapablojn. Pro alveno de japanoj la dungitoj de la vinfarejo ĉiuj fuĝis kaj la varmaj kaldronoj por distili alkoholaĵon ankaŭ malvarmiĝis. Li des pli sopiris al mia avino kaj Patro. La varmo, kiun mia avino donis al li ĉe la stako de sorgopajloj, restis neforgesebla dum lia tuta vivo.
Post vespermanĝo laborantoj estis pelitaj en spacon ĉirkaŭfermitan per abiaj palisoj, kovritaj per kelkaj gudrotukoj. La palisoj estis kunligitaj per ferfadenoj dikaj kiel sojfaboj. La pordo de la ĉirkaŭpalisaro estis elfarita el kunvelditaj dikaj stangoj el fero. Japanaj kaj marionetaj soldatoj dormis respektive en du tendoj, proksime kelkdek paŝojn de la ĉirkaŭfermita spaco. La luphundo estis alligita ĉe la pordo de la tendo por japanoj. Ĉe la pordo de la ĉirkaŭfermita spaco staris alta stango, sur kiu pendis du lanternoj. Japanaj kaj marionetaj soldatoj alterne vagadis kiel gardostarantoj. Muloj kaj ĉevaloj estis kolektigitaj sur la ruino de sorgoplantoj, kie ili alligiĝis al kelkdek ligfostoj.
En la ĉirkaŭfermita spaco regis stinka haladzo. Kelkaj ronkadis, aliaj pisis en ladan tinon ĉe la angulo kaj la urino tinte tamburis sur la tina vando. La malhela lumo de la lanterno penetris inter la palisojn kaj la longaj ombroj de vagantaj sentineloj skuiĝadis en lumrondo de tempo al tempo.