Sub la luno
Sub la luno
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Lun’
flagras surĉiele nun
komforte
en nuba brakum’.
Lum’
ĝia —jen opala fum’
filtriĝas
tra nub’ de aŭtun’.
Per
tremaj briloj kun leĝer’
karesas
amparon sur ter’.
Li,
pasia, kveras kun ŝi
intime
en kiso-seri’.
Vent’
ekblovas el firmament’
susure
kun aroma tent’.
For
nuboj en tiu ĉi hor’
vanuas
disen en langvor’.
El-
venas la lun’ sur ĉiel’
purbrile
kun plenluma bel’.
Ŝi
kaj li en ama mani’
kuniĝas
treme kun pasi’.
Al
la lunlumo de kristal’
sin ŝuldas
am-festival’.