《红高粱》(33)
Al li aliris Avino, kiu, ĵus atinginte la aĝon de tridek jaroj, portis hartuberon kaj harfranĝojn, kvazaŭ maldensan vualon sur sia brilanta frunto. Ŝi ĉiam tenis siajn okulojn akvobrilaj kaj viglaj. Oni diris, ke la fumo en preparado de alkoholaĵo el sorgograjnoj igis siajn okulojn tiaj. Post dek kvin jaroj da amaj aventuroj tra ventpluvoj Avino jam fariĝis el virgino seksalloga virino.
“Kio okazis?” Avino demandis.
Spiregante, Patro enŝovis la pistolon en la zonon.
“Ĉu japanaj diabloj ne alvenis?” ŝi demandis.
“Taĉmentestro Leng, tiu hundido, ni ne indulgos lin!” diris Patro.
“Kio okazis do?”
“Preparu patkukojn.”
“Sed mi ankoraŭ ne aŭdis pafadon!” diris Avino.
“Preparu patkukojn. Aldonu pli da omleto kaj tubajlo,” diris Patro.
“Japanaj diabloj ne alvenis, ĉu?” demandis Avino.
“La komendanto ordonas, ke oni preparu patkukojn kaj vi persone kunportu ilin!”
Avino diris: “Vilaĝanoj, reiru pretigi patkukojn.”
Apenaŭ Patro sin turnis por forkuri, Avino tiris lin per mano. Ŝi demandis: “Douguan, diru al mi. Kio pri Taĉmentestro Leng?”
Liberiginte sin el ŝia mano, li kolere diris: “Ni vidis nenian signon de Taĉmentestro Leng. Komandanto Yu ne donos indulgon al ili.”
Patro forkuris. Okule sekvante lian maldikan kaj malaltan dorsfiguron, ŝi eligis suspiron. Sur la malplena placo Sun la Kvina, starante oblikve, rigide rigardis ŝin kaj gestadis per manoj al ŝi, kun salivo elfluanta el la buŝo.
Ignorante lin, ŝi iris al la knabino kun longa vizaĝo, kiu apogis sin kontraŭ la muro. La knabino ridklukis al ŝi. Kiam Avino aliris antaŭ ŝin, tiu subite kaŭriĝis kaj akutvoĉe ekploris, stringante la pantalontalion per ambaŭ manoj. El ŝiaj profundaj okuloj saltetis sparkoj de stulta frenezeco.
Karesante ŝian vizaĝon, Avino konsolis: “Lingzi, bona infano, ne timu.”
Tiam Lingzi, deksep-jara, estis la plej bela knabino en nia vilaĝo. Kiam Komandanto Yu komencis varbi siajn homojn kaj kolektis pli ol kvindek homojn en sian trupon, en tiuj varbitoj troviĝis malgrasa pala junulo kun longaj haroj, vestita en nigra uniformo kaj blankaj ledŝuoj. Laŭdire Lingzi korinklinis al li. Li parolis kun bela akĉento de Pekino kaj neniam ridetis. Tuttage liaj brovoj strikte kuntiriĝis kaj tri vertikalaj sulkoj montriĝis inter liaj brovoj. Oni nomis lin Adjutanto Ren. Ŝi sentis, ke sub lia malvarma kaj bela eksteraĵo brulas ardanta varmo kaj igas ŝin sidi kvazaŭ sur la flamo. Tiam la trupo de Komandanto Yu ĉiumatene ekzercis sin per marŝado sur la placo de nia familio destinita por aĉetkolekti sorgograjnojn. Liu Sishan, kiu antaŭe estis trumpetisto por geedziĝa kaj funebra ceremonioj, rolis kiel klarionisto de la trupo, kun trumpeto kiel militista klariono. Ĉiufoje antaŭ ekzercado Liu klarionis kolektiĝon. Tuj kiam ŝi aŭdis klarionadon, ŝi vente elrapidis el la hejmo, kuris al la rando de la placo kaj ventrokuŝigis sin sur kotan muron, atendante rigardi Adjutanton Ren, kiu kiel militinstruisto, zonis sin per larĝa bovleda rubando kun Browning-pistolo pendanta sur ĝi.
Kun elstarigita brusto kaj retirita ventro li paŝis antaŭ la trupon. Je lia ordono “Atent!”, du linioj da trupanoj forte kunfrapiĝis per ambaŭ kalkanoj.
La adjutanto instrukciis: “Je la ordono ‘Atent!’ vi devas streĉi viajn krurojn, retiri la ventron, elstarigi la bruston kaj larĝigi la okulojn, kiel la hommanĝonta leopardo.”
“Kiel vi pozas!” dirante, li piedbatis Wang Wenyi. “Via pozo kun duonkaŭrantaj gamboj ĝuste similas mulon pisantan. Eĉ se mi batus vin, vi ne povus bone pozi.”