《红高粱》(36)
Surĉevaliĝinte, la komandanto donis vipbaton al la postaĵo de la ĉevalo kaj galopis al la direkto, en kiu Adjutanto Ren foriris. Klakado de ĉevalaj hufoj eĉ tremigis la mondon.
Patro iris rigardi ĉe la loko, kie Dentego Yu estis pafmortigota. Mutulo kaj du trupanoj eskortis lin al la okcidenta vilaĝfino. La ekzekutejo troviĝis ĉe la rando de arkforma kurbiĝo de rivero, kie punktiĝis flakoj da stinka akvo kaj abundis larvoj de muŝoj kaj moskitoj. Sur la klifo de la rivera kurbiĝo staris izole malgranda salikarbo kun flavaj velkintaj folioj. Bufoj plaŭde saltetis ĉe la kurbiĝo. Apud amaseto da forĵetaĵoj kaj distaŭzitaj haroj kuŝis trivita ŝuo de virino.
La du trupanoj trenis la ekzekutoton sur la klifon, malstreĉis sian mankaptadon kaj direktis sian rigardon al Mutulo. Depreninte la fusilon de sur la ŝultro, tiu ektiris kulasriglilon kaj klarsone ŝargis ĝin.
Sin turninte, Dentego Yu ekridetis kontraŭ Mutulo. Patro trovis lian rideton afabla kaj bonkora, kiel tuj formortontan subiran sunon.
“Frato Mutulo, malligu min. Mi ne povas morti kun ŝnuro!”
Post iom da pensado Mutulo, kun fusilo en la mano, aliris kaj eltirinte la ponardon el la zono, dispecigis la ŝnuron per kelkaj ektranĉoj.
Etendante siajn brakojn, Dentego sin turnis kaj kriis: “Pafu, frato Mutulo. Pafu trafe. Ne suferigu min!”
Patro opiniis, ke dum la momento tuj ĉe la morto, la mortonto vekas solenan respekton ĉe rigardantoj.
Kiel la semo de nia Nordorienta Vilaĝo de Gaomi, Dentego Yu faris gravan sed neripareblan krimon, li tamen montris sian heroan spiriton ĉe la morto. Patro tiel varme kortuŝiĝis, ke li sentis emon salteti en la aero.
Vizaĝe al la river-kurbiĝo kun stinka stagnanta akvo, ĵetinte rigardon al la verda limfeo sovaĝe kreskanta en la brilanta akvo, blanka kaj maldika lotusfloro kaj sorgoplantoj en brila pompo sur la transa bordo, li laŭte kantis: “Sorgospikoj ruĝas, sorgospikoj ruĝas, la japanaj diabloj alvenas, la japanaj diabloj alvenas. Nia lando estas konkerita, nia familio ruinigita...” Mutulo levis la fusilon kaj mallevis ĝin, levis ĝin kaj mallevis ĝin.
La du trupanoj diris: “Mutulo, petu la komandanton indulgi lin.”
Apogante sin sur la fusilo plantita sur la tero, Mutulo aŭskultis al li kanti malorde la kanton.
Dentego Yu turnis sin kaj kolere kriis, kun larĝigitaj okuloj: “Pafu do, frato! Ĉu vi volas, ke mi mortigos min mem!”
Levinte la fusilon, Mutulo celis lian tegolsimilan frunton kaj ektiris la ellasilon.
Patro vidis, ke la frunto de Dentego Yu eksplode krevis kiel disrompitaj tegolpecoj, kaj tuj baldaŭ aŭdis la obtuzan pafon. En pafsono Mutulo mallevis sian kapon. Strio da neĝblanka fumo sputiĝis el la pafiltubo. La korpo de Dentego Yu senmoviĝis dum tempdaŭro de du palpebrumoj kaj tuj falis plumbe sur la teron de la river-kurbiĝo, kiel lignopeco.
Trenante la fusilon, Mutulo ekiris kaj lin sekvis la du trupanoj.
Patro kaj aro da infanoj timplene svarmis al la klifo kaj rigardis de alte la Dentegon Yu kuŝantan kun vizaĝo al la ĉielo. Sur lia vizaĝo restis nur buŝo sendifekta, lia kranio jam disflugis, liaj du oreloj ŝmiriĝis per lia cerba fluidaĵo, kaj lia okulglobo eliĝis pro eksplodo el la okulkavo kaj, kiel granda vinbero, pendis ĉe la orelo.
Kiam lia korpo atingis la teron, ĝi peze falegis sur molan ŝlimon kaj disŝprucigis ŝlimon. La tigo de la maldika blanka lotusfloro derompiĝis kun kelkaj blankaj filamentoj ligataj al ĝi, tuj apud la mano de la kadavro. Patro flaris la delikatan aromon de la lotusfloro.
Poste Adjutanto Ren pretigis ĉerkon el cipresaj tabuloj kun internaj vandoj kovritaj per flava sateno kaj eksteraĵo dike vernisita, por solene entombigi Dentegon Yu. La tombo estis starigita sub la malgranda saliko ĉe la river-kurbiĝo. En tiu tago de enterigo Adjutanto Ren surportis bone gladitan nigran veston kaj havis siajn harojn brile kombitaj, kun ruĝa silka bendo ĉirkaŭ la maldekstra supra brako. Komandanto Yu, funebre vestita per kanaba tuko pendanta ĉe la kapo, laŭte ploradis. Tuj kiam la funebra procesio forlasis la vilaĝfinon, li forte ĵetis novan argilan pelvon sur brikon.

[此贴子已经被作者于2016-4-7 11:48:05编辑过]