《红高粱》(37)
Tiutage Avino volvis blankan funebran tukon ĉirkaŭ la kapo de Patro kaj ŝi mem surhavis funebran veston el kanaba tolo. Kun freŝa salika stango Patro sekvis Komandanton Yu kaj Avinon. Patro propraokule vidis, kiel la argila pelvo dispeciĝis kontraŭ la briko, kaj li tuj viziis, kiel la kranio krevis kiel tegolpecoj. Li malklare perceptis, ke inter tiuj du eventoj pri dispeciĝo ekzistas konsekvenca interligo. La renkontiĝo de unu evento kun la alia ĉiam neeviteble estigas la trian eventon.
Patro ne verŝis eĉ unu larmguton, flegme observante la funebrantojn. Kiam la procesio haltis sub la saliko kaj oni starigis sin en rondo, la peza ĉerko, tirita de dek ses fortikaj junuloj per ok dikaj kabanŝnuroj, estis malpeze mallevita en profundan tombokavon. Komandanto Yu ekprenis manplenon da grundo kaj malmolkore ĵetis ĝin sur la brilantan kovrilon de la ĉerko. Bum! La sono tremigis la koron de la funebrantoj. Per ŝpatoj kelkaj homoj ŝovelis grandajn pecojn da nigra grundo en la tombokavon. La ĉerko, kiu kolere eligis obtuzajn sonojn, iom post iom malaperis en nigran grundon. La tombokavo malrapide pleniĝis je nigra grundo kaj la teramaso leviĝis sur la tersurfaco ĝis formiĝis ronda duno. Eliginte la pistolon, la komandanto faris tri pafojn en la aeron super la saliko. La kugloj sinsekve pafiĝis tra la arbokronon, faligis kelkajn flavajn brovosimilajn foliojn, kiuj kirle flirtis en la aero. Tri brilaj kugloŝeloj falis en la river-kurbiĝon kun fetoro el putraĵoj. Knabo saltis en la river-kurbiĝon kaj plaŭde vadante en verdeca ŝlimo, levkolektis la kugloŝelojn. Adjutanto Ren eligis la Browning-pistolon kaj faris tri pafojn unu post alia. La kugloj sonis kokerikeske fajfe el la pafiltubo kaj pafiĝis en la aeron super sorgoplantoj. Tenante la fumantan pafilon, Komandanto Yu kaj Adjutanto Ren vidalvide rigardis. Ekbalancinte la kapon, la adjutanto diris: “Li mortis kiel heroo!” Post tio li ŝovis la pistolon en la zonon kaj grandpaŝe iris al la vilaĝo.
Patro trovis, ke Komandanto Yu malrapide levas la brakon kun la pistolo en la mano kaj direktas la pistolon al la dorsfiguro de Adjutanto Ren. La funebrantoj multe surpriziĝis, sed neniu kuraĝis eligi sonon. Tute senkonscie pri tio, Ren, kun starigita brusto, grandpaŝe iris trankvile al la vilaĝo, renkonte al la suno turnanta kiel dentrado. Patro vidis, ke la pistolo ektremetas en la mano de la komandanto. Li apenaŭ aŭdis la pafon tiel malfortan kiel malproksiman. Li vidis, ke la kuglo libere flugas en malalta aero kaj glitas tuj preter la ebon-nigraj haroj de la adjutanto. Sen returni la kapon, la adjutanto daŭre iris antaŭen per regulaj kaj egalritmaj paŝoj. Patro ankaŭ aŭdis la tre konatan arion, kiun la adjutanto fajfis per pintigitaj lipoj, “sorgospikoj ruĝas, sorgospikoj ruĝas!” Pro tio la okulkavoj de Patro pleniĝis je varmaj larmoj. La adjutanto iris pli kaj pli malproksimen, sed lia figuro sin montris pli kaj pli granda.
Komandanto Yu faris alian pafon, kiu skuis la ĉielon kaj la teron. Patro perceptis samtempe la flugon de la kuglo kaj la flugon de la pafsono. La kuglo trafis sorgotigon kaj spiko falis teren. Dum ĝia falado, alia kuglo ĝin dispecigis. Patro nebule sentis, ke la adjutanto deŝiris orflavan floron de amara herbo ĉe vojrando kaj almetis ĝin al la nazo por longe flari.
Patro iam diris al mi, ke la adjutanto probable estis komunisto, ĉar estis malfacile trovi tian bravulon alie krom en kompartio. Estis malfeliĉe, ke Adjutanto Ren havis mallongan vivon. Tri monatojn post kiam li prezentis tian imponan kaj heroan paŝadon, lia Browning-pistolo malfeliĉe mispafis kaj mortigis lin, dum li viŝpurigis ĝin. La kuglo eniris tra la maldekstra okulo kaj eliris el la dekstra orelo, lasante ŝtal-bluan pulvoron plene sur la duono de lia vizaĝo. El lia dekstra orelo elfluis tri ĝis kvin nigraj sangogutoj. Kiam oni alkuris al li je ekaŭdo de la pafo, li jam oblikve kuŝis sur la tero.
Komandanto Yu levprenis lian Browning-pistolon kaj tenis sin silenta dum longa tempo.

[此贴子已经被作者于2016-4-8 23:56:44编辑过]