《红高粱》(38)
Avino vektoportis du korbojn da patkukoj kaj la edzino de Wang Wenyi du sitelojn da supo de verdaj fazeoloj, kaj ili hasteme iris al la ŝtonponto super la Inko-rivero. Ili volus oblikve trairi la sorgokampojn rekte al la sudorienta direkto. Sed kiam ili eniris inter sorgoplantojn, ili trovis, ke estas malfacile por ili marŝi kun ŝarĝo sur la ŝultroj inter sorgoplantoj.
Avino proponis: “Bofranjo, ni iru sur la rekta vojo. Kvankam ĝi estas pli longa, ni tamen povas atingi tien plej rapide.”
Kiel flugantaj birdegoj ili solide moviĝis en tre libera aero. Avino surhavis malhele ruĝan veston kaj nigrajn harojn brile pomaditajn. La edzino de Wang estis malalta, sed vigla virino, kaj ŝi havis facilmovajn manojn kaj piedojn. Kiam Komandanto Yu varbis rekrutojn, ŝi akompanis Wang Wenyi al nia domo kaj petis Avinon rekomendi lin kiel gerilanon. Avino tuj konsentis. Dank’ al ŝia patronado Komandanto Yu akceptis Wang Wenyi.
La komandanto demandis al li: “Ĉu vi timas morton?”
“Jes,” Wang respondis.
“Kiam li respondis jes, fakte li volis diri ne, Komandanto,” diris lia edzino. “La japana flugmaŝino bombe dispecigis niajn tri filojn.”
Wang Wenyi ne estis destinita por esti soldato denaske. Li reagis malrapide kaj ne povis distingi dekstron disde maldekstro. Pro tio, kiam li ekzercis sin en marŝado, li suferis multe da batoj de Adjutanto Ren.
Lia edzino elpensis bonan ideon por li. Ŝi proponis al li, ke li tenu pecon da sorgotigo en dekstra mano kaj turnu sin al la direkto de la mano tenanta la tigopecon je la ordono “dekstren”. Pro manko de armilo post lia soldatiĝo Avino donacis al li la birdopafilon de nia familio.
Irante sur la serpentuma digo ĉe la Inko-rivero, ili emis rigardi nek la flavajn florojn en pompo sur la diga deklivo nek skarlatajn sorgospikojn interpuŝiĝantajn ekster la digo, kaj nur rapidigis siajn paŝojn al oriento. La edzino de Wang Wenyi kutimis al penado, dum Avino vivis ĝueman vivon. Pro tio Avino baniĝis en ŝvito kaj la edzino de Wang neniom ŝvitis.
Patro rekuris al la pontfino jam frue. Li raportis al la komandanto, ke baldaŭ patkukoj alvenos. Kun kontenteco tiu donis baton al lia kapo per manplato. La trupanoj plejparte kuŝis en sorgokampo, kun la naztruoj turnitaj al la ĉielo por sunumo. Pro neokupiteco Patro iris en la kampon je la okcidenta flanko de la ŝoseo por vidi, kion Mutulo kaj aliaj faras. Mutulo zorgeme akrigis la glavon. Premante la Browning-pistolon ĉe la zono, Patro starigis sin antaŭ li, kun rideto de venkinto. Je ekvido de Patro, li ridete vidigis siajn dentojn al li. Dormanta trupano eligis sonoran ronkadon. La trupanoj, kiuj ne dormis, malvigle kuŝis. Neniu alparolis lin.
Li denove saltis sur la ŝoseon, kiu iom blankiĝis sur la bruna fono, kvazaŭ elĉerpite. Tiuj kvar erpiloj kuŝantaj kun la dentoj turnitaj al la ĉielo transverse baris la vojon. Patro pensis, ke ili certe jam brulis de atendado. La ŝtonponto liganta la du bordojn tuj super la akvosurfaco aspektis kiel paciento ĵus resaniĝinta el grava malsano. Poste li iris al la digo kaj sidiĝis. Li direktis sian rigardon jen al oriento jen al al okcidento, jen al la fluoj en la rivero, jen al sovaĝaj anasoj. La pejzaĝo sur la rivero estis bela: ĉiuj akvoherboj vegetas kaj ĉiuj ondetoj prezentas misteron. Patro trovis blankajn ostojn de mulo aŭ ĉevalo, ĉirkaŭvolvitajn de prosperaj akvoherboj. Lia penso denove vagis al la du mulegoj de nia familio. Printempe aroj da leporoj kuris ĉie en kampoj. Rajdante sur mulo, Avino, kun ĉaspafilo en la mano, persekutis leporojn kaj Patro sidis malantaŭ ŝi, brakumante ŝin ĉirkaŭ la talio. La mulo surprize elpelis leporon kaj Avino pafmortigis ĝin. Kiam ili reiris hejmen, ili ĉiam kunportis pendaĵon da mortintaj leporoj ĉirkaŭ la kolo de la mulo. Kiam Avino manĝis viandon de leporo, plumbero granda kiel sorgograjno enŝoviĝis en la spaceton inter ŝiaj malantaŭaj dentoj kaj ŝi neniel sukcesis eligi ĝin.