《红高粱》(39)
Patro direktis sian rigardon al formikoj sur la digo. Trupo da malhelaj ruĝaj formikoj hasteme transportis grundon. Li metis terbulon inter formikojn, sed la formikoj, barataj de la terbulo, ne ĉirkaŭiris ĝin kaj kun penado ĝin transgrimpis. Li ekprenis la terbulon kaj plenforte ĝin ĵetis en la riveron. Ĝi plonĝis en akvon, sed la rivero sensone ĝin akceptis. La suno atingis la zeniton. Varma fiŝodoro leviĝis ĉie el la rivero, rebriloj glimis ĉie kaj sibloj aŭdiĝis ĉie. Patro sentis, ke inter la ĉielo kaj la tero plene ŝvebas ruĝa pulvoro de sorgospikoj kaj bonodoro de sorgovino. Je ekklino malantaŭen li kuŝigis sin sur la digon. Dum tiu ĉi momento li sentis fortan korbatadon. Iom poste li komprenis, ke ĉiaj atendoj ricevas rezulton kaj la rezulto aperas tiom ordinare kaj nature. Li trovis, ke sur la ŝoseo ambaŭflanke borderita de sorgoplantoj alrampas kvar malhele verdaj skarabo-similaj monstroj senbrue.
“Aŭtoj,” Patro murmuris, sed neniu respondis al li.
“La aŭtoj de japanaj diabloj!”
Patro eksaltis kaj stupore rigardis tiujn kamionojn, kiuj alpafiĝis falstele. Ili trenis brunan longan voston kaj sur ilia kapo klake brilis inkandeska lumo.
“Aŭtoj alvenas!”
La krio de Patro similis glavon, kiu senkapigis ĉiujn trupanojn, tiel ke regis stulta silento en sorgokampoj.
Komandanto Yu ĝojplene kriis: “Finfine tiuj diabloj alvenas. Fratoj, pretigu vin bone. Pafu, kiam mi ordonos.”
Okcidente de la ŝoseo Mutulo saltetis, frapante al si la sidvangojn. Kelkdek trupanoj, klinante sin, kun pafilo en la mano, surventre kuŝiĝis sur la deklivon de la digo.
Jam aŭdiĝis la zuma muĝado de la kamionoj. Apud Komandanto Yu Patro surventre kuŝis, levante la pezan Browning-pistolon en la mano. Lia pojno arde doloris kaj lia manplato malsekiĝis de ŝvito. Karnopeco ĉe la spaceto inter liaj polekso kaj montra fingro subite eksaltis kaj iom poste ĝi tumulte saltetadis. Surprizite li rigardis laŭritman saltadon de la karnopeco, granda kiel abrikotkerno, kvazaŭ en ĝi kaŝiĝis birdido volanta elŝeliĝi. Li ne volis, ke ĝi saltu, sed pro fortostreĉo lia tuta brako eĉ tremis. La komandanto donis alpremon al lia dorso kaj la karnopeco abrupte ĉesis salti. Patro ŝanĝis la maldekstran manon por teni la pistolon, ĉar la fingroj de lia dekstra mano spasmiĝis kaj ne povis sin etendi dum longa tempo.
La kamionoj rapide alkuris kaj pligrandiĝis. Hufgrandaj okuloj ĉe la kamionkapoj pafis blankan lumon kaj bruado de iliaj motoroj hurlis kiel venta hojlado antaŭ torenta pluvego, alportante fremdan kaj korpreman ekscitiĝon. La unuan fojon Patro vidis aŭtojn. Li divenis, ĉu tiuj monstroj manĝas herbojn aŭ fojnojn, ĉu ili trinkas akvon aŭ sangon, ĉar ili kuras multe pli rapide ol la muloj kun maldikaj kruroj de nia familio. La plenluno-similaj radoj flugrapide turniĝadis kaj levis nubojn da flava polvo en la aeron. Iom post iom vidiĝis klare la kamionoj. Proksime al la ŝtonponto ili malrapidiĝis. La flavaj polvonuboj disvastiĝis el la vosto de la kamionoj ĝis ilia kapo kaj nebule ŝirmis pli ol dudek homojn sur la unua kamiono, kiuj surportis abrikotflavan uniformon kaj nigre brilantan feran kepon sur la kapo. Poste Patro eksciis, ke tia fera kepo nomiĝas “ŝtala kasko”. — En 1958, kiam oni faris ŝtalon tra la tuta lando, la gisa kaldrono de nia familio estis rekviziciita, kaj mia frato ŝtelis ŝtalan kaskon el amaso da ferrubo kaj preparis manĝon per ĝi pendanta super karba fajro. Patro observis la ŝtalan kaskon, kies koloro variis en fajra fumo. En liaj verdaj okuloj brilis trista braveco, kiun li jam spertis, kvazaŭ maljuna ĉevalo en stalo aspirus galopi.