《红高粱》(40)
La du kamionoj meze de la aŭtovico estis ŝarĝitaj per neĝblankaj sakoj montete amasigitaj, kaj en la lasta kamiono, kiel en la unua, staris pli ol dudek japanaj soldatoj kun ŝtala kasko sur la kapo.
La vico de kamionoj alpremiĝis al la digo kaj la turniĝantaj radoj vidiĝis altaj kaj pezaj. En la okuloj de Patro la kvadrata kapo de la kamiono ŝajnis la kapo de enorma akrido. La flava polvo iom post iom maldensiĝis kaj la vosto de kamiono jen kaj jen furzadis per blua fumo.
Forte retirante sian kapon, Patro sentis, ke la neniam spertita frideco de li leviĝas de la plandoj al la abdomeno, kie ĝi konverĝas en bulon kaj produktas grandan premforton. Li tuj ekhavis emon pisi kaj la pisaĵo en la urinveziko igis lian kacon skuiĝi. Li forte tordis sian postaĵon por reteni la tuj ŝpruciĝontan pisaĵon.
“Ne moviĝu, vi leporido!” diris la komandanto seriozmiene.
Senhelpe Patro vokis, “Adopta patro!” kaj petis forpermeson por pisi.
Kun permeso de la komandanto Patro retiriĝis en sorgokampon kaj ellasis pisaĵon skarlatan kiel sorgospiko, kaj arde pikantan lian kacon. Pro tio li sentis sin multe malŝarĝita. Senintence li rimarkis, ke la mieno de la trupanoj montriĝas feroca kaj timinda, kiel tiu de la statuoj en templo. Wang Wenyi elŝovis sian langopinton, kun rigida rigardo simila al tiu de lacerto.
Kvazaŭ singardemaj bestegoj, la kamionoj rampis antaŭen, kun retenita spiro. Patro flarsentis la parfuman odoron de ilia korpo. Tiam aperis sur la sinua digo Avino kun ruĝa silka vesto malsekigita de ŝvito kaj la spireganta edzino de Wang Wenyi.
Avino vektoportis du korbojn da patkukoj kaj la edzino de Wang Wenyi du sitelojn da supo de verdaj fazeoloj. Ili faciligite gapis al la ŝtonponto super la Inko-rivero.
Avino plezure diris al la edzino de Wang: “Bofranjo, ni fine atingis ĉi cellokon.”
Post edziniĝo Avino vivis en lukso kaj komforto. Tiu ĉi korboparo da patkukoj elpremis sur ŝiaj delikataj ŝultroj purpuran kontuzaĵon, kiu akompanis ŝin ĝis ŝi forlasis la mondon kaj eniris en la ĉielan landon. La purpura kontuzaĵo estis glora marko por Avino en ŝia brava batalado kontraŭ la japanaj invadantoj.
Estis Patro, kiu la unua trovis Avinon. Kiam ĉiuj aliaj fiksrigardis la malrapide alproksimiĝantajn kamionojn, li, pere de diktado de ia mistera forto, flankenigis sian kapon al okcidento kaj vidis Avinon gracie alflugi kiel ruĝa papiliego.
“Panjo!” li laŭte kriis.
Lia ekkrio ŝajnis ordono, laŭ kiu densa pluvo da kugloj alpafiĝis de la tri mitraloj instalitaj sur la japanaj kamionoj. La pafoj sonis obtuze, kiel hunda sombra bojado en nokta pluvo. Li vidis, ke du kugloj kreve boris du truojn sur la brusto de ŝia vesto. Post gaja ekkrio ŝi tuj falis teren, kaj la vekto falis kaj premis sur ŝian dorson. Unu el du korboj da patkukoj ruliĝis suden de la digo, kaj la alia norden de la digo. Tiuj blankaj patkukoj, verdaj tubajloj kaj pecigitaj omletoj disŝutiĝis sur la herbozan deklivon. Post falo de Avino, el la oblonga kapo de la edzino de Wang Wenyi ŝprucis ruĝa kaj flava fluidaĵo tre malproksimen, eĉ sur la sorgoplantojn sube de la digo. Vidinte tiun malaltstaruran virinon pafita, Patro retroiris unu paŝon, falis korpoflanken sude de la digo kaj ruliĝis al la riverbordo. La du siteloj da supo de verdaj fazeoloj renverŝiĝis kaj disverŝiĝis ĉien kiel elverŝita sango de heroo. Unu el la du feraj siteloj stumble ensaltis en la riveron kaj drivis antaŭen en nigra fluo preter Mutulo. Ĝi karambolis kelkfoje kun piliero de la ŝtonponto, enŝoviĝis sub pontarkon kaj flosis preter Patro, Wang Wenyi, Fang la Sesa kaj Fang la Sepa.
“Panjo...” korŝire laŭte kriis Patro kaj resaltis sur la digon. Komandanto Yu volis retiri lin, sed vane.