《红高粱》(42)
8.
Flugfalantaj sorgograjnoj saltetis sur la vizaĝo de Avino, unu el ili eĉ saltis inter iom malfermitajn lipojn kaj restis sur ŝia blanka dento. Rigardante ŝiajn lipojn, kies ruĝo malpliiĝis, Patro plorsingulte vokis “Panjo!” Du larmgutoj falis sur lian bruston. En pluvo de sorgograjnoj ŝi malfermis la okulojn, kiuj pafis perlecan ĉielarkan lumon.
Ŝi demandis: “Infano... kie estas via patro...”
Patro respondis: “Li estas en batalo, mia patro.”
“Li estas via propra patro...” diris Avino. Patro ekbalanis la kapon.
Avino baraktis al sida pozo, sed kiam ŝi moviĝis, du sangofluoj torentis elen.
“Panjo, mi iras alvoki lin,” diris Patro.
Skuinte la manon, ŝi subite sidiĝis, dirante: “Douguan...mia filo...subtenu min...ni rehejmeniĝu, rehejmeniĝu...”
Patro genuiĝis kaj lasis ŝin ĉirkaŭi lian kolon per siaj brakoj. Poste li fortostreĉe stariĝis kaj levis ŝin. La sango sur ŝia brusto baldaŭ malsekigis lian kolon. Li flaris el la freŝa sango densan bonodoron de alkoholaĵo el sorgograjnoj. Kun ŝia peza korpo sur li, Patro tremis per la kruroj kaj ŝancele iris al la profundo de sorgoplantoj, dum kugloj flugis super ilia kapo kaj falĉis sorgoplantojn. Dispuŝante la densajn sorgoplantojn, li pene faris unu paŝon post alia antaŭen. Ŝvito, larmoj kaj ŝia freŝa sango tute deformis lian vizaĝon. Li sentis, ke ŝi fariĝas pli kaj pli peza. Sorgotigoj senkompate implikis lin kaj sorgofolioj malsimpatie segis lin. Li falis surteren kaj ŝi peze subpremis lin. Li elŝovis sin el sub ŝia korpo kaj kuŝigis ŝin laŭlonge. Kun la vizaĝo turnita al la ĉielo ŝi eligis longan elspiron kaj ekridetis al li. Tiu mistera rideto, kiel brulstampilo, lasis hufforman markon en lia memoro.
Kuŝante, ŝi sentis la brulan doloron sur la brusto iom post iom malpliiĝi. En tranco ŝi kredis, ke lia filo malbutonumis ŝian veston kaj kovras per la manoj du kuglotruojn supre kaj malsupre de ŝia mamo. Ŝia sango tinkturis lian manon ruĝa, kaj poste verda, dum ŝia blanka brusto estis tinkturita de ŝia sango verda, kaj poste ruĝa. La kugloj trapafis ŝian noblan mamon kaj malkaŝis ĝian ruĝetan celulan histon. Rigardante ŝiajn mamojn, li naskis grandan doloron. Ĉar li ne povis haltigi sangadon de ŝiaj vundoj, pro sangado ŝia vizaĝo fariĝis pli kaj pli pala kaj ŝia korpo pli kaj pli leĝera, kvazaŭ prete forflugi en la aeron je ĉiu momento.
Avino feliĉe rigardis la delikatan vizaĝon de Patro, kiun ŝi kreis kune kun Komandanto Yu en la ombro de sorgoplantoj. Antaŭ ŝiaj okuloj la vivaj bildoj de la pasintaj jaroj fulme pasis kiel galopanta ĉevalo.
Tiujare, kiam Avino sidis en sia edziniĝa palankeno skuiĝanta kiel en boato en torenta pluvo, kaj eniris la vilaĝon, kie loĝis la familio de Chan Tingxiu, en la strato brile fluis pluvakvo kaj ŝeloj de sorgograjnoj flosis surakve. Ĉe la pordo de la hejmo de Chan, la palankenon renkontis nur osteca maljunulo kun guŝ-simila harplektaĵo sur la kapo. Post pluvego sporadaj pluvgutoj tamburis la flakojn sur la tero. Kvankam la trumpetistoj ludis arion por sciigi pri la alveno de la novedzino, neniu tamen spektis la spektaklon. Avino konsciis, ke io malbona okazos. Tiuj du viroj, kiuj subtenis Avinon por plenumi nuptajn ritojn, estis avo Arhato Liu je la aĝo de pli ol kvindek jaroj kaj dungito de vinfarejo je la aĝo de pli ol kvardek jaroj.
La portistoj de la palankeno kaj muzikistoj staris en pluvakvo, kiel malsekigitaj kokoj, kaj seriozmiene rigardis du seke malgrasajn virojn helpi irigi ŝin en malhelan halon. Ŝi flaris fortan odoron de alkoholaĵo el la korpo de la du viroj, kvazaŭ ili estus trempitaj en alkoholaĵo.