《红高粱》(44)
Avino neniam forgesis la kukurbo-similan vizaĝon de la kidnapinto. Dum la momento, kiam muŝoj ekflugis surprizite, la eleganta vizaĝesprimo de la mortinta kidnapinto kaj la malica, sed timema mieno de la vivinta kidnapinto prezentis klaran kontraston en ŝia menso. Vojpecon post vojpeco ili iris, kun la suno disverŝanta siajn oblikvajn radiojn sur la lazura ĉielo. Ŝia patro postiris malantaŭ la azeno je longa distanco. La azeno, kiu konis la vojon, libere antaŭeniris, kun Avino sur la dorso. Kiam la azeno iris ĉe vojturno, ŝia korpo sin klinis malantaŭen kaj leviĝis el la azena dorso. Iu prenis ŝin aksele per forta brako kaj iris en la profundon de sorgoplantoj.
Avino ne havis forton por barakti nek volis barakti. La nova vivo de tri tagoj ŝajnis al ŝi vekiĝo el la sonĝo. Iu sukcesis fariĝi granda gvidanto dum unu minuto, dum Avino malkaŝis la misteron de la homa vivo en tri tagoj. Ŝi eĉ levis brakon kaj ĉirkaŭprenis lian kolon, por ke li povu facile preni ŝin en siaj brakoj. Folioj de sorgoplantoj susure sonis.
Aŭdiĝis raŭka voĉo de ŝia patro sur la vojo: “Filino mia, kien vi iris?”
De ĉirkaŭaĵo de la ponto alŝvebis trista treniĝanta sonado kaj obtuza pafado de mitraloj en malorda serio. Kun ŝia spirado ŝia sango ankoraŭ jen kaj jen elfluis.
Patro kriis: “Panjo, ne elfluigu vian sangon. Manko de sango kaŭzos vian morton.”
Li prenis manplenon da nigra grundo ĉe la radiko de sorgoplanto kaj ŝtopis ŝian vundon per ĝi, kaj tre baldaŭ ŝia sango eksudis kaj li aldonis alian manplenon da nigra grundo. Kun plezura rideto Avino rigardis la lazuran kaj nesondeblan ĉielon, kaj indulgemajn, varmajn kaj patrinecajn sorgoplantojn. En ŝia cerbo aperis verda vojeto punktita per malgrandaj blankaj floroj, sur kiu ŝi senĝene kaj libere iras sur la dorso de azeno al la profundo de sorgoplantoj. Kaj tiu impona kaj fortika viro ekkantas plengorĝe la kanton skuantan sorgoplantojn. Laŭ lia kantvoĉo ŝi ŝvebas, tretante la pintojn de sorgoplantoj, kvazaŭ sur verda nubo...
La viro demetis ŝin sur la teron, kaj ŝi molis kiel kuiritaj nudeloj, kun duonfermitaj okuloj de ŝafido.
Deŝirinte la maskon de nigra tuko, la viro malkaŝis sian vizaĝon. Jen li mem! Avino kaŝe preĝis al la Ĉielo. Forta tremo de feliĉo impulsis ŝin ĝis ŝi plenis de varmaj larmoj en la okuloj.
Yu Zhan’ao demetis la lozan pluvmantelon el pajloj, tretrompis kelkdek sorgoplantoj, kaj sternis ĝin sur la kadavroj de la sorgoplantoj. Li brakumis ŝin kaj metis ŝin sur la pajloplektitan pluvmantelon. Ŝi jam estis ekster si de raviteco. Rigardante lian nudigitan torson, ŝi ŝajne vidis lian fortan kaj bravan sangon cirkuli sub lia bruna haŭto. Super la pintoj de sorgoplantoj drivis maldensa vaporo kaj aŭdiĝis siblado de kreskado de sorgoplantoj ĉirkaŭe. Mankis vento, ĉio troviĝis en kvieto, kaj nur la suno kruce pafis la ardajn kaj humidajn radiojn inter sorgoplantojn. Kun forte batanta koro, ŝi subite eksplodis per la pasio kaŝita en si dum dek ses jaroj. Ŝi tordiĝis sur la pluvmantelo. Li iom post iom malaltiĝis kaj peze genuiĝis ĉe ŝi. Ŝi tremetis tra la tuta korpo, kaj bulo da flava kaj aroma fajro klake brulis sur ŝia vizaĝo. Li bruske ŝirmalfermis la korseton kaj lasis rekte verŝitajn sunradiojn prilumi ŝiajn mamojn, kiuj kovriĝis per tavolo da blanka raŝo pro malvarmo kaj streĉiteco. Sub liaj fortikaj kaj solidaj moviĝoj akraj doloro kaj feliĉo provis ŝiajn nervojn. Ŝi eligis mallaŭtan kaj raŭkan murmuron: “Ho, la Ĉielo...” kaj svenis.
Avo kaj Avino enanimiĝis unu al la alia en la vigloplena sorgokampo. Iliaj senbrideblaj koroj, kiuj malestimis la homajn leĝregulojn, kuniĝis pli strikte ol iliaj korpoj. Ilia amludo en sorgokampo aldonis ruĝan strekon por la riĉa historio de la Nordorienta Vilaĝo de Gaomi. Patro, por tiel diri, nutrite per la esencoj de la ĉielo kaj la tero, naskiĝis kiel kristalo de doloro kaj plezura volupto. Laŭta iaado de la azeno penetris inter sorgoplantojn. Ŝajnis, ke ŝi revenis de la nebuleca ĉiela lando al la tero. Ŝi sidiĝis, multe perpleksigite, kun larmoj ĉe la vangoj. Ŝi diris: “Li vere estas leprulo.”