《红高粱》(45)
Avo, genuante, sible elingigis du-fut-longan ponardon oni ne sciis de kie, la ponardon kun ronda klingo simila al tuboforma folio de ŝenoprazo.
Per eksvingo li glitigis la ponardon tra sorgotigojn kaj falis teren du sorgoplantoj, el kies tranĉitaj tigoj eksudis inke verda fluidaĵo.
Avo diris: “Post tri tagoj venu ĉi tien!”
Avino perplekse gapis al li. Li vestis sin kaj ŝi ordigis sian vizaĝon. Ŝi ne sciis, kien li kaŝis la ponardon. Li akompanis ŝin al la vojrando kaj li tuj malaperis senspure.
Post tri tagoj la azeno reportis ŝin al la bopatra domo. Enirinte en la vilaĝon, ŝi aŭdis, ke la patro kaj filo de familio Chan estis mortigitaj kaj iliaj kadavroj kuŝas en la malaltejo ĉe la okcidenta fino de la vilaĝo.
Kuŝante, Avino baniĝis en sorĉa varmo de sorgokampoj. Ŝi sentis sin leĝera kiel hirundo kaj libere glisis tuj super la sorgospikoj. Malpliiĝis la karusela moviĝo de bildoj en ŝia menso: Chan Bianlang, Chan Tingxiu, ŝia patro, ŝia patrino, avo Arhato... Multaj malamaj, dankemaj, ferocaj kaj honestaj vizaĝoj jam aperis, kaj nun malaperis. Ŝian historieton de tridek jaroj ŝi mem skribis per la lasta streko. Ĉio en pasinteco, kiel aromaj fruktoj, sage falis teren, dum pri ĉio en estonteco ŝi nur vidis efemerajn lumrondojn. Nur la glueman kaj glitan nunon ŝi ankoraŭ penis strike kapti. Ŝi sentis, ke la du ungo-similaj manetoj de Patro ŝin karesas. Lia timema vokado per “Panjo” vekis sparkojn de sopiremo al homa vivo en ŝia konscio, kie jam mankis amo kaj malamo, korfavoro kaj venĝo. Ŝi provis levi sian manon por karesi la vizaĝon de mia patro, sed ŝi neniel ĝin levis. Ŝi estis soranta supren. Ŝi vidis fortan irizitan lumon el la ĉiela lando kaj aŭdis la solenan muzikon luditan per sŭona-oj, ĉielaj klarionoj kaj trumpetoj en la ĉiela lando.
Avino sentis grandan lacecon. La tenilo de la glitema nuno kaj tiu de la tuta vivo estis tuj falontaj el de ŝia mano. Ĉu tio estas morto? Ĉu mi baldaŭ mortos? Ĉu mi ne povos plu vidi ĉi tiun ĉielon, ĉi tiun teron, ĉi tiujn sorgokampojn, ĉi tiun filon kaj la amaton, kiu komandas la batalon? Pafoj sonis tiom malproksime kaj ĉio estis vualita per densaj fumo kaj nebulo. Douguan! Douguan! Mia filo, donu helpon al mi, via panjo. Firme tiru min. Mi ne volas morti. Ho, la Ĉielo! La Ĉielo... la Ĉielo favore donas al mi amaton, la filon, la riĉaĵojn kaj la riĉan vivon de tridek jaroj tiel plenan kiel ruĝaj sorgospikoj. La Ĉielo, ĉar vi jam donis al mi tiujn aĵojn, ne retiru ilin. Indulgu min, lasu min for! Ĉu vi konsideras min kulpa, la Ĉielo? Ĉu vi juĝu, la Ĉielo, tion prava aŭ erara, se mi kuŝus kun leprulo kaj naskus aron da monstroj kun fava haŭto kaj putriĝinta karno por malpurigi la mondon? Kio estas ĉasteco, la Ĉielo? Kio estas la ĝusta vojo? Kio estas bonkoreco? Kio estas malbonvirto? Vi neniam diras al mi tion. Mi nur faras, kion mia koro diktas. Mi amas feliĉon, mi amas forton, mi amas belon. Mia korpo apartenas al mi mem kaj mi volas esti la mastro de mi mem. Mi ne timas krimon, mi ne timas punon, mi ne timas fali en la fundon de via dekok-tavola infero. Mi faris ĉion, kion mi devas, kaj mi plenumis ĉion, kion mi volas. Mi timas nenion. Sed mi ne volas morti, kaj mi volas vivi plu por rigardi pli multe de la mondo, ho, mia Ĉielo...
Ŝia sincereco vere tuŝis la Ĉielon. En ŝiaj sekiĝintaj okuloj denove estiĝis freŝa suko kaj brilis la mirinda lumo el la ĉiela lando. Ŝi denove vidis la orflavajn vangojn de Patro kaj lian paron da okuloj preskaŭ tiel samaj kiel tiuj de Avo. Ŝi movetis siajn lipojn kaj vokis “Douguan”. Kun granda ĝojo Patro laŭte kriis: “Vi jam boniĝas, panjo! Ne mortu! Mi jam ŝtopis vian sangadon. Vi ne plu sangos! Mi iru venigi mian paĉjon por vidi vin. Panjo, vi ne povas morti. Atendu mian paĉjon!”

[此贴子已经被作者于2016-4-15 10:02:30编辑过]