《红高粱》(46)
Patro forkuris. Liaj paŝoj fariĝis softaj flustroj kaj fariĝis la muziko el la ĉiela lando, kiun ŝi ĵus aŭdis. Avino aŭdis la voĉon de la universo, kvazaŭ venantan el tiuj ruĝaj sorgospikoj. Ŝi fiksrigardis tiujn ruĝajn sorgospikojn. Ŝi nebule viziis strangajn, belajn kaj groteskajn sorgoplantojn, kiuj ĝemas, tordiĝas, hurlas kaj implikiĝas, kelktempe kiel demonoj kaj kelktempe kiel karuloj. En ŝia vidkampo ili serpente volvas sin kaj poste sin etendas klake. Ŝi eĉ ne povis distingi iliajn kolorojn. Ili varias ruĝe kaj verde, nigre kaj blanke, blue kaj verde. Jen ili ridas ĝoje, jen ili krie ploras. Iliaj larmoj pluve batas la dezertan sablejon en ŝia koro. Tra la fendoj inter sorgoplantoj vidiĝas pecoj de la blua ĉielo, kiu ŝajnas tiom alta kaj samtempe tiom malalta. Ŝi sentis, ke la ĉielo, la tero, homoj kaj sorgoplantoj interplektiĝas kaj ĉio kovriĝas per enorma kloŝo. La blankaj nuboj sur la ĉielo glitas, frotante sorgoplantojn kaj ankaŭ ŝian vizaĝon. La malmolaj flankoj kaj anguloj de blankaj nuboj susure frotadas ŝia vizaĝon. La ombroj de la blankaj nuboj sekvas ilin kaj senĝene turniĝadas. Aro da blankaj kolomboj plonĝas el la alta aero sur la pintojn de sorgoplantoj. Ilia kverado vekas ŝin, kaj ŝi tre zorgeme observas, kian aspekton ili havas. Dume ili ankaŭ ekzamenas ŝin per siaj ruĝaj okulgloboj grandaj kiel sorgograjnoj. Ŝi sincere ridetis al ili, kaj ili rekompencas per sia larĝa rideto ŝiajn sopiremon kaj amon al la vivo ĉe ŝia morto. Ŝi silente krias: “Miaj karuloj, mi ne volas forlasi vin!” Livioj bekfaligas grapolojn da sorgograjnoj, kvazaŭ respondante al ŝia senvoĉa ekkrio. Bekante, ili englutas sorgograjnojn kaj ilia brusto iom post iom elstariĝas kaj iliaj plumoj hirtiĝas dum streĉita manĝado. Iliaj ventumilformaj vostaj plumoj ŝajnas infloreskoj skuiĝantaj en vento. Sub la tegmentrando de nia domo brediĝis arego da kolomboj. Aŭtune Avino metis lignan kuvegon plenan de pura akvo en la korton. Refluginte el kampoj, la kolomboj bonorde staris sur la randon de la kuvego, kaj vizaĝe al siaj renversitaj bildoj en akvo, ili glugle sputis el sia kropo la sorgograjnojn. Ili impone paŝis en la korto. Kolomboj! Sur la pacaj pintoj de sorgoplantoj staris aro da kolomboj, kiuj estis forpelitaj de milita pluvŝtormo. Ili rigardis al Avino, kvazaŭ starante en solena silento por bedaŭri ŝin.
La okuloj de Avino denove malklariĝis. La kolomboj fluge leviĝas kune, svingante la flugilojn. Laŭ taktoj de konata ario ili ŝvebas sur la ĉielo lazura kiel maro. La flugiloj de la kolomboj frotadas la aeron susure. Avino leĝere soras, kune kun la kolomboj, svingas siajn flugilojn de la nova vivo kaj facile rondflugas. Kun nigra grundo sub sia korpo kaj sorgospikoj super si, ŝi sopireme rigardis la difektitan vilaĝon, la sinuan riveron, interkrucigitajn vojojn, la konfuzitan aeron tranĉitan de ardantaj kugloj, kaj la plebanojn, kiu hezitis ĉe la vojkruciĝo de vivo kaj morto. Por la lasta fojo ŝi flaris la odoron de alkoholaĵo el sorgograjnoj, kaj la freŝan kaj dolĉan odoron de varma sango. En ŝia cerbo subite fulmis la sceno la de ŝi nevidita: en pafado de kelkdek mil kugloj kelkcent vilaĝanoj en ĉifonaĵo kuŝas en sorgokampoj, kun etenditaj manoj kaj svingantaj piedoj...
La lasta fadeno de ligado kun la homa mondo estis rompiĝonta. Ĉiuj ĉagrenoj, doloroj, streĉitaj kaj frustriĝaj sentoj falis en la sorgokampojn, hajle frapis la pintojn de sorgoplantoj, radikiĝis en nigra grundo, floros kaj donos amarajn fruktojn al generacioj por elporti. Finfine ŝi plenumis sian liberigon kaj flugis kune kun la kolomboj. En ŝia ŝrumpita pensospaco larĝa nur kiel pugno plenplenis ĝojo, trankvileco, varmo, komforto kaj harmonio. Kun granda kontenteco ŝi pie diris: “Ho, mia Ĉielo!...”