《红高粱》(47)
9.
La mitraloj sur la kamionoj seninterrompe pafadis. Kun radoj turniĝadantaj la kamionoj rampis sur la solidan ŝtonponton. Kugloj subpremis la agadon de Avo kaj lia trupo. Kelkaj trupanoj, kiuj malzorgeme elŝovis sian kapon super la digon, jam mortis ĉe la piedo de la digo. Avo brulis de kolero. Ĉiuj kamionoj jam surrampis la ponton, kaj la kugloj de la mitraloj pli alte flugis.
Avo ordonis: “Fratoj, pafu!”
Patro faris tri sinsekvajn pafojn, kaj du japanaj soldatoj surventre kuŝiĝis sur la tegmenton de la kamiono, elverŝante nigran sangon sur la kapoton. Sub la gvido de pafoj de Avo aŭdiĝis kelkdek krepitantaj pafoj. Aliaj sep aŭ ok japanaj soldatoj falis, du el ili plonĝis ekster la kamionon, kun brakoj kaj kruroj svingantaj, kaj sin ĵetis rekte en la Inko-riveron. La gisa kanono de fratoj Fang ekmuĝis, ŝprucis larĝan flamlangon kun timiga ekfulmo super la rivero, kaj disŝutis plumberojn kaj ferpilolojn sur la blankajn sakojn de la dua kamiono. Tuj post leviĝo de pulva fumo vidiĝis sennombraj truoj, el kiuj sible elfluis blankaj rizgrajnoj.
Patro serpentume ŝovis sian vojon inter sorgoplantoj kaj volis diri ion urĝan al Avo, sed tiu okupiĝis pri ŝargado al la pistolo per kugloj. La unua kamiono de la japanaj diabloj sin ĵetis per plena energio sur la pontkapon kaj ĝiaj antaŭaj radoj premiĝis sur erpilajn dentojn turnitajn al la ĉielo. La radoj trapikiĝis kaj susure ellasis aeron. La kamiono furioze muĝis kaj knare puŝis malantaŭen la kunligitajn erpilojn. En la okuloj de Patro la kamiono ŝajnis granda serpento, kiu voris erinacon kaj mizere svingis sian kapon. La japanaj diabloj desaltis de la kamiono.
“Liuĉjo, trumpetu!” Avo ordonis.
Trumpetulo Liu ektrumpetis en tristaj kaj timigaj tonoj.
“Sturmu!” kriis Avo.
Saltinte kun la pistolo en la mano, Avo pafadis tute sen celi kaj la japanaj soldatoj antaŭ li klinis sin antaŭen aŭ malantaŭen. La trupanoj en la okcidento ankaŭ sturmis antaŭ la kamionojn kaj miksiĝis kun la japanaj soldatoj, tiel ke la japanaj soldatoj nur pafis al la ĉielo. Patro vidis, ke Mutulo fluge saltis sur la kamionon por trakti la du restantajn japanajn soldatojn. Ili sin ĵetis kun bajoneto en la mano renkonte al li. Mutulo flankenbatis bajoneton per la glavoklingo kaj turnis la glavon al la kapo kun ŝtala kasko de japana soldato. La fortranĉita kapo ekflugis horizontale kun treniĝanta susuro kaj kiam ĝi falis teren, la buŝo ankoraŭ eligis duonon de sonora elspiro. Patro pensis, ke Mutulo havas tre akran glavon. Kaj li vidis la surprizitan vizaĝesprimon de la japana soldato tuj antaŭ ol ties kapo estis forlasonta la kolon, kaj poste la moviĝon de muskoloj sur la vangoj kaj snufadon de la naztruoj, kvazaŭ tiu pretus terni. Mutulo forhakis la kapon de alia japana diablo. La kadavro apogiĝis kontraŭ la vando de la kamiono kaj ĝia haŭto je la kolo retiriĝis larĝe flanken kun sango glugle elfluanta. Tiam la japana soldato sur la malantaŭa kamiono iom mallevis la mitralon kaj pafis abundon da kugloj kaj trupanoj de Avo falis kiel ŝtipoj sur la kadavrojn de la japanaj diabloj. Mutulo peze falsidis sur la tegmenton de la kamiono, kun kelkaj sangofluetoj ŝprucantaj el la brusto.
Avo kaj Patro surventre rampis returne en sorgokampon kaj malrapide elŝovis la kapon super la digon. Vidinte la lastan kamionon retroveturanta malantaŭen, Avo krie ordonis: “Pafu per kanono, Fang la Sesa! Batu tiun bastardon!”
Fratoj Fang movis la jam ŝargitan kanonon sur la digo. Kiam Fang la Sesa klinis sin por bruligi la fuzeon, li estas pafita je la ventro kaj helverda intesto elglitis el ĝi. Kun ekkrio “mia panjo”, li, kovrante sian ventron ambaŭmane, ruliĝis en sorgokampon. Vidinte, ke la kamiono baldaŭ malsupreniros la ponton, Avo anksie kriis: “Pafu per kanono!”