《红高粱》(49)
En krepita fajro la kamionoj sur la ponto vomis densan fumon, kaj la rizgrajnoj flirtis kiel hajleroj super la rivero. Tenante Patron je la mano, Avo trakuris la ŝoseon per flugaj paŝoj. Kugloj postkuris ilin kaj sible trafis la grundon sur la ŝoseo. Kiam du trupanoj kun bruligita vizaĝo kaj krevinta haŭto vidis Avon kaj Patron, ili grimace ekploris: “Ni estas finitaj, komandanto!”
Sidante deprimite en sorgokampo, Avo ne levis sian kapon dum longa tempo. La japanaj diabloj sur la transa bordo ankaŭ komencis pafi. Aŭdiĝis krepitado de brulantaj kamionoj sur la ponto kaj sonoj de trumpetado de Liu oriente de la ŝoseo.
Jam ne plu sentante timon, Patro ŝtele iris iom da vojo okcidenten laŭ la digo kaj li kaŝe elŝovis la kapon el tufo da velkintaj herboj. Li vidis, ke japana soldato desaltis el la dua ankoraŭ ne brulanta kamiono kaj eltiris el la ŝoforejo maljunan japanan diablon, kiu surportis neĝblankajn gantojn sur siaj ostecaj manoj kaj nigrajn ledajn rajdobotojn ĝis la genuoj, kun longa sabro ĉe la flanko. Ili iris laŭ la flanko de la kamiono, ĉirkaŭprenis la pilieron kaj glitis malsupren. Kvankam Patro levis sian Browning-pistolon, lia mano tamen senĉese tremetis kaj la postaĵo de tiu maljuna japana diablo moviĝis tien kaj reen antaŭ lia pafilbuŝo. Kun kunpremitaj dentoj kaj fermitaj okuloj li faris pafon. Paf! La kuglo sible enŝoviĝis en akvon kaj trafis blankan angilon, kiu leviĝis al la akvosurfaco kun ventro kontraŭ la ĉielo. La japana oficiro falis en akvon.
“Japana oficiro, paĉjo!” Patro kriis.
Pafo sonis malantaŭ la kapo de Patro. La kapo de la maljuna japano krevis pro kugloeksplodo kaj maso da sango disiĝis en akvo. La alia japana diablo rampis sur la manoj kaj piedoj kaj kaŝis sin malantaŭ la piliero.
Denove la kugla reto de la japanaj diabloj alflugis kaj Avo subpremis Patron. La kugloj siblis kaj susuris en sorgokampoj.
“Brave, vi estas mia filo sendube!”
Avo kaj Patro ne sciis, ke la japana oficiro, kiun ili pafmortigis, estas generalmajoro Nakaoka Jiko. Trumpetisto Liu ne ĉesis trumpeti. La suno sur la ĉielo estis bakita ruĝ-verda kaj malvigla de la flamoj de la brulantaj kamionoj.
“Paĉjo,” diris Patro, “mia panjo volas vidi vin. Ŝi petis vin iri.”
“Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?” Avo demandis.
“Jes,” Patro respondis.
Prenante Patron je la mano, Avo iris en profundon de sorgoplantoj.
Avino kuŝis sur la tero, ombrite de sorgoplantoj, kun nobla rideto, kiun ŝi pretigis por Avo. Ŝia vizaĝo aspektis pli pale ol iam antaŭe kaj ŝiaj okuloj ankoraŭ ne strikte fermiĝis.
Por la unua fojo Patro trovis, ke du larmofluoj falas laŭ la hardita vizaĝo de Avo.
Genuante ĉe ŝia korpo, Avo fermigis ŝiajn okulojn per sia nevundita mano.
En1976, kiam Avo mortis, Patro fermigis liajn rondigitajn okulojn per sia maldekstra mano, al kiu mankis du fingroj. De 1958, kiam Avo revenis el sovaĝa monto de Hokkaido de Japanio, li jam ne tre scipovis paroli. Li eĉ eligis ĉiun vorton kiel pezan ŝtonpecon. Tiam la solena ceremonio por bonvenigi lin okazis en la vilaĝo kaj eĉ guberniestro ĝin ĉeestis. Tiutempe mi estis du-jara. Mi ankoraŭ memoras, ke sub la ginkoarbo ĉe la vilaĝa enirejo linie metiĝis ok kvadrataj tabloj kun po vazo da alkoholaĵo kaj po dekkelkaj grandaj bovloj. Elverŝinte el vazo alkoholaĵon en unu bovlon, la guberniestro ambaŭmane alportis ĝin al Avo. Li diris: “Maljuna heroo, mi proponu bovlon da alkoholaĵo al vi, pro tio, ke vi glorigis nin popolanojn de la tuta gubernio!”
Mallerte stariĝinte, li rulis siajn grizblankajn okulglobojn kaj diris: “Ho... Ho... pafilo... pafilo.”
Avo almetis la bovlon da alkoholaĵo al la lipoj, kun la faltoplena kolo rigidigita kaj gorĝa pomo glitanta supren kaj malsupren. Malmulte da alkoholaĵo eniris en lian buŝon kaj plej multe fluis glugle laŭ lia mentono sur lian bruston.