《红高粱》(50)
En mia memoro, Avo prenis min je la mano kaj promenis tien kaj ĉi tien sur kampoj, kondukante etan nigran hundon. Li tre ŝatis rigardi la ponton super la Inko-rivero. Kun sia mano sur la ŝtono de piliero, li staris ĉe la pontkapo dum preskaŭ tuta antaŭtagmezo aŭ tuta posttagmezo. Mi vidis, ke liaj okuloj ofte fiksiĝas sur la kuglotruojn sur la ŝtonplanko de la ponto.
Dum kreskado de sorgoplantoj Avo kunportis min en sorgokampojn. La loko, kiun li ŝatis frekventi, estis ne malproksime de la Inko-rivero. Mi divenas, ke tie estis la loko, kie Avino ascendis al la ĉielo — la ordinara loko de nigra grundo estis plene saturita de ŝia sango. Tiam, kiam la malnova domo de nia familio ankoraŭ ne estis malkonstruita, Avo iutage fosis per pioĉo sub la sorparbo. Li elfosis kelkajn larvojn de cikado, pasigis ilin al mi kaj mi ĵetis ilin al la hundo, sed ĝi nur mordemortigis ilin anstataŭ manĝi ilin.
“Kion vi elfosas, paĉjo?” demandis mia patrino, kiu pretis iri al la komunuma manĝejo prepari manĝon.
Levinte la kapon, Avo gapis al ŝi per la rigardo kvazaŭ apartenanta al la alia mondo. Post foriro de mia patrino li daŭrigis fosadon. Li fosis grandan kavon, hakrompis dekkelkajn radikojn variajn en grandeco, forlevis ŝtontabulon kaj elprenis rustan kaj deformitan ladskatolon el la sombra sileto el brikoj. Je ekfalo sur la teron la ladskatolo tuj disrompiĝis. El ĉifona tolo vidiĝis ruĝe rusta feraĵo, pli longa ol mi. Mi demandis al li, kio ĝi estas. Li respondis: “Ho... ho... pafilo... pafilo.”
Li metis ĝin sur la teron en sunlumo. Sidante antaŭ ĝi, li malfermis la okulojn dum kelka tempo kaj fermis la okulojn dum kelka tempo, denove li malfermis la okulojn kaj fermis la okulojn. Poste, stariĝinte, li trovis lignohakilon kaj hakis ĝin laŭvole. Fine li dishakis ĝin en feran mason kaj disĵetis parton post parto en la korto.
“Ĉu mia panjo mortis, paĉjo?” Patro demandis al Avo.
Avo ekbalancis la kapon.
“Paĉjo!” kriis Patro.
Ekpalpinte lian kapon, Avo eltiris spadon el post la postaĵo kaj hakfaligis sorgoplantojn por kovri la korpon de Avino.
Sude de la digo aŭdiĝis intensaj pafado, kriado kaj eksplodado. Trenante Patron, Avo sin ĵetis al la pontokapo.
El la sorgokampoj sude de la ponto elsturmis pli ol cent homoj vestitaj en griza militista uniformo. Iuj el dekkelkaj japanaj diabloj, kiuj surkuris la digon, estis pafmortigitaj, kaj aliaj trapikitaj per bajonetoj. Patro vidis, ke Taĉmentestro Leng, kun revolvero ĉe larĝa ledzono, gardite de kelkaj altkreskaj korpogardistoj, ĉirkaŭiris la brulantajn kamionojn kaj sin direktas al la nordo de la ponto. Je ekvido al li Avo eligis rikanon kaj tenis sin senmove kun pistolo en mano, starante ĉe la pontokapo.
Leng impone aliris kaj diris: “Vi bone faris, Komandanto Yu!”
“Vi hundido!” sakris Avo.
“Mi alvenas iom malfrue!”
“Vi hundido!”
“Se ni ne alvenus ĝustatempe, vi estus tute finitaj!”
“Vi hundido!”
Avo direktis sian pistolon al la taĉmentestro. Tiu faris okulsignon kaj du korpogardistoj lerte deŝiris la pistolon de Avo.
Levinte sian Browning-pistolon, Patro faris pafon, kiu trafis la postaĵon de korpogardisto kaptanta Avon.