Nuna diluvo
Nuna diluvo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
El
la nubkovrita ĉiel’
lavangas
akvo kun ribel’.
Ĝi
jen abrupte kun muĝ-kri’
faladas
je homa anksi’.
Flu’
akva torentas kun bru’
dronigas
mondon per detru’.
Jen
domoj, vojoj sur teren’
mergiĝas
en akvon je plen’.
Sur
akvo flosas laŭ plezur’
aŭtoj
kaj mebloj en kur’.
Kaj
homoj grupe sur altaĵ’
grundiĝas
kun granda malgaj’.
Ve
tute haltas ludoj de
publiko
senespere tre.
Nu,
sturmboatoj por sukur’
alvenas,
—la arkeoj, ĉu?
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)