Edzo fariĝis kapro
(fablo)
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
La edzin’
vera megero
ŝian edzon vergbatis
kaj sakris kun fiero
de malsincero.
Kiam li
enhejme restis,
ŝi ligis lin je pied’
ŝnure, kaj lin molestis
ordone gestis.
Je ŝia
ŝnura ektiro
li devis obei ŝin
jen per tuja aliro
agis laŭ l’ diro.
Ne povis
li elteni ŝin.
Al li venis ideo,
sin turnis al sorĉistin’
ja por ilumin’.
La edzo
laŭ ŝia instru’
ŝnuris kapron je l’ kolo
kaj li sin kaŝis sen bru’
dum ŝi dormis plu.
Post vekiĝ’
l’ edzino time
trovis kapron ligitan
per ŝnur’ nemalproksime
sin movi mime.
Panike
por bona rimed’
konsultis sorĉistinon
ŝi jen ĉe ties pied’,
kun kompleta kred’.
Tiu nun
diris admone:
“Pro viaj malbonfaroj
Di’ punas vin ordone,
igas bastone
la edzon
kapro timida.
Se vi pente riparos
vin per ago rapida
hej, kaj decida,
mi helpos
vere savi lin
tuj el la kapra formo—
la malfeliĉa destin’,
mi ne ĝenos vin.”
L’edzino
ploris amare,
tenante l’ kapron ĉe sin’,
ĵurante lin bonfare
trakti pli kare.
Sep tagojn
daŭris la rito
de fastad’ kaj oferad’
revoki per invito
lin sen hezito.
De tiam
l’edzino ne plu
malbone traktis l’edzon
kaj vivis kun li kun ĝu’
kaj bona kunglu’.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).