dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Omaĝe al Kampo de Literaturo

您是本帖的第 1140 个阅读者
树形 打印
标题:
Omaĝe al Kampo de Literaturo
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Omaĝe al Kampo de Literaturo

Omaĝe al Kampo de Literaturo

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Printempe

degelas glaci’,

ekverdas jen la kampoj,

ekplugas la teron ni

jen kun energi’.

 

Ni semas

ne tritikon, sed

semojn de literatur’

sur pura kaj varma bed’

sub zorgema bred’.

 

Kun helpo

de viviga vent’

kaj karesa pluvo ni

kultivas per diligent’

kaj riĉa talent’.

 

Somere

vetera favor’

kreskigas plantidojn, ni

flegas ilin sen langvor’,

per saĝa labor’.

 

Surkampe

ni penu kune

akvumi, sarki, sterki,

kamplabori subsune,

ja ŝvit-konsume.

 

Aŭtune

ondoj de oro

ruliĝas en la kampo.

Jen fruktoj de valoro—

nia laboro!

 

Post penoj

ni rikoltas jam

multajn poemojn, prozojn

de homoj kun aŭ sen fam’

kreitajn kun am’.

 

La KL—

la bed’ de kultiv’—

pliigas trezorejon

de nia kultura viv’

per nia kreiv’.

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).

P.S. La retejo de Ĉina Radio Internacia pretas malfermi rubrikon Kampo de Literaturo kaj mi verkis ĉi tiun ĉineskaĵon omaĝe al ĝi.

[此贴子已经被作者于2017-3-8 11:34:46编辑过]
ip地址已设置保密
2017/3/8 11:24:51

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07800 秒, 3 次数据查询