Monta diluvo
Monta diluvo
—
laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
El
mont’ kvazaŭ el la ĉiel’
alsturmas
mortiga kruel’.
Pluv’
ŝajne disfluas el kuv’
torente
en monta diluv’.
Mont’
disfalas de horizont’
terure
jen ĝis nia front’.
Ter’
dronas en flua liber’
ŝlimeca,
glita en danĝer’
Vic’
da terdomoj laŭ kapric’
faladas
plaŭde en vortic’.
Ar’
da brutoj en la batal’
baraktas
por denova star’.
Muĝ’
inunda pelas al fuĝ’
la homojn
en terura fuŝ’.
Kri’
homa laŭtas en anksi’
ulule
ŝajne de mani’.
Jen
la savbrigada alven’
vidiĝas
al kriza teren’.
Jes,
kontraŭ inuda agres’
luktadas
ili ja sen ĉes’.
*Deskses-Silabo:
ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa
(x=senrima)