La
paradizo por birdoj
Bakin
Ni
vespermanĝis ĉe la lernejo, kie nia amiko instruis. La vetera varmego jam
mildiĝis. La suno subiris la monton kaj restigis rubandon da vesperruĝo sur la
ĉielo, sur montsupro kaj sur arbokronoj.
“Ni iru
remi,” Chen proponis. Tiam ni spektis la montan pejzaĝon, starante ĉe la lageto
antaŭ la lerneja pordo.
“Bone,”
aliaj amikoj ĝoje eĥis.
Irinte
pecon da makadamita vojo, ni rapide atingis la riverbordon. Tie staris domo kun
palafitoj en riverakvo. Trairinte ĝin, ni trovis kelkajn boatojn sub du arbegoj
ĉe la bordo.
Ni
saltis en boaton unu post alia. Unu amiko malligis la ŝnuron de la boato kaj movis
ĝin per bambustango. Ĝi malrapide skuiĝis kaj glitis al la mezo de la rivero.
Tri
amikoj remis. Mi kaj Ye spektis la pejzaĝon ĉirkaŭan, sidante en la boato.
Malproksime
sur montdeklivo alte staris pagodo en brakumo de multaj verdaj arboj. En la
proksimeco mankis multe da tiaj pagodoj, kaj tie troviĝis la hejmloko de amiko
Ye.
La
rivero estis larĝa, sed neniaj ondetoj videblis sur la blanka akvosurfaco. La
boato trankvile fluis sur la rivero. Tri pagajoj regule plaŭdis en akvon.
Ĉe iu
loko la rivero mallarĝiĝis. Frondoj post frondoj kun verdaj folioj sin ŝovis
sur la riversurfacon. Tiuj folioj estis aminde verdaj. Ili apartenis al
prospere kreskantaj banjanarboj, sed mi ne povis vidi ties trunkojn.
Kiam mi
asertis, ke tie kreskas multaj banjanarboj, miaj amikoj tuj korektis mian
eraran aserton. Unu el ili diris, ke nur unu banjanarbo kreskas tie, kaj alia
diris, ke du. Mi jam estis vidinta multajn grandajn banjanarbojn, sed tiom
grandan arbon kiom ĉi tiu mi unuafoje vidis.
Nia
boato laŭgrade proksimiĝis al la granda banjanarbo. Fine mi ekhavis ŝancon vidi
ĝian veran vizaĝon: vere ĝi estis granda arbo kun sennombraj branĉoj, sur kiuj
kreskis radikoj kaj multaj el ili pendis ĝis la tero kaj eĉ enŝoviĝis en la
grundon. Parto de ĝiaj brancoj pendis tuj super la akvosurfaco. De malproksime oni
povis vidi, ke granda arbo kvazaŭ kuŝas sur akvo.
Nun
estis la sezono, dum kiu prosperis branĉoj kaj folioj. (La arboj jam donis
etajn berojn, multaj el kiuj jam falis sur la teron.) Per tio tiu ĉi banjanarbo
ŝajne montris al ni sian tutan vivforton. Tiom da verdaj folioj, amasiĝantaj
sur la arbo faskojn super faskoj, lasis neniajn fendetojn inter si. Junverdeco
brilis antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ nova vivo sur ĉiu folio tremetus.
Kiel
bela arbego en la suda lando!
Nia
boato haltis momenton sub la arbego. Ni ne surbordiĝis pro malseka grundo.
Amiko diris, ke tie estas “la paradizo por birdoj” kaj multaj birdoj konstruis
neston sur tiu ĉi arbego. Kampuloj ne permesis kapti ilin. Mi ŝajne aŭdis bruon
de flugilsvingado de kelkaj birdoj, sed kiam mi direktis tien mian atenteman
rigardon, mi ne vidis signon de birdoj. Nur sennombraj radikoj hirtiĝis tie,
kiel palisoj. La tero estis malseka, eble pro tio ke flusakvo ofte invadis la
bordon. Nenia birdo troviĝis en “la paradizo por birdoj”, mi pensis. La boato
startis sub remado de amiko kaj ĝi lante fluis al la mezo de la rivero.
Sur
kampara pado ĉe la bordo staris kelkaj liĉiarboj, kiuj estis peze ŝarĝitaj per
ruĝaj beroj. Nia boato flosis ĝis tien. Amiko direktis la boaton per pagajo en
mallarĝan fluejon. Apud la pado ni ĉiuj saltis sur la bordon.
Du
amikoj rapide grimpis sur arbon kaj ĵetis suben frondojn kun liĉiberoj. Mi,
Chen kaj Ye kaptis ilin, starante sub la arbo. Kiam grimpintoj surteriĝis, ni
manĝis liĉiberojn, reirante al la boato.
La
sekvan tagon ni veturis per boato al la hejmloko de Ye, jen la loko kun pagodo
sur montdeklivo. Ni ekiris de la lernejo, kie Chen instruis, kaj ni preterpasis
“la paradizon por birdoj”.
Matene
la sunradioj rebrilis sur la akvosurfaco kaj arbokronoj. Ĉio aspektis tre hele.
Nia boato restis sub la arbego dum kelka tempo.
Komence
estis kviete ĉirkaŭe. Tuj poste aŭdiĝis subite ĉirpado de birdo. Amiko Chen
kunfrapis siajn manojn, kaj ni vidis birdegon ekflugi, sekvate de la dua kaj la
tria. Ni daŭrigis manfrapadon kaj baldaŭ la arbaro fariĝis vigloplena. Ĉie vidiĝis
birdoj kaj birdombroj, grandaj, malgrandaj, mikskoloraj, nigraj, unuj el kiuj
pepadis sur arboj, la duaj ekflugis kaj la triaj svingis flugilojn.
Mi
atenteme pririgardis, sed miaj okuloj ne povis ĉirkaŭpreni ĉion. Kiam mi klare
vidis unu birdon, mi preterlasis alian, kaj kiam mi okule kaptis ĉi tiun, la
tria forflugis. Garulo alflugis, sed ĝi tuj reflugis en la arbaron, surprizite
pro mia manfrapado. Ĝi ekscitite kantis sur maldika branĉo. Kiel orelplaĉa
kanto!
“Ni
foriru,” Ye urĝis.
Kiam la
boato glitis al la vilaĝo sube de la pagodo, mi returnis mian kapon por vidi la
pompan arbegon forlasitan malantaŭe. Mi ekhavis senton de domaĝado. Hieraŭ miaj
okuloj trompis min. “Paradizo por birdoj” vere estis la paradizo por birdoj.
Kantono
junie de 1933