Infano, Tuj Prenu Panjon je la Mano
Dediĉe al tiuj infanoj pereintaj en tertremo
Infano,
Tuj prenu panjon je la mano
La voj’ al paradizo
mallumas troe
mi timas, ke vi kapfrapiĝas
jen kun malĝojo
tuj
vi prenu firme mian manon
min lasu akompani laŭ la vojo
mi timas, ke
pro troa mallumeco
sur voj’ al ĉielapoge’
mi ne povas vidi vian manon
de kiam
la falinta muro
forkaptis la sunlumon
mi ne plu povas vidi
okulojn viajn plenan je plezuro
infano
do iru
sur voj’ antaŭe
troviĝas nek ĉagren-kompano
nek lernolibroj finlegeblaj
nek paĉja pugnobano
memorigu la mienojn
de via paĉjo kaj mi
kuniĝos en venonta vivo ni tri
ho, panjo
libera de ĉagreno
sur voj’ al paradiz’ kun hompleno
amasas kunlernantoj kaj amikoj
ni diras per konsolo
ne ploru
ajn panjo estas propra panjo en la koro
ajn infano estas infano de ajn panjo
en tagoj sen ĉeesto mia
donu vian amon al infanoj energiaj
ho, panjo
ne ploru
prilumi larmobril’ ne povas
nian vojon
ni iru
lantmove
ho, panjo
mi enkapigas la mienojn de vi k’ paĉjo jam
kaj ankaŭ nian interjeson
ni tri kuniĝos en venonta viv’ kun am’
esperantigis Vejdo