Urbeto ĉe Limo
Shen Congwen
Antaŭskribo
Por kampuloj kaj soldatoj mi havas neeldireban delikatan amon, kiu videbliĝas en ĉiuj miaj verkoj. Kaj mi neniam kaŝas ĝin.
Mi naskiĝis en tia urbeto, kia priskribita en miaj verkoj. Miaj avo, patro kaj onkloj ĉiuj servis en armeo, iuj el kiuj finis sian vivon sur la militista posteno kaj aliaj neeviteble finos sian karieron kiel armeanoj. Kiam mi priskribas iliajn amon kaj malamon, ĝojon kaj malĝojon, de la flanko de la mondo, kun kiu mi kontaktiĝas, eĉ se mia plumo estus tiom mallerta, mi ne devias malproksime de la vero, ĉar ili estas rektanimaj kaj honestaj. En la vivo, ili sin montras ekstreme grandaj en kelkaj flankoj kaj ekstreme banalaj en aliaj, kaj en temperamento, ili impresiĝas ekstreme belaj en kelkaj flankoj kaj ekstreme trivialaj en aliaj. En mia verkado pri ili, mi nature portretas ilin laŭ la vero, por ke ili povu esti pli humanaj kaj pli proksimaj al la homa naturo. Pro tio, la verko eble fariĝis sensignifa entrepreno.
Laŭ nuntempa moro, literaturaj teoristoj, kritikistoj kaj plejmultaj legantoj facile naskas malplezuran senton, legante ĉispecajn verkojn. Tiuj antaŭaj esprimas sin ne elmodiĝintaj, dirante, ke Ĉinio ne bezonas ĉispecajn verkojn nuntempe; tiuj lastaj montras sin zorgemaj pri elmodiĝinteco kaj ili ne volas legi ĉispecajn verkojn. Kio estas elmodiĝeco? Eble tiuj kun racio neniam komprenas ĝian sencon. Sed kiuj el plejmulto ne timas esti elmodiĝintaj? Mi volas diri, “Ĉi tiu verko ne celas al la plejmulto.” Tiuj, kiuj jam legis kelkajn binditajn librojn pri literatura teorio aŭ literatura kritiko, aŭ legis samtempe amasojn da klasikaj kaj nuntempaj majstroverkoj, ofte ne permesas al si, ekster sia “edudicio”, koniĝi kun aferoj en aliaj lokoj en Ĉinio. Eĉ se ĉi tiu verko hazarde kongruas kun iu teorio de literaturo, kritikistoj superŝutas ĝin per laŭdoj, kiuj ankoraŭ neeviteble fariĝas humiligo al la aŭtoro. Ĉar ili ne emus akiri komprenojn pri la veraj amo kaj malamo, pri la veraj tristo kaj ĝojo, ili ne povus taksi la gajnon kaj perdon de ĉi tiu verko — ne por ili ĉi tiu libro destinita.
El tiuj diletantoj de literaturo kaj arto iuj estas universitataj studentoj kaj aliaj mezlernejanoj, kiuj dise loĝas en dense loĝataj metropoloj de la lando. Ili ofte honeste kaj naive konsumas sian tre valoran tempon por legi literaturajn librojn freŝe eldonitaj. Ili, kune kun teoristoj, kritikistoj, saĝaj eldonistoj kaj mensogemaj informistoj en literature rondo, kreas sinergie malbonan moron, kiu regas kaj jugas ilin mem aliflanke. Samtempe ilia vivo ankaŭ malproksimas de la mondo priskribita en ĉi tiu libro. Ili ne bezonas ĉi tiun verkon, dum ĝi ankaŭ ne esperas inkludi ilin kiel legantojn.
Teoristoj ne maltrankviliĝas elbuŝigi vortojn, ĉar ili povas preni kiel referencon kaj ateston el la teorioj en eldonaĵoj de diversaj landoj; kritikistoj povas pasigi sian tutan vivon en detruado de sia propra reputacio, ĉar ili devas atribui malgrandan favoron aŭ malgrandan plendemon al verkistoj kaj verkoj. Multo da legantoj, malgraŭ siaj gustoj aŭ kredoj, havas verkojn por legi. Por montri sian zorgemon al leganta amaso, ĉu troviĝas multaj, kiuj, laŭ ilia gusto, turniĝadas kaj ŝanĝiĝadas kiel turbo? Eĉ se ĉi tiu libro ne estus negata de teoristoj kaj kritikistoj, kiuj dominas la multon, nek tute de dominata multo da legantoj, la aŭtoro de ĉi tiu libro jam intencis forlasi ĉi tiun “multon”.
Ĉi tiu libro estas preparata por tiuj, kiuj “jam forlasis lernejon aŭ neniam alproksimiĝas al la lernejo aŭ konas iom da la ĉina lingvo kun la pozicio kiun neniel atingas la literaturaj teorioj, literaturaj kritikoj kaj novaĵoj de mensogoj kaj famoj, sed vivante en ĉi tiu socio, montras grandan zorgemon al ĉiuj bonoj kaj malbonoj de la tuta nacio tra tempo kaj spaco”. Ili vere scias, kiel statas la nuntempa kamparo, kaj volas scii, kiel aspektis la kamparo en la pasinteco, tiel ke ili volontas ekkoni el ĉi tiu libro iom pri la kamparo kaj soldatoj, kiuj vivas en ĉi anguleto de la mondo.
Eĉ se la mondo, kiun mi priskribas, estas tute fremda al ili, iliaj toleremo kaj fervoro ĉerpi konsolon kaj sciojn el unu libro ebligas ilin finlegi ĉi tiun libron senhasteme. Pli ol tio, mi provizos al ili ŝancon por fari kontraston en legado. Mi, en alia verko, mencios la enlandan militon dum lastaj dudek jaroj, kies unua celo estas tiuj kampuloj, kiuj pro granda premo sur siaj temperamento kaj animo, perdis originajn simplecon, diligetecon kaj ŝparemon, trankvilecon kaj honestecon, kaj reduktiĝis al tiel nomata novaĵo. Pro troa impostkolektado kaj opia venenado, ili jam fariĝis ekstreme malriĉaj kaj pigraj. Mi volas fari senpretendan priskribadon pri la ĉagreno kaj maltranvileco de malgranduloj dum ĉi tiu nacio, pelate de historio, estas ŝanĝanta kaj progresanta laŭ nekonata destino, kaj pri la ideoj kaj deziroj “pluvivi” kaj “kiel vivi” kaziŭtaj pro subnutriteco. Miaj legantoj estas raciaj homoj, kiuj, surbaze de la racio, montras iom da zorgemo pri ŝanĝado de la nuna Ĉinio, ekkonas la pasintan grandecon kaj nuntempan dekadencon de la nacio dum ili sin engiĝas pri la la granda afero de la nacia renaskiĝo en silento kaj soleco. Ĉi tiu verko eble donas al ili iom da sopiremo al paseo aŭ amaran rideton aŭ koŝmaron aŭ probable kuraĝon kaj memfidon.
skribita je la 24-a de aprilo, 1934