Ĉapitro 1
I.
Oriente troviĝis oficiala vojo de Sichuan al Hunan. Ĉe la limo de la okcidenta Hunan la vojo preterpasis montozan urbeton “Chadong”, kie fluis rivereto kun blanka tureto ĉe la bordo. Je la piedo de la tureto lokiĝis izola domo, kie vivadis maljunulo, knabino kaj flava hundo.
La rivereto ĉirkaŭfluis la montbazan elstaraĵon kaj, post distanco de unu kaj duona kiometroj, konverĝis en la riveron ĉe Chadong. Se oni travadis la rivereton kaj transgrimpis monteton, la distanco kovrita mezuris nur duonkilometron ĝis la urbeto Chadong. La fluo de rivereto aspektis kiel pafarko, dum la montvojo kiel ŝnuro streĉita inter du ekstremoj de arko, tial la longeco inter ambaŭ iom diferencis. La rivereto larĝis proksimume sep metrojn kun grandaj plataj ŝtonpecoj pavimitaj sur la fundo. La kvieta akvo tiel klaris, ke fiŝoj videbliĝis naĝantaj ir-reire. Kiel akvovojo konektanta Sichuan kaj Hunan, la rivereto ŝveliĝis aŭ malleviĝis de tempo al tempo. Pro limigo de financo, pramo disponiĝis ĉi tie anstataŭ ponto. La pramo povis enteni ĉirkaŭ 20 veturantojn unufoje. Por pli granda nombro da veturantoj, ĝi ir-reiris trans la rivereto. Sur la pruo de boato estis plantita bambua stango, sur kiu pendis movebla fera ringo, kaj eluzita kablo streĉiĝis transe ĉe akvoduktoj de ambaŭ bordoj. Kiam oni faris transiron, pendiginte la feran ringon sur la kablon, ili malrapide kondukis la boaton transen per mantirado de la kablo. Tuj proksime al la transa bordo, la boatisto, kriante, “Malrapide, malrapide!”, ekssaltis sur la bordon. Firme tenante la feran ringon, li sekurigis, ke ĉiuj veturantoj, homoj kaj varoj, ĉevaloj kaj bovoj, suriris la bordon kaj malaperis malantaŭ la monteto.
La pramo konstruiĝis per publika mono, tiel ke ne pago necesis por veturantoj. Ĝenate pro nepago, kelkaj el ili ĵetis plenmanon da moneroj sur la plankon de la boato. La boatisto ĉiam levis monerojn unu post alia kaj ŝovis ilin en la manon de la ĵetinto, dirante: “Mi jam tri dekalitrojn da rizo kaj sep cent monerojn kiel salajron. Jam sufiĉe. Mi ne volas tion!”
Sed tio ne eblis, ĉar iuj el la veturantoj, kiuj senpage transportiĝis trans la rivero, persistis doni kelke da mono por rekompenci la pramlaboron. La boatisto ne tute rifuzis pro varmkoreco de donintoj, sed por eviti konsciencan ĝenadon, li konfidis la donacitan monon al konato por aĉeti teon kaj tabakon en la urbeto Chadong. Por la tabako li ligis faskojn da ĝi ĉe sia zono, kaj kiam iuj pramatoj bezonis ĝin, li faris malavaran donacon. Kelktempe, rimarkinte iujn veturantojn fiksi sian atenton al la tabako ĉe lia zono, li tuj ligis tabakfaskon al ilia pakaĵo, dirante, “Fumu ĝin. Ĝi estas bona kaj en kvalito kaj gusto. Decas doni al aliaj kiel donacon!” Por la teo, li metis ĝin en grandan vazon en junio kaj infuzis ĝin per boligita akvo por malsoifi pasantojn.
La boatisto estis tiu, kiu loĝis ĉe la turo. Li jam aĝis 70 jarojn. Ekde la aĝo de dudek jaroj, li kondukis la pramon ĉe ĉi tiu rivereto. Dum kvindek jaroj, li jam pramis multege da veturantoj. Kvankam li devus halti por ripozi en tiom granda aĝo, la ĉielo tamen ne permesis al li ripozi, kvazaŭ li ne povus apartigis sin de tiu vivo. Li neniam pensis pri la senco de sia devo al si mem, sed kviete kaj sindone pluvivadis tie. Anstataŭ la ĉiela forto, tio igis lin senti forton de la vivo ĉe sunleviĝo kaj ne pensi, ĉe sunsubiro, pri la knabino lin akompanta, kiu formortus kune kun la suno. Lia amikoj estis nur la pramo kaj la flava hundo, kaj lia ununura karulo tiu knabino.
La patrino de la knabino, solfilino de la maljuna pramisto, antaŭ dek kvin jaroj, sekrete ekhavis amaferon kun soldato en Chadong malantaŭ la dorso de sia honesta patro. Kiam ŝi gravediĝis, la soldato garnizonanta en la urbeto volis fuĝi kune kun ŝi al la malsupra baseno de la rivereto. La fuĝado decidis, ke la soldato devus iri kontraŭ sia devo kaj la virino devus forlasi sian solecan patron. Post konsiderado, la soldato, vidinte ke ŝi ne havas kuraĝon forkuri, ne volis ruinigi sian reputacion kiel soldato. Pensante, ke, pro neebla kunvivado, ili kune iru al morto sen ajna ĝenado de aliaj, li sin mortigis per veneno. Dume la virino, domaĝema pro la infano en la ventro, hezitis faris decidon. Sciiĝinte pri la afero, la pramisto-patro ne povis ŝuti pli da riproĉoj sur ilin, kaj afektis aŭdi nenion pri la afero. Ankoraŭ li vivis trankvilan vivon kiel antaŭe. Kun honto kaj kompatemo miksitaj, la filino restadis ĉe la patro. Ĝis la infano naskiĝis, ŝi mortigis sin per trinkado de troa malvarma akvo ĉe la rivero. Preskaŭ en miraklo, la forlasita infano plenkreskiĝis 13-jara en palpebrumo. Laŭ la vidaĵo de prospera freŝa verda bambuaro sur proksimaj du montoj, la maljuna pramisto laŭvole nomis ŝin Cuicui (ĉine: freŝa verdo).