《边城》(沈从文)(4)
En senventa kaj suna vetero, kiam ne troviĝis pramitoj pro senbazara tempo en la urbeto, Avo kaj Cuicui sidigis sin sur la rokegon antaŭ la pordo por sunumi sin. Kelktempe, ĵetinte lignopecon de la altaĵo en akvon, ili instigis la hundon desalti de la rokego por repreni ĝin per la buŝo, aŭ Cuicui kaj la flava hundo, streĉante siajn orelojn, asŭkultis al Avo rakonti militajn historietojn okazintajn en la urbeto antaŭ multaj jaroj, aŭ Avo kaj Cuicui, per bambuaj flutoj je la buŝo, muzikis la pornuptajn ariojn. Kiam venis pramitoj, la maljuna pramisto, demetinte fluton, iris sola al la boato por transveturigi ilin, dum Cuicui, vidinte la boaton moviĝi, akutvoĉe kriis:
“Aĉjo, aĉjo, mi ludu fluton, vi kantu!”
En la mezo de la rivereto, Avo komencis kanti gaje. La raŭka kantado kaj flutsonoj vibrantaj en kvieta aero alportis iom da viveco al la rivereto. Fakte la ripetado de kantado dronigis ĉion en pli da kvieto.
Kelktempe, kiam transpason bezonis bovidoj de orienta Sichuan tra Chadong, gregoj da ŝafoj aŭ palankeno de novedzino, Cuicui nepre volis fariĝi pramisto. Starante sur la pruo de la boato, ŝi lante tiradis la kablon por malrapidigi la transigon. Post kiam bovidoj, ŝafoj aŭ palankeno surbordiĝis, ŝi ĉiam sekvis ĝis la supro de la monteto kaj okule akompanis ilin malproksimen. Post tio, ŝi revenis al la boato kaj tiris ĝin al la bordo proksime al sia domo. Dumtempe, ŝi imitis subvoĉe la blekadon de ŝafidoj aŭ muĝadon de bovinoj, aŭ kolektinte faskon da sovaĝaj floroj, ŝovis ĝin en hararon por ŝajnigi sin novedzino.
La urbeto Chadong distancis nur duonkilometrojn de la pramejo. Kiam necesis aĉeti kuiroleon kaj salon aŭ alkoholaĵon okaze de festotagoj, anstataŭ Avo, Cuicui, akompanata de la flava hundo, iris al la urbeto por fari aĉetojn. Ĉe la butiko, faskegoj da rizvermiĉeloj, vazego da sukero, pendaĵoj da petardoj kaj ruĝaj kandeloj forlasis profundan impreson al ŝi. Kiam ŝi revenis al Avo, ŝi ripetade pribabilis tiujn aĵojn por longe. Tie ankaŭ troviĝis multe da ŝipoj el la malsupra baseno, de kiuj dekoj da ŝipanoj okupiĝis pri malŝarĝado de ĉiutagaj varoj. Tiuj ŝipoj multe pli grandiĝis kaj interesvekiĝis ol pramboatoj, kio ankaŭ ne facile viŝebla el la memoro de Cuicui.