dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → LA PAĈJO DE SIMON' -- Guy de Maupassant

您是本帖的第 2164 个阅读者
树形 打印
标题:
LA PAĈJO DE SIMON' -- Guy de Maupassant
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
LA PAĈJO DE SIMON' -- Guy de Maupassant

(Noel Lecomte tradukis el franclingvo)

LA PAĈJO DE SIMON'

Tagmezo ĵus sonis. La pordo de la lernejo malfermiĝis, kaj la knaboj pelis sin interpuŝiĝante por pli haste eliri. Sed anstataũ rapide disiĝi, kaj rehejmeniri por tagmanĝi kiel ĉiutage ili faris, ili haltis je kelkaj paŝoj, grupe kuniĝis, kaj ekflustris.

Estas, ke matene, Simon', la filo de la Blanka, estis veninta unuafoje en klaso.

Ĉiuj jam aũdis paroli pri la Blanka en siaj familioj ; kaj kvankam publike oni bone akceptis ŝin, la patrinoj traktis ŝin inter ili, kun speco de kompato iom malestima, kiu estis fininta atingi la infanojn, sen ke ili sciis tute kial.

Pri Simon', ili ne konis lin, ĉar li neniam eliris, kaj li ne petolis kun ili en la vilaĝostratoj, aũ flanke de la rivero. Tial ili malmulte amis lin ; kaj estis per ia ĝojo, miksita kun konsiderinda miro, ke ili akceptis lin, kaj ili ripetis unu la alian tiun eldiritan parolon de knabego en lia dek-kvara aũ dek-kvina jaro, kiu ŝajnis multe scii, tiom li ruze palpebrumis :

– Vi scias… Simon'… nu, li ne havas paĉjon.

La filo de la Blanka siavice ekaperis sur la lernejosojlo.

Li aĝas sep aũ ok jarojn. Li estis iom paleta, tre pura, la mieno timida, preskaũ mallerta.

Li revenis hejmen, kiam la grupoj de siaj kamaradoj, ĉiam flustrante, kaj rigardante lin per petolaj kaj kruelaj okuloj de infanoj, kiuj kovas fiaĉaĵon, iom post iom ĉirkaũis lin, kaj finis encirkliĝi lin komplete. Li restis tie, staranta meze el ili, surprizita kaj ĝenita, sen kompreni kion on tuj faris al li. Sed la knabego, kiu estis alportinta la novaĵon, orgojligita per la sukceso jam atingita, demandis al li :

Kiel vi nomiĝas, vi ?

Li respondis : « Simon'. »

– Simon' kio ? reparolis la alia.

La infano tute konfuza rediris : « Simon'. »

La knabego kriis al li : « Oni nomiĝas Simon' io… ne estas nomo tio… Simon'. »

Kaj li, preta plori, triafoje respondis :

– Mi nomiĝas Simon' .

La fiknaboj ekridis. La knanego, triumfanta, laũtante la voĉon : « Vi ja vidas, ke li ne havas paĉjon. »

Granda silento okazis. La infanoj estis konsternitaj per tio eksterordinara afero, neebla, monstra – knabo kiu ne havas paĉjon ; ili rigardis lin kiel fenomeno, estulo el la naturo, kaj ili sentis grandiĝi en ili tiun malestimon, neklarigita ĝis nun, de siajn patrinoj por la Blanka.

Koncerne Simon', li sin apogis kontraũ arbo por ne fali ; kaj li restis kiel konsternita per neriparebla katastrofo. Li serĉis sin pravi. Sed li ne povis trovi ion por respondi al ili, kaj kontraũdiri tion teruran aferon : li ne havis paĉjon. Fine, livida, li hazarde kriis al ili : « Jes ja, mi havas unu. »

– Kie li estas ? la knabego demandis.

Simon' silentis ; li ne sciis. La infanoj ridis, tre ekscititaj ; kaj tiuj kampaj filoj, tre proksimaj de la bestoj, sentis tiun kruelan bezonon, kiu puŝas la kokinoj de birdokorto finmortigi unu el ili ekde ke ĝi estas vundita. Simon' subite ekvidis malgrandan najbaron, la filon de vidvino, kiun li ĉiam vidis, kiel si mem, tute sola kun lia patrino.

– Kaj vi, ankaũ ne, li diris, vi ne havas paĉjon.

– Jes ja, la alia respondis, mi havas unu.

– Kie li estis ? vigle rebatis Simon'.

– Li estas morto, deklaris la infano per belega fiereco, li estas en la tombejo, mia paĉjo.

Aproba murmuro diskoniĝis inter la fiknaboj, kiel se tiu fakto havi sian patron morto en la tombejo grandigis lian kamaradon por humiligi tiun alian, kiu tute ne havas unu. Kaj tiuj petoluloj, kies patroj estis, plejparte, malicaj, drinkemuloj, ŝtelistoj, kaj malmolkoraj kun siaj edzinoj, interpuŝiĝis kunpremiĝante pli kaj pli, kiel se ili, la legitimaj infanoj, volis per premo, sufoki tiun kiu estis eksterleĝulo.

Subite, unu, kiu troviĝis kontraũ Simon', elŝovis la langon al li per mokema mieno, kaj kriis al li :

– Ne paĉjon ! ne paĉjon !

Simon' kaptis lin al la haroj per la du manoj, kaj ekis piedbate marteli al li la krurojn, dum li kruele mordis al li la vangon. Okazis grandega sinpelado. La du batalantoj estis disigitaj, kaj Simon' troviĝis frapita, ŝirita, kontuzita, ruladita surtere, meze de la rondo de la fiknaboj, kiuj aplaũdis. Dume li stariĝis, purigante maŝine per sia mano, sian malgrandan bluzon, tute malpura per polvo, iu kriis al li :

– Iru diri tion al via paĉjo.

ip地址已设置保密
2010/2/12 22:16:26
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Tiam li enkore sentis grandan disfalon. Ili estis pli fortaj ol li, ili venkis lin, kaj li ne povis respondi al ili, ĉar li bone sentis, ke estis vere, ke li ne havis paĉjon. Orgojloplena, li provis dum kelkaj sekundoj batali kontraũ la larmoj, kiuj sufokpremis sin. Li unufoje sufokiĝis, kaj sen krioj, li ekploregis, per egaj singultoj, kiuj rapidege skuis lin.

Tiam kruelega ĝojo eksplodis ĉe liaj malamikoj, kaj kompreneble, kvazaũ la sovaĝuloj dum iliaj teruraj gajecoj, ili prenis unu la alian per la mano, kaj ronde ekdancis ĉirkaũ li, ripetante kiel rekantaĵo : « Ne paĉjon ! ne paĉjon ! »

Sed Simon', subite, haltis plorsingulti. Kolerego frenezigis lin. Estis ŝtonoj sub liaj piedoj, li levprenis ilin, kaj per ĉiuj siaj fortoj, ĵetis ilin kontraũ siajn turmentistojn. Du aũ tri estis atingitaj, kaj kriante forkuris ; kaj li ŝajnis tiom timegiga, ke paniko okazis inter la aliaj. Senkuraĝaj, kiel la popolamaso ĉiam estas antaũ incitegita homo, ili disbandiĝis, kaj forfuĝis.

Restante sola, la malgranda infano sen patro ekkuris al la kampoj, ĉar ĵus aperis memoraĵon, kiu ekestigis, en lian menson, gravan decidon. Li volis sin droni en la rivero.

Ĉar li memoris, ke unu semajno antaũe, mizerulo kiu almozpetis por vivi, ĵetis sin en la akvon, pro li ne plu havis monon. Simon' ĉeestis kiam oni elakvigis lin ; kaj la malgajulo, kiu ŝajnis al li ordinare lamentinda, malpura kaj malbela, tiam okulfrapis lin pro sia trankvila mieno, kun siaj palaj vangoj, sia longa malseka barbo, kaj siaj malfermitaj okuloj, tre kvietaj. Ĉirkaũe oni diris : « Li estas morto. » Iu aldonis : « Li estas ja feliĉa, nun. » – Kaj Simon' volis ankaũ sin droni, ĉar li ne havas patron, kiel tiu mizerulo kiu ne havis monon.

Li alvenis tute proksime de la akvo, kaj rigardis ĝin flui. Kelkaj fiŝoj petolis, rapidaj, en la klara fluo, kaj temp' al tempe, saltetis por abrupte kapti muŝojn kiuj flirtis ĉe la akvosurfaco. Li haltis plori por vidi ilin, ĉar ilia mirinda agmaniero tre interesis lin. Sed iafoje, kiel en la ŝtormokvietiĝoj subite okazis grandaj ventopuŝoj, kiuj krakiĝis la arbojn, kaj perdiĝis al la horizonto, tiu penso revenis al li kun akuta doloro : « Mi tuj dronos min, ĉar mi ne havas paĉjon. »

Estis tre varme, tre bone. La milda suno varmigis la herbon. La akvo brilis kiel spegulo. Kaj Simon' vivis minutojn de beateco, de tiu senvigliĝo kiu sekvas la larmojn, tiam venis al li grandajn emojn ekdormi tie, sur la herbo, en la varmo.

Malgranda verda rano eksaltis sub liaj piedoj. Li provis kapti ĝin. Ĝi elglitis al li. Li postkuris ĝin, kaj trifoje sinsekve li maltrafis ĝin. Fine li kaptis ĝin per la ekstremo de ĝiaj malantaũaj kruroj, kaj li ekridis vidante la klopodojn, kiujn faris la besto por sin eskapi. Ĝi kuntiriĝis sur siaj grandaj gamboj, kaj per abrupta malŝtreĉo, subite etendis ilin, rigidaj kiel du stangoj ; dum la okulo tute ronda ĉirkaũite per ora cirklo, ĝi vane batadis la aeron per siaj antaũaj kruroj, kiuj movetadis kiel manoj. Tio rememorigis al li ludileton, farita per mallarĝaj lignotabuletoj, zigzage najlitaj unuj sur aliajn, kiu per simila movo, kondukis la ekzercadon de malgrandaj ludilsoldatoj supre pikitaj. Tiam li pensis pri sia domo kaj sia patrino, kaj granda malĝojo ekkaptis lin, li reekploris. Tremetoj trapasis lin en ĉiuj membroj ; li ekgenuiĝis, kaj recitis sian preĝon kiel antaũ ekdormi. Sed li ne povis elfini ĝin, ĉar singultoj revenis al li, tiom kunpremataj, tiom tumultaj, ke ili entute invadis lin. Li ne plu pensis ; li ne plu vidis ion ĉirkaũ li, li nur estis okupata plori.

Subite, peza mano apogis sur sian ŝultron, kaj forta voĉo demandis al li : « Kio faras al vi tiom da aflikto, mia etuleto ? »

Simon' sin turnis. Granda laboristo, kiu havis barbon kaj nigrajn harojn, tute frizaj, afable rigardis lin. La okuloj kaj la gorĝo plenaj da larmoj, li respondis :

– Ili batis min… ĉar… mi… mi ne havas… paĉjon… ne havas paĉjon…

– Kiel, diris ridetante la viro, sed ĉiu havas paĉjon.

La infano, meze de siaj spasmoj, reparolis malfacile : « Mi… mi… mi ne havas. »

Tiam la laboristo fariĝis grava ; li ĵus rekonis la filon de la Blanka, kaj kvankam nova en la lando, li konfuze konis lian historion.

– Nu, li diris, konsolu vin mia knabo, kaj venu kun mi ĉe via patrino. Oni donos unu… Oni donos al vi paĉjon.

ip地址已设置保密
2010/2/12 22:16:55
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Ili ekvojiris, la grandulo tenante la etuleton per la mano, kaj la viro denove ridetis, ĉar plaĉis al li vidi tiun Blankan kiu estis, laũdire, unu de la plej belaj fraũlinoj en la lando ; kaj li diris al si, funde sia penso, eble iu junulino kiu jam fordonis sin, povis ankoraũ ja fordoni sin.

Ili alvenis antaũ blanka dometo, tre pura.

– Estas tie, la infano diris, kaj li kriis :« Panjo ! »

Virino vidiĝis, kaj la laboristo abrupte haltis rideti, ĉar li tuj komprenis, ke oni ne plu serĉis kun tiu granda fraũlino, kiu restis severa sur la sojlo de sia pordo, kiel por malpermesi al viro eniri en tiun domon, kie ŝi jam estis trompita de aliulo. Timigita, kaj la kaskedo en la mano, li balbutis :

– Jen, sinjorino, mi rekondukis al vi vian malgrandan knabon, kiu perdis sin apud la rivero.

Sed Simon' eksaltis al la kolo de sia patrino, kaj reekplorante, li diris al ŝi :

– Ne panjo, mi volis droni min, ĉar la aliaj min batis… min batis… ĉar mi ne havas paĉjon.

Morda ruĝiĝo kovris la vangojn de la juna virino, kaj vundita ĝis funde de sia karno, ŝi fortege brakumis sian infanon, dum rapidaj larmoj verŝiĝis sur sia vizaĝo. La viro, kortuŝita, restis tie, ne sciante kiel foriri. Sed Simon', subite, alkuris al li, kaj diris :

– Ĉu vi volas esti mia paĉjo ?

Granda silento okazis. La Blanka, muta kaj torturita per la honto, apogis kontraũ la muro, la du manoj sur sia koro. La infano, vidante ke oni ne repondis al li, reparolis :

– Se vi ne volas, mi reiros droni min.

La laboristo reagis ŝerce, kaj ridante respondis :

– Sed jes, mi ja volas.

– Kiel vi nomiĝas, tiam demandis la infano, por ke mi respondu al la aliaj, kiam ili volos koni vian nomon ?

– Filipo, respondis la viro.

Dum momenteto, Simon' silentis por bone enkapigis tiun nomon, kaj li altendis la brakoj, tute konsolita, dirante :

– Nu ! Filipo, vi estas mia paĉjo.

La laboristo, levante lin eltere, abrupte kisis lin sur la du vangoj, kaj tre rapide forfuĝis per grandaj paŝoj.

Kiam morgaũe, la infano eniras en la lernejon, malica rido akceptis lin ; kaj je la eliro, kiam la knabego volis rekomenci, Simon' fanfarone ĵetis tiujn vortojn, kiel li estus ĵetanta ŝtonon : « Li nomiĝas Filipo, mia paĉjo. »

Ĝojaj kriadoj elŝpruĉis el ĉiuj flankoj :

– Filipo kiu ?... Filipo kio ?... Kio estas tio, Filipo ?... Kie vi prenis tiun Filipon ?

Simon' respondis nenion ; kaj neŝancelebla pri sia kredo, li rigarde defiis ilin, preta lasi sin martirigi prefere fuĝi antaũe ili. La instruisto liberigis lin, kaj li reiris al la domo de sia patrino.

Dume tri monatoj, la granda laboristo Filipo ofte pasis apud la domo de la Blanka, kaj iafoje, li aũdaciĝis paroli al ŝi, kiam li vidis ŝin kudrante ĉe ŝia fenestro. Ŝi ĝentile respondis, ĉiam grava, sen neniam ridi, kaj sen lasi lin eniri hejmen. Tamen, iom vanta, kiel ĉiuj viroj li imagis al si, ke ŝi ofte estis pli ruĝa ol kutime, kiam ŝi interparolis kun li.

Sed instalita reputacio estas ĉiam malfacile restarigi, kaj restadis ĉiam tiom facile rompebla, ke malgraũ la suspektema sinmoderigo de la Blanka, oni jam klaĉis en la lando.

Koncerne Simon', li multe amis sian novan paĉjon, kaj promenis kun li preskaũ ĉiuj vesperoj, la labortago finita. Li asidue vizitadis la lernejon, kaj pasis meze de siaj kamaradoj tre digna, sen neniam respondi al iliaj atakoj.

Iam, tamen, la knabego kiu atakis lin la unua, diris al li :

– Vi mensogis, vi ne havas paĉjon, kiu nomiĝas Filipo.

– Kial tio ? demandis Simon', tre emociita.

La knabego frotis al si la manojn. Li reparolis :

– Ĉar se vi havus paĉjon, li estus la edzo de via patrino.

Antaũ la ĝusteco de la rezonado, Simon' konsternis sin, malgraũ tio li respondis : « Tamen li estas mia paĉjo. »

– Tio povas esti, diris rikanante la knabego, sed li ne estas komplete via paĉjo.

La ido de la Blanka klinis la kapon, kaj revema iris direkte la forĝejon al la ulĉjo Lojzo, kie laboris Filipo.

Tiu forĝejo estis kiel entombigita sub la arboj. Tie mallumis ; nur la ruĝa lumeto de kolosa fajrujo lumigis, per grandaj rebriloj, kvin forĝistoj al la nudaj brakoj, kiuj frapis sur siajn ambosojn en terura bruego. Ili staradis, brulantaj kiel demonoj, fikse rigardante la ardan feron, kiun ili torturis ; kaj ilia peza penso malsobiris kaj sobiris laũ la ritmo de la marteloj.

Simon' eniras sen ke oni vidis lin, kaj iris al sia amiko milde tiri al li la manikon. Tiu ĉi turnis sin. Subite la laboro interrompiĝis, kaj ĉiuj viroj rigardis, tre atentemaj. Tiam, meze de tiu nekutima silento, la gracila voĉeto de Simon' laũtigis.

ip地址已设置保密
2010/2/12 22:17:17
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
4
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

– Diru do, Filipo, la knabego al la Mikela, post momento rakontis al mi, ke vi ne estas komplete mia paĉjo.

– Kial tio ? demandis la laboristo.

La infano tute naive respondis :

– Tial vi ne estas la edzo de panjo.

Persono ne ridis. Filipo restis staranta, apogante sian frunton surdorse de siaj dikaj manoj, kiujn subportis la tenilo de sia martelo starigita sur la amboso. Li revis. Liaj kvar metikompanoj rigardis lin, kaj tute malgranda inter tiuj gigantoj, Simon', anksia, atendis. Subite, unu el la forĝistoj, respondante al la penso de ĉiuj, diris al Filipo :

– Ŝi estas tamen bona kaj brava fraũlino la Blanka, kaj kuraĝa kaj serioza, malgraũ ŝia malfeliĉo, kaj kiu estus inda edzino de honesta viro.

– Tio estas vera, diris la tri aliaj.

La laboristo daũrigis :

– Ĉu ŝia kulpo, al tiu fraũlino, se ŝi fordonis ? Oni promesis al ŝi edziniĝon, kaj mi konas pli ol unu, kiujn nun oni ja respektas, kaj faris tute simile.

– Tio estas vera, ĥore respondis la tri viroj.

Li reparolis : « Kiom ŝi klopodis, la kompatinda, por eduki sian knabon tute sola, kaj kiom ŝi ploradis, de antaũ ŝi nur eliras por iri al la preĝejo, nur la bona Dio ŝcias tion. »

– Tio estas ankoraũ vera, diris la aliaj.

Tiam, oni nur aũdis la balgoblovilon, kiu aktivigis la fajron de la forĝoforno; Filipo, abrupte, kliniĝis al Simon' :

–Iru diri al via panjo, ke mi vespere venos por paroli al ŝi.

Poste li eksteren puŝis la infanon per la ŝultroj.

Li relaboris, kaj samtempe, la kvin marteloj kune refalis sur la ambosojn. Ili batis tiel la feron ĝis ke noktis, fortaj, potencaj, ĝojaj kiel kontentaj martelistoj. Sed, simile al la sonorilego de kadedralo, kiu la festotagoj sonoregas super la sonoretado de la aliaj sonoriloj, la martelo de Filipo, superante la bruon de la aliaj, faligis sekund' post sekunde en surdiga bruego. Kaj, la vizaĝo ruĝiĝanta, li pasie forĝis, stara en la fajreroj.

Kiam li frapis ĉe la pordo de la Blanka, la ĉielo estis plenplena da steloj. Li surhavis sian dimanĉobluzon, freŝan ĉemizon, kaj la barbo razita. La juna virino montriĝis sur la sojlo, kaj per ĉagrenita mieno, diris al li : « Estas malbone veni tiel kiam noktas, sinjoro Filipo. »

Li volis respondi, balbutis, kaj restis tute konfuza antaũ ŝi.

Ŝi reparolis : « Vi ja komprenas tamen, ke endas, ke oni ne plu parolas pri mi. »

Tiam, li, subite :

– Kia graveco, li diris, se vi volas esti mia edzino !

Neniu voĉo respondis al li, sed li kredis aũdi, en la ombro de la ĉambro, la bruon de korpo kiu sinkis. Li tre rapide eniras ; kaj Simon', kiu estis kuŝanta en sia lito, klare perceptis la kisosonon, kaj kelkajn vortojn kiujn lia patrino flustris mallaũte. Poste, subite, li sentis sin deprenita per la manoj de sia amiko, kaj tiu ĉi, tenante lin ĉe la fino de siajn herkulajn brakojn, kriis al li :

– Vi diros al viaj kamaradoj, ke via paĉjo estas Filipo Remiĝo, la forĝisto, kaj ke li iros tiri la orelojn al ĉiuj kiuj suferigos vin.

La posta tago, dum la lernejo estis plena, kaj la instruo tuj komencos, la malgranda Simon' stariĝis, tute pala, kaj la lipoj tremantaj : « Mia paĉjo, li klarvoĉe diris, estas Filipo Remiĝo, la forĝisto, kaj li promesis, ke li tirus la orelojn al ĉiuj kiuj suferigus min. »

Ĉifoje, neniu plu ridis, ĉar oni bone konis tiun Filipon Remiĝon, la forĝisto, kaj tiu ĉi estis paĉjo, kies ĉiuj fierus havi kiel paĉjo.

Guy de Maupassant

01an de decembro 1879

ip地址已设置保密
2010/2/12 22:17:39

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询