dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → GOLEMO

您是本帖的第 1647 个阅读者
树形 打印
标题:
GOLEMO
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
GOLEMO

GOLEMO

Lidia Zamenhof

Malnova legendo rakontas pri ŝagulo, kiu volis simile al Dio, el tero kaj argilo krei homon, kaj al amaso da argilo donis homan formon. Poste li serĉis en libroj,kaj post longa serĉado trovis mirindan formulon. Li metis ĝin en la bruston de sia kreaĵo, en la lokon, kie en vivaj korpoj batas la koro- kaj la figuro ekmovis sin - la Golemo estis kreita. Sed la formulo videble ne estis ĝusta. La Golemo marŝis, movis sin, laboris.Sed ĝiaj paŝoj estis pezaj, mallertaj, ĝia laboro sentaŭga.La farito ne similis la farinton. Ĝi estis pentigita inter senvivo kaj vivo, ĝi estis ne objekto, nek vivanto. Kiel longe gvidis ĝin la zorgema mano de l ´kreinto - ĝi funkciis - jes, funkciis, ĉar alie oni ne povas nomi ĝian kvazaŭvivon. Sed kiam la zorganta okulo forturnis sin, la Golemo restis sendirekta, senhelpa. La propraj okuloj ne sukcesis montri al ĝi la vojon. Ĝi falis, frakasis sian argilan korpon kaj revenis en la polvon, el kiu ĝi estis kreita. Dio kreis la homon, Dio kreis ankaŭ la homan lingvon, ke homo kreu lingvon - tio longe ŝajnis tiel neebla, kiel la peno artefari homon. La homo povis esti nur golemo, kaj la lingvo... Ŝajnis, ke se iu eĉ sukcesus el argilo de sonoj formi novan lingvon- ĝi estus nur golemo inter lingvoj, ĥaosa miksaĵo de sonoj, sed la spirito, la ĉionviviga spirito ne estus en ĝi.

Troviĝas tamen kelkaj, kiuj entreprenis la grandan taskon - egali al Dio.Post longa penado tiu kaj iu el ili sukcesis fine formi ian lingvosimilan formon - la argilaĵo, sed meti en ĝin la koron, inspiri la vivon ili ne scias. Iliaj kreaĵoj neniam sukcesis movi la membrojn kaj iri en la mondon. Ili restis, kio ili estis - argilo.

Sed la malsukcesoj ne ĉiujn senkuraĝigis. Estis unu penanto , kiu ne perdis la esperon. Li komprenis, ke multe pli malfacile, ol krei formon, estas doni al ĝi la vivon. Sed ĉu vivo de argilo devas esti alia, ol tiu de homo? La formon oni devas artefari, la vivon - nur inokuli. Kaj sian propran varman koron li metis en la bruston del ´golemo, kaj la fajro, kiu ardis en li, ekflamis en la argila brusto, naskis en ĝi vivon kaj ŝanĝis la argilon en karnon.

Moviĝis la lipoj del ´kreito, ekbrilis la okuloj, rozkoloro kovris la vangojn. La statuto levis sin, ekpaŝis kaj iris en la mondon.Bela estas ĝia korpo, malpezaj, graciaj la movoj. Ĝi iras inter la lingvojn, por ilin pacigi. Ĝi iras inter la homojn, por ilin unuigi, por varmigi ilin per tiu sankta flamo, kiu ardas en ĝia brusto.

Venis ventegoj, kiuj multajn fajrojn estingis. Venis uraganoj, kiuj multon rompis aŭ renverŝis. La koro de la kreinto ĉesis bati, sed la fajro NE pereis. Ĝi vivas novan vivon en la kreita lingvo kaj marŝas tra la mondo.

Kien ajn ĝi venas, oni rigardas ĝin kun sciemo. Sed estas homoj, kiuj diras:” Jes, ĝi estas bela, gracia, sed la fajro – tiu fajro, kiu en ĝi brulas – ĝi estas tute senbezona”. Kaj ili metas sur la varman koron siajn kadavre malvarmajn manojn, blovas per moko, volas surŝuti, estingi la flamon. Sed la sankta fajro estas pli potenca. Ĝi NE lasas sin estingi, ĝi brulas ĉiam per flamo agale hela, egale varma. Kaj se venus iam malfeliĉa momento, en kiu ĝi estingiĝus, la bela kreaĵo mortus. Ĝiaj lipoj rigidiĝus, la okuloj perdus la brilon, paleco kovrus la vangojn. Kaj la viva karno refariĝus argilo kaj disfalus en cindrojn, kiujn ventoj forblovus de la mondo.

Tial, ho samideanoj, NE estingu la fajron!

Pola Esperantisto, 1928, p. 54-55

Fonto: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj

http://www.ipernity.com/blog/karesema

ip地址已设置保密
2010/2/14 21:24:59

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询