dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Auld pri Wells

您是本帖的第 1427 个阅读者
树形 打印
标题:
Auld pri Wells
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Auld pri Wells

Estas interese relegi la recenzojn pri la unua eldono de la Wells-listoj (t.n. "Konciza Vortaro Angla-Esperanto-Angla") de 1969. Principe ili daŭre validas, ĉar la vortara miskoncepto ja restos la sama en la dua eldono de marto 2010. Jen peco el la kritiko de William Auld (1924-2006), aperinta en Norda Prismo 1969/3-4 kaj represita en "Pajleroj kaj Stoploj" 1997.

图片点击可在新窗口打开查看
Auld, Pajleroj kaj Stoploj, 19…
"... Nome, la vortaro Concise (= konzica) en la titolo de la nova vortaro estas tre grava, malgraŭ la 9.000 difinoj en la unua, kaj la 19.500 difinoj en la dua sekcioj. Tio havas du malavantaĝojn:

Unue, en la sekcio esp-angla mankas multaj ne tute nekonataj vortoj, kiuj ja troviĝas ĉe Butler [vortaro Esperanto-angla de 1967, vd. apude]. Nur ekzemple: ... sketi, sukuro, ... Oni notu ankaŭ, ke la difinoj kaj derivaĵoj estas multe pli plenaj kaj kompletaj en la vortaro de Butler. ...

图片点击可在新窗口打开查看
Butler, Vortaro EsperantoAngla…
Due, malavantaĝo de simila koncizo en la sekcio angla-esp troviĝas en la fakto, ke novicaj uzantoj ... tro facile povas trompiĝi pri signifo aŭ pluformado. Mi citos, averte, nur du ekzemplojn, plene konsciante, ke tio ĉi estas eterna danĝero dum lingvolernado.

(a) En la vortaro troviĝas embarrass = embarasi. Bone. Sed mankas embarrassement, kies plej ofta signifo postulas tradukon sinĝeno, kion la studanto certe ne divenus.

图片点击可在新窗口打开查看
Wells, Esperanto Dictionary (e…
(b) Sympathetic tradukiĝas simpatia; sed simpatia tradukiĝas likeable. Nu, la dua difino estas nepre korekta; relative malofte, tamen, la vorto sympathetic postulas la tradukon simpatia: multe pli ofte ĝi signifas komprenema. Tiaj detaloj ĝenas la spertulon; espereble ili ne tro konfuzos la novicon. ..."

Nu, Auld, unu el la plej famaj poetoj de Esperantujo kaj plurfoje proponita por la Nobel-premio pri literaturo, tre afable kaj delikate konkludas "Tiun ĉi vortaron aĉetos ĉiuj anglalingvaj esperantistoj ...". Entuziasma recenzo sonas alimaniere. Auld ja ne skribas "tiun ĉi elstaran vortaron senrezerve rekomendindan nepre devas havigi al si ĉiuj ...", li konstatas probablan estontan situacion - kiu ekestos simple ĉar mankas konkurenca, pli fidinda vortaro, kiu meritas tiun nomon. Tre ĝentila juĝo, kutima en Esperantujo, do jam antaŭ 40 jaroj; lerte farita per skota understatement. Ĝian veran signifon ni devas legi inter la linioj: konfuziga precipe por novicoj.

http://www.ipernity.com/blog/bernardo/228950

ip地址已设置保密
2010/2/15 10:42:16

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询