La unua fervoja terminaro de Esperanto estas manskribita, jam registras ĉ. 1300 fervojajn terminojn germanajn kaj esperantajn kaj kostis 1,2 milionoj da markoj. ...
Habellok, Fervoja Terminaro, 1… |
Jen la titolpaĝo skribita plej parte en la (normala) malnova germana skribo Fraktur, parte en la (tiuepoke fremda) latina skribo (tie ĉi kursive). La titolo estas duoble substrekita:
"Eisenbahn-Wörterbuch - Deutsch-Esperanto - Zusammenstellung der im Eisenbahnverkehr gebräuchlichen Ausdrücke. - Im Auftrage des - Verbandes Deutscher Eisenbahn-Esperantisten - bearbeitet von - Georg Habellok - 1. Auflage - Breslau 1923 - Selbstverlag."
Do: "Fervoja Terminaro Germana-Esperanta. Kolekto de esprimoj kutimaj en fervoja trafiko. Komisie de Germana Fervojista Esperanto-Asocio - prilaborita de Georg Habellok. 1-a eld. Breslaŭ' 1923 - Memeldono".
Fervoja Terminareto, 1966 |
Bela dokumento el la epoko de la vapor-lokomotivoj. Ĉu iu inter la legantoj posedas la raraĵon?
P.S.: Intertempe ekzistas multaj, multaj fervojaj terminaroj en Esperanto, jen nur eta ekzemplo apude. La plej granda estas la kd RailLexic 3.0, fervoja terminara datumbanko kun ĉ. 16.000 terminoj en 19 lingvoj, inter ili en Esperanto. RailLexic 3.0 estas eldonita de la Internacia Unio de Fervojoj (laŭ la franca mallongigo UIC). Bedaŭrinde ĝi ne ekzistas en interneto, sed estas akirebla nur kontraŭ pago (250 eŭroj). RailLexic probable estas la plej ampleksa terminaro, kiu ekzistas en Esperanto. Impresa sukceso de la fervojistoj el modesta komenco.