dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Dulingveco kaj esperanto

您是本帖的第 1581 个阅读者
树形 打印
标题:
Dulingveco kaj esperanto
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Dulingveco kaj esperanto

Antaŭ iom pli ol dek jaroj, mi estis graveda, kaj decidis paroli esperanton kun miaj ontaj infanoj.

Kial ? ĉar mi opiniis ke dulingveco en si mem estas io tre utila por la infanoj, kaj mi ne sentis min preta paroli alian fremdan lingvon ol esperanton.

Mi tamen havis timojn, ĉefe pri la reago de la infanoj kiam ili iĝas grandaj. Mi estis bonŝanca, ĉar tiam mi povis babili kun du plenkreskaj denaskuloj, kaj ambaŭ tre kuraĝigis min uzi esperanton familie, kio kompreneble trankviligis min pri la onta reago de la infanoj...

Mi ĉefe memoras du konsilojn de tiuj bonaj amikoj. Unu bedaŭris ke la patro ĉesis paroli en esperanto kun la infanoj kiam ŝi aĝis sep jarojn proksimume. Pro tio ŝi ne lernis la vortojn, kiujn oni kutime lernas post tiu aĝo, kaj ŝi devis tion poste lerni mem. La alia tre varme rekomendis al mi partopreni kun la infanoj en REF, kiu estas la plej bona kaj agrabla renkontiĝo por denaskaj esperanto-parolantoj.

Kaj tiujn du konsilojn mi daŭre sekvas ! Kaj mi mem spertas kiel tiuj du elementoj gravas por miaj du filoj: bona rego de la lingvo kaj ligoj kun amikoj per tiu lingvo.

Pli poste mi ankaŭ aŭdis mian patrinon paroli pri siaj lernantoj en la mezlernejo. Ŝi diris ke kutime plej bonajn rezultojn havas la lernantoj dulingvaj, kiuj regule studas sian familian lingvon (t.e. la lingvo ne uzata en la lernejo). Ankaŭ bonajn rezultojn, sed ne tiom, havas la unulingvaj lernantoj, kaj havas malfacilaĵojn la dulingvaj lernantoj, kiuj ne havas la okazon studi sian familian lingvon. Kutime temas pri enmigrintoj, do ilia familia lingvo ne estas la lingvo uzata en la lernejo.

Ekde tiam mi provas instigi mian filon Romain legi kaj skribi en esperanto. Mi ankaŭ foje provizas lin per gramatikaj ekzercoj. Mi volas doni al li okazon studi esperanton kiel la enmigrintoj povas studi sian familian lingvon.

Pli ĝenerale mi pripensas: kion ni volas doni al niaj infanoj kun familia uzo de esperanto ? ĉu bazan scion de lingvo utila, kiun ili povos poste mem plibonigi se ili volas ? aŭ ĉu veran dulingvecon, ankaŭ skriban ?

Kompreneble ne temas pri prijuĝo en tiuj pripensoj. Ekzistas mil vojoj, kaj ĉiuj valoras. Mi tamen pensas ke foje, kiam ni parolas esperanton familie, ni supertaksas la dulingvecon de niaj infanoj... Skribe ili ofte havas malfacilaĵojn en esperanto.

Tio ankaŭ havas sian bonan flankon: eblas daŭre aserti ke denaskaj esperanto-parolantoj ne parolas pli bone ol homoj kiuj poste lernis; kaj tio estas bona argumento por montri la facilecon de nia lingvo !! 图片点击可在新窗口打开查看

Viaj komentoj bonvenas, kaj se iu volas sendi tiujn pripensojn sur denask-l, bonvolu !

http://www.ipernity.com/blog/marion.belisle

ip地址已设置保密
2010/2/22 11:13:26

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询