dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Zamenhof - filo de pola tero aŭ homarano?

您是本帖的第 1774 个阅读者
树形 打印
标题:
Zamenhof - filo de pola tero aŭ homarano?
lily
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:金牌世界语者
文章:346
积分:3880
门派:绿色
注册:2006年11月23日
楼主
 用支付宝给lily付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给lily

发贴心情
Zamenhof - filo de pola tero aŭ homarano?

En sia blogo http://Zamenhofagalerio.blogspot.com brazila esperantistino, Nubja, konsideras,

ĉu estas prava konstato, ke L.Zamenhof estis filo de pola tero. Tiu ĉi implikita afero estis multfoje diskutata, kaj mi ankaux deziras aldoni kelkajn rimarkojn ĉi-teme.

Laŭ la etnika kriterio Zamenhof apartenis al hebrea gento. Liaj prapatroj venis de Hispanio al Pollando, en la komenco de 16-a jarcento. Pollando, fama pro sia toleremo, estis tiutempe vera ŝirmejo por persekutitaj hebreoj. En Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando kaj Litovio) trovis sian novan patrujon ĉirkaŭ 50% da ĉiuj judoj, forpelitaj de aliaj landoj.

En la 1795 jaro Respubliko de Ambaŭ nacioj ĉesis ekzisti – la potencaj najbaroj :Rusa Germana kaj Austria Imperioj dispartigis kaj okupis la landon. Venis la tempo de pli ol 100-jara mallibero. Nun la situacio de judoj fariĝis malpli bona. La regantoj de Rusa Imperio translokigis la judan loĝantaron al la okcidenta parto de la Imperio, kie plejparte loĝis poloj. Cara administracio per sia politiko instigis malpacon inter ambaŭ etnoj, laŭ la antikva principo: divide et impera (dividu kaj regu). En la verko „Vivo de Zamenhof ” la aŭtoro, Edmond Privat, trafe priskribis la situacion. Tiutempe judoj vivantaj en Rusa Imperio havis diversajn ideojn pri sia plua sorto. Kelkaj apogis cionismon, kiu strebis al rekonstruo de sendependa ŝtato por hebreoj. Aliaj estis adeptoj de ideo pri asimilado ( kunfandiĝo ) de judoj kun la rusa nacio. Tian programon havis la movado Haskala. La patro de LudovikoZamenhof, Markus, estis ano de Haskala Li sentis sin rusa civitano, fidela civitano de Rusa Imperio. Tamen post 1905 kiam sekvis grandaj persekutoj de rusa ŝtata administracio kontraŭ hebreoj, adeptoj de asimilado komprenis, ke en Rusa Imperio ne estas loko por ilia koncepto.

Eksterlande Ludoviko Zamenhof prezentis sin kiel „ruslanda hebreo”-ĉar tiutempe la pola tero estis okupita de Rusa Imperio. Li ankaŭ diris pri siaj ligoj kun Litovio, ĉar- laŭ rusa administra divido -okupita Bjalistoka tero apartenis al litova gubernio (gubernio de Grodno). Sed en libera Respubliko de Ambaŭ Nacioj provinco Podlahio, kie kuŝis Bialistoko, apartenis al Pola Reĝolando.

Zamenhof ne ĝisvivis la re-akiron de sendependeco fare de Pollando en 1918 jaro. Se li vivus en renaskiĝinta Pollando , tiam li certe prezentus sin kiel „polo” „pola civitano” aŭ „pola judo”. Tio ŝajnas esti tute natura afero.

Tamen, duaflanke, ni povas diri pri poleco de Zamenhof nur laŭ la administra kaj geografia senco. Li naskiĝis, vivis kaj verkis en pola tero, kvankam laŭ elekto de sia koro li sentis sis homarano, ano de Homara familio.

Plimulto da polaj judoj konservis varmajn sentojn al sia adoptita patrujo. Lasttempe mi legis la rememorojn de Arthur Rubinstein, fama pianisto de juda deveno. La titolo estis „My Young Years” (Miaj junaj jaroj). Li tiom amoplene kaj nostalgie diras pri Pollando kaj pri sia naskiĝurbo Lodz, ke tio povas mirigi multajn homojn. En tiu kazo ni povas certe diri, ke Rubinstein estis filo de pola tero.

Gefiloj de Ludoviko Zamenhof havis laŭ mia opinio pli intiman senton al sia naskiĝlando. Ili loĝis jam en libera Pollando kaj ili estis polaj civitanoj. Ili restis en Pola tero, kvankam tiutempe komenciĝis migrado de judoj al Palestino. La plej juna filino de D-ro Zamenhof, Lidia, tradukis en Esperanton la plejn belajn pecojn de pola literaturo: i.a.verkojn de Sienkiewicz, Krasinski, Prus. Lidia en 1938 restadis en Usono, ŝi tamen revenis al Pollando. Post la invado de Hitleraj taĉmentoj al Pollando en 1939, la gefiloj de Zamenhof: Adam, Lidia kaj Sofia estis arestitaj. Germanoj lokigis ilin en koncentrejo Treblinka. Polaj amikoj kelkfoje oferis helpon al Lidja liberigi kaj kaŝi ŝin, sed ŝi ĉiufoje diris, ke ŝi deziras resti kun sia popolo. Ŝi estis mortigita en 1942 jaro.

Do, miaopinie la plej trafa epitafo sur la tomboŝtono de Nia Majstro estus la jena:

„Ludoviko Zamenhof- granda ido de hebrea gento, kiu naskiĝis kaj vivis en pola tero. Ĉi-tie li kreis sian genian verkon- internacian lingvon Esperanton. Homarano laŭ eklekto de sia koro”.

http://www.ipernity.com/blog/39838

ip地址已设置保密
2010/2/23 20:53:28

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06055 秒, 4 次数据查询