Jen la teksto (en du partoj) de mia prelego okaze de la seminario: "Esperanto kaj la aliaj lingvoj", organizita fare de Itala Esperanto Federacio kaj Bresha Esperanto Grupo (Brescia, Italujo, 10-11/05/2008).
ESPERANTO KAJ VOLAPUKO Kiaj estis la rilatoj inter Esperanto kaj Volapuko? Kial Zamenhof tiel rapide ŝanĝis sian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia aŭtoro, pastro Schleyer? Kaj kial rapide kaj neatendite Volapuko malaperis el la scenejoj? Ni donu kelkajn bazajn informojn: komence de 1879 M. Schleyer eldonis sian unuan gramatikon; en 1884 okazis la unua volapuka kongreso en Friedrichshafen; en 1887 (en aŭgusto, do preskaŭ samtempe kun la eldono de la Unua Libro por Rusoj de Zamenhof), okazis la dua volapukista kongreso en Munkeno (Germanio); fine, en 1889 okazis la tria (kaj lasta) volapukista kongreso, en Parizo. Ĉiuokaze, ĉie ajn malfermiĝis volapukaj kluboj, kaj miloj kaj miloj eklernis la novenkondukitan internacian lingvon, kaj kun entuziasmo kaj religia sinteno favoris ĝin ĉie ajn...Siaflanke, Schleyer, kun granda inteligento, kapablis - iel diktatorece - bone organizi kaj entuziasmigi homojn. Kreiĝis organizaĵoj, komitatoj kaj oni komencis sporton, tre ŝatatan ankaŭ inter la esperantistoj: la organizon de internaciaj kongresoj. Sed ĝuste tiam montriĝis la gravaj mankoj de la lingvo: unue, ĝia totala dependeco de Schleyer, kiu konsideris ĝin sia propraĵo. Sed tio estas nur unu el la kialoj de la ne tro pozitiva vivo de volapukismo: esence, Volapuko estis (kaj estas) tre interesa projekto, bone strukturita, tamen kun vortaro nur finte aposterioreca, sed vere, grandparte, aprioreca...fakte, ĝiaj naturecaj trajtoj estas tiel dramatike kriplitaj, ke ili preskaŭ neniam facile rekoneblas eĉ de la parolantoj de la lingvoj (esence angla kaj germana) el inter kiuj estis prenitaj la radikoj de la vortaro. Tamen, la lingvo estis (kaj estas) skribe, sufiĉe belaspekta - aparte de la stranga akcento sur la lasta silabo, kiu efikas tute nenature, konsiderante la lingvoformojn, kaj kiu vere malbeligas ĝin aŭde... Sed pri belsoneco oni ne parolu, ĉar ni ja ĉiuj scias, ke tiu ĉi eco dependas de personaj gustoj, kaj de alkutimiĝo al la patrina lingvo. La problemo de Volapuko estas, ke kiam oni kunmetas la elementojn de la lingvo, oni formas vortojn longajn, komplikajn, malfacile kompreneblajn - kio maltaŭgigas ilin por interparolo pri ĉiutagaĵoj aŭ pri komplikaj temoj. Kaj fakte, esence, Volapuko ne estis unue inventita por servi kiel (ĉefe) parola interkomprenilo: estis disvastigata opinio, ke oni devas utiligi ĝin ĉefe en korespondado, kaj ne kiel parolan lingvon - kvankam oni ne forigis tute ĉi tiun eblecon. La diplomo de Instruisto de Volapuko estis disdonata fare de Schleyer al homoj, kiuj kapablis verki longan artikolon (7-8 paĝan) sen eraroj - oni do ne antaŭvidis, laŭ kelkaj aŭtoroj, parolan ekzamenon... Sekve de tio ni revenas al la ĉefa problemo de Volapuko: ĝia parolebleco. En epoko, en kiu homoj komencis vojaĝi pli ofte ol antaŭe, pere de vaporŝipoj, trajnoj, kaj, post kelkaj jaroj, pere de aŭtomobiloj, lingvo internacia utila nur skribe ne povis kontentigi ĉiujn interesiĝantojn pri lingva interkomunikilo. Estas interese konsideri, ke la du unuaj internaciaj kongresoj de la Volapukistoj (en 1884 kaj en 1887) estis tre inspiraj kaj havis sufiĉe multenombran partoprenon (sed malpli ol oni kutime bombaste diris) sed ... la laborlingvo estis la germana! Tio estas, la partoprenantoj de la kongreso internacia de la Volapukistoj ne utiligis Volapukon, sed nacian lingvon...Ĝuste tial, dum la dua kongreso, oni firme decidis, ke la tria kongreso (kiu okazis en 1889), estos devige en la internacia lingvo Volapuko. Samtempe, jam ekaperis problemoj rilate la proponitajn reformojn de la lingvo: Volapuko, fakte, kvankam klopodas raciigi la lingvosistemon de naturaj lingvoj, pligravigas deklinacian sistemon, kaj verban strukturon, kiuj vere malfaciligas ĝian praktikan utiligon. Kelkaj el la aŭtoritatuloj de la movado, kiel, ekzemple, la franca volapukista akademiano Auguste Kerkhoffs, tute subtenis reformojn en la lingvo - kion Schleyer tute kontraŭis.
En la antaŭlasta jardeko de la XIX jarcento Zamenhof skribis kelkajn artikolojn pri Volapuko kaj ĝia aŭtoro, pastro Schleyer en la revuo "La esperantisto". Legante lian tiaman analizon pri Volapuko, oni rimarkas apartan sintenon al tiu lingvo kaj al ĝia aŭtoro, kiu iomete pensigas nin: kial li esprimis tiel akran kaj tranĉantan opinion pri Volapuko? Ĉu temis pri simpla ĵaluzo, aŭ, eble, pri la konscio ke, kaŭze de Volapuko kaj ĝiaj esencaj trajtoj, oni estus perdintaj valoran eblecon enkonduki taŭgan argumentadon favore al la internacia lingvo? Tio estas des pli miriga, se oni konsideras ke dudekon da jaroj pli malfrue, dum enkonduka parolado en Esperanta Kongreso, li nekredeble favore parolis pri Schleyer kaj lia penado krei, enkonduki kaj firmigi internacian lingvon...tute same okazis en pluraj aliaj skribaĵoj kaj en lia grava verko "Esenco kaj estonteco de la internacia lingvo".
Historio de Volapuko
La historio de Volapuko estas iasence miriga: ĝia aŭtoro, Johan Martin Schleyer, katolika pastro en Baden (Germanio), kapablis krei kaj enkonduki ĝin en la daŭro de malmulte da tempo (ekde 1879): ekde tiam, la lingvo, la famo de la aŭtoro kaj la ideo de internacia lingvo disvastiĝis fulmrapide. Mi tute ne kredas, ke, kiel bombaste diris tiama propagando, en la daŭro de nur kelkaj jaroj 100.000 homoj - ĝis unu miliono - estis ellernintaj la lingvon ( jes ja, oni povus tuj sin demandi: ĝis kia nivelo? Eble pli honeste estus diri, ke tiom da homoj konatiĝis kun la lingvo...).
ESPERANTO KAJ VOLAPUKO
Kiaj estis la rilatoj inter Esperanto kaj Volapuko? Kial Zamenhof tiel rapide ŝanĝis sian opinion pri ĉi tiu lingvo kaj pri ĝia aŭtoro, pastro Schleyer? Kaj kial rapide kaj neatendite Volapuko malaperis el la scenejoj?
En la antaŭlasta jardeko de la XIX jarcento Zamenhof skribis kelkajn artikolojn pri Volapuko kaj ĝia aŭtoro, pastro Schleyer en la revuo "La esperantisto". Legante lian tiaman analizon pri Volapuko, oni rimarkas apartan sintenon al tiu lingvo kaj al ĝia aŭtoro, kiu iomete pensigas nin: kial li esprimis tiel akran kaj tranĉantan opinion pri Volapuko? Ĉu temis pri simpla ĵaluzo, aŭ, eble, pri la konscio ke, kaŭze de Volapuko kaj ĝiaj esencaj trajtoj, oni estus perdintaj valoran eblecon enkonduki taŭgan argumentadon favore al la internacia lingvo? Tio estas des pli miriga, se oni konsideras ke dudekon da jaroj pli malfrue, dum enkonduka parolado en Esperanta Kongreso, li nekredeble favore parolis pri Schleyer kaj lia penado krei, enkonduki kaj firmigi internacian lingvon...tute same okazis en pluraj aliaj skribaĵoj kaj en lia grava verko "Esenco kaj estonteco de la internacia lingvo".
Historio de Volapuko
La historio de Volapuko estas iasence miriga: ĝia aŭtoro, Johan Martin Schleyer, katolika pastro en Baden (Germanio), kapablis krei kaj enkonduki ĝin en la daŭro de malmulte da tempo (ekde 1879): ekde tiam, la lingvo, la famo de la aŭtoro kaj la ideo de internacia lingvo disvastiĝis fulmrapide. Mi tute ne kredas, ke, kiel bombaste diris tiama propagando, en la daŭro de nur kelkaj jaroj 100.000 homoj - ĝis unu miliono - estis ellernintaj la lingvon ( jes ja, oni povus tuj sin demandi: ĝis kia nivelo? Eble pli honeste estus diri, ke tiom da homoj konatiĝis kun la lingvo...).
Ni donu kelkajn bazajn informojn: komence de 1879 M. Schleyer eldonis sian unuan gramatikon; en 1884 okazis la unua volapuka kongreso en Friedrichshafen; en 1887 (en aŭgusto, do preskaŭ samtempe kun la eldono de la Unua Libro por Rusoj de Zamenhof), okazis la dua volapukista kongreso en Munkeno (Germanio); fine, en 1889 okazis la tria (kaj lasta) volapukista kongreso, en Parizo.
Ĉiuokaze, ĉie ajn malfermiĝis volapukaj kluboj, kaj miloj kaj miloj eklernis la novenkondukitan internacian lingvon, kaj kun entuziasmo kaj religia sinteno favoris ĝin ĉie ajn...Siaflanke, Schleyer, kun granda inteligento, kapablis - iel diktatorece - bone organizi kaj entuziasmigi homojn. Kreiĝis organizaĵoj, komitatoj kaj oni komencis sporton, tre ŝatatan ankaŭ inter la esperantistoj: la organizon de internaciaj kongresoj.
Sed ĝuste tiam montriĝis la gravaj mankoj de la lingvo: unue, ĝia totala dependeco de Schleyer, kiu konsideris ĝin sia propraĵo. Sed tio estas nur unu el la kialoj de la ne tro pozitiva vivo de volapukismo: esence, Volapuko estis (kaj estas) tre interesa projekto, bone strukturita, tamen kun vortaro nur finte aposterioreca, sed vere, grandparte, aprioreca...fakte, ĝiaj naturecaj trajtoj estas tiel dramatike kriplitaj, ke ili preskaŭ neniam facile rekoneblas eĉ de la parolantoj de la lingvoj (esence angla kaj germana) el inter kiuj estis prenitaj la radikoj de la vortaro. Tamen, la lingvo estis (kaj estas) skribe, sufiĉe belaspekta - aparte de la stranga akcento sur la lasta silabo, kiu efikas tute nenature, konsiderante la lingvoformojn, kaj kiu vere malbeligas ĝin aŭde... Sed pri belsoneco oni ne parolu, ĉar ni ja ĉiuj scias, ke tiu ĉi eco dependas de personaj gustoj, kaj de alkutimiĝo al la patrina lingvo.
La problemo de Volapuko estas, ke kiam oni kunmetas la elementojn de la lingvo, oni formas vortojn longajn, komplikajn, malfacile kompreneblajn - kio maltaŭgigas ilin por interparolo pri ĉiutagaĵoj aŭ pri komplikaj temoj. Kaj fakte, esence, Volapuko ne estis unue inventita por servi kiel (ĉefe) parola interkomprenilo: estis disvastigata opinio, ke oni devas utiligi ĝin ĉefe en korespondado, kaj ne kiel parolan lingvon - kvankam oni ne forigis tute ĉi tiun eblecon. La diplomo de Instruisto de Volapuko estis disdonata fare de Schleyer al homoj, kiuj kapablis verki longan artikolon (7-8 paĝan) sen eraroj - oni do ne antaŭvidis, laŭ kelkaj aŭtoroj, parolan ekzamenon...
Sekve de tio ni revenas al la ĉefa problemo de Volapuko: ĝia parolebleco. En epoko, en kiu homoj komencis vojaĝi pli ofte ol antaŭe, pere de vaporŝipoj, trajnoj, kaj, post kelkaj jaroj, pere de aŭtomobiloj, lingvo internacia utila nur skribe ne povis kontentigi ĉiujn interesiĝantojn pri lingva interkomunikilo. Estas interese konsideri, ke la du unuaj internaciaj kongresoj de la Volapukistoj (en 1884 kaj en 1887) estis tre inspiraj kaj havis sufiĉe multenombran partoprenon (sed malpli ol oni kutime bombaste diris) sed ... la laborlingvo estis la germana! Tio estas, la partoprenantoj de la kongreso internacia de la Volapukistoj ne utiligis Volapukon, sed nacian lingvon...Ĝuste tial, dum la dua kongreso, oni firme decidis, ke la tria kongreso (kiu okazis en 1889), estos devige en la internacia lingvo Volapuko. Samtempe, jam ekaperis problemoj rilate la proponitajn reformojn de la lingvo: Volapuko, fakte, kvankam klopodas raciigi la lingvosistemon de naturaj lingvoj, pligravigas deklinacian sistemon, kaj verban strukturon, kiuj vere malfaciligas ĝian praktikan utiligon. Kelkaj el la aŭtoritatuloj de la movado, kiel, ekzemple, la franca volapukista akademiano Auguste Kerkhoffs, tute subtenis reformojn en la lingvo - kion Schleyer tute kontraŭis.