Pri Esperanto kaj IDO
Mi rimarkis, ke lastatempe aperis en Ipernity la paĝoj de Jose el Meksikio, riĉa je podkastoj, artikoloj, imagoj, bildoj kaj intervenoj en kaj pri Ido. Eble malmultaj homoj el inter la plej junaj havas informojn pri ĉi tiu lingvo, kies nomo signifas "ido de Esperanto", kaj eble malmultaj konas la historion pri la akra disiĝo inter esperantistoj favoraj al Esperanto simpligita (ES), kiel la reformemuloj nomis tiam Idon, kaj tiuj favoraj al Esperanto primitiva (EP) (la cetera esperantistaro), kiu forte skuis la esperantistan movadon en 1907/1908 kaj en la sekvontaj jaroj.
Kutime, se oni legas la dokumentojn de ambaŭ frontoj, oni tuj restas tre perpleksaj, tial ke ili prezentas la faktojn en du tute malsamaj manieroj: la unua grupo (la idista), parolas fakte pri la perfido de la esperantistaj autoritatoj (nome Zamenhof kaj la Lingva Komitato); la dua (la esperantista), pri la perfido de kelkaj esperantistoj, kiuj altrudis ruze kaj friponece reformojn ne deziritajn kaj ne aprobitajn far de la cetera esperantistaro. La psikologia milito kiu eksplodis tiam ankoraŭ ne ĉesis, kaj Idistoj hodiau ofte atakas akre la Esperantistojn, kaj ĉi lastaj daŭre pentras la "malamikon" kiel la diablon.
Nu, eble estas tempo analizi denove kaj restudi la okazintaĵojn, kaj klopodi prilumi surbaze de historia analizo tion, kio fakte okazis en tiuj monatoj de 1907-1908 kiuj disigis milojn da homoj kaj venenigis la etoson de la batalantoj por la IL.
Tial mi intencas eksplori tiaman dokumentaron (ĉu en Esperanto, ĉu en Ido), por rekonstrui, se eble, la historian veron pri tiuj okazintaĵoj. Tiucele mi havas etan peton por fari al ĉiuj samideanoj (e ad omna samideani) kiuj spertas pri ĉi temo: se vi havas bibliografiajn informojn, materialon utilan por ĉi tiu eksplorado, sugestojn, bonvolu komuniki tion al mi. Mi dankas vin ĉiujn pro via helpo!
Rilate la paĝaron de Jose, mi konfesas, ke mi rimarkis kun pozitiva surprizo, ke praktike neniu esperantisto en Ipernity havis negativan reagon rilate la aferon: ĉu finfine la facile koleriĝantaj samideanoj fariĝis iom malpli koleremaj? Mi varme esperas (kvankam mi certas ke iam kelkaj fanatikuloj montros sian nazopinton).
Persone mi vizitis la paĝaron de Jose, kaj mi trovis ĝin interesa, tute same kiel mi trovis vere kuraĝoplena kaj pozitiva la agon de ununura homo, kiu prezentas sin amikece al ĉiuj aliaj, prezentante Idon kaj esperante altiri ankaŭ aliajn idistojn al Ipernity. Kiel mi skribis ankaŭ al li, estas malfacile por Esperantisto subteni ĉu Esperanton, ĉu Idon (ili fakte estas konkurantoj), sed oni povas amikece interŝanĝi informojn, komuniki ktp.
Kiom da estas la Idistoj hodiaŭ? Malfacile por diri: eble kelkmilo. Pere de enreta enketo pri la elektita IL, al kiu respondis ĉirkau 9500 personoj, oni povas scii, ke ĉirkau 850 homoj skribis, ke ili utiligas Idon (ĉirkaŭ 9% el la tuta partoprenantaro), dum 17% Interlingua. Respondis favore al Esperanto (tio estas tiuj, kiuj utiligas ĝin kiel internacian lingvon) 70% el la tuta partoprenantaro.
Nu, bonvenon Jose.