Ĉeĥaj sciencistoj inventis novan miksaĵon, ili nomas ĝin bambusuril
La sciencistoj el Universitato Masaryk en Brno malkovris tute novan kombinaĵon, kiu povas trovi larĝan uzon en la sanitara fako, kuracila kaj manĝovara industrio. La ĝis nun nature ne ekzistintan kombinaĵon ili kapablas fabriki eĉ amase. La universitato jam postulis ŝirmi ĝin patente.
205578-gallery1-n1thy
La nova miksaĵo ricevis la nomon laŭ sia bambusa formo.
La nova miksaĵo havas formon de mallonga tubeto kaj similas tiel al unu parto de bambusa trunko. Informojn pri la nova malkovro aperigis jam prestiĝa sciencista ĵurnalo Angewandte Chemie.
„Bambusuril kapablas apartigi iujn substancojn el iu solvaĵo tiel, ke ĝi kaŝas ilin en sia korpo. Tiu substanco povas esti poste translokigita kaj liberigita. Bumbusuril efikas do kiel trafikilo“, diris la estro de la sciencesplora teamo, Vladimír Šindelář el Ĥemia instituto de la sciencnatura fakultato de Universitato Masaryk.
La nova materialo povas sanigi kaj purigi poluraĵojn
Pro la menciataj ecoj bambusuril uzeblos en multaj fakoj, ekzemple en la sanitara fako por diagnozi iujn malsanojn. Krome eblos purigi polurakvon aŭ direkti kuracilojn en la ĝustan lokon. La baza preparo estas facila. La miksotaj kombinaĵoj kaj uzataj solvantoj estas eĉ malmultekostaj kaj bone atingeblaj. La uzotaj aplikoj nuntempe intence esploratas.
La esploro daŭris kvin jarojn
La nova miksaĵo estas la rezulto de kvinjara esploro, realigita en Ĥemia instituto de la sciencnatura fakultato de la Universitato Masaryk.
Dum la lastaj dudek jaroj estis donitaj, sub la nomo de Universitato Masaryk, 28 patentoaliĝoj, el tiuj 11 nur dum la lastaj kvin jaroj, kaj agnoskitaj estis dek tri, plej ofte en la fakoj ĥemia, biologia kaj fizika. Pasintjare la sciencistoj el Universitato Masaryk akiris patenton pri nova maniero reguli la kreadon de biomaso en plantoj. Ankaŭ la patentoj pri nova metodo likvidi iperiton, pri plasma krajono aŭ malkovro de gravaj ecoj de planta alkaloido makarpino estis agnoskitaj.
http://www.ipernity.com/blog/35989/235221