Nenaturaj kemiaĵoj estas ĉie ĉirkaŭ ni, bedaŭrinde.
Imagu ke vi prenas kelkajn gramojn el ĉiu ĉi-apuda boteleto, metas tion en vian banakvon kaj restos trempanta en la akvo dum duonhoro. Aŭ, vi uzas la produkton por brosi viajn dentojn. Aŭ vi miksas la kemiaĵojn kun oleo kaj ŝmiras tion sur vian haŭton kontraŭ la suno.
Kompreneble tio ne estas alloga. Do la fabrikistoj metas la samajn kemiaĵojn en pli belan botelon, faras reklamon, kaj "ĉiuj" homoj volonte aĉetadas la produktojn. Eĉ metas "saŭmilon" en la banon de sia bebo aŭ infaneto; kiu eble eĉ trinkas el tiu akvo!!
Iru foje al via banĉambro kaj kontrolu la etikedojn. Foje 'guglu' la substancojn kiujn vi 'malkovros' tre etlitere sur la boteloj... ne ĉiuj estas kancerkaŭzaj, feliĉe, sed 'nur' iuj, aŭ ili estas almenaŭ suspektindaj. Unu ekzemplo estas EDTA, kiu malhelpas fertilecon kaj bonan kreskon. Kontrolu vian ŝampuo-botelon denove. Ĉu ĝi enestas? Kaj ĉu vi ĉiusemajne trempas vian infanon en akvo kun la ŝampuo?
Kompreneble oni diros ke estas 'sekura dozo'. SED: la sekura dozo por plenkrekulo NE egalas al tiu por ĵusnaskito. Eta dozo unufoje ne tre gravas. Sed sistema ekspono estas alia afero!
Mi do strebas vivi sen tiaj kemiaĵoj.
- Mi aĉetas sapon sen kemiaĵoj (De la tipo "savon de Marseille" haveblas sufiĉe natura versio.)
- Anstataŭ ŝampuo, mi uzas la menciitan naturan sapon.
- Anstataŭ la normala dentopasto kun fluoro (guglu ankaŭ tion!), mi uzas tute naturan de la marko Urtekram, havebla en naturvendejoj. Mi ne celas fari reklamon; mi esperas ke vi trovos ekvivalenton! Atentu ke Weleda uzas multajn kemiaĵojn, kvankam pretendas esti natura.
- Senodorigilo subbraka (por la akselo k.s.). Plej multaj (99%) enhavas aluminion. Guglu denove: estas kancerkaŭza!! (Aluminio anstataŭigas nitrogenon kaj povas tiel kaŭzi damaĝon!) Speciale por virinoj kiuj razas sin subbrake, kaŭzante etajn vundetojn, tra kiuj la aluminio pli rapide eniras la sangon. Ah, ne zorgu, eble "nur" ĉe 1 el 100.000 ĝi provokas mamkanceron... ah, denove statistikoj kaj 'sekuraj' dozoj... Ankaŭ por tio ĉi, Urtekram havas solvon. Ankaŭ ekzistas la kristala ŝtono, sed ĝi ne estas sufiĉe efika por mi en printempo kaj somero.
- Sapoj kaj detergentoj por planko kaj vestaĵoj ktp. Provu uzi ekologie nepoluajn produktojn, kiuj kutime estas malpli nocaj por la homoj ankaŭ. Se troveblas, sapo ankaŭ efikas, sed la vestaĵoj eble estos tro rigidaj. Provu foje tamen.
- Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Kiom da homoj en via ĉirkaŭaĵo (eble ankaŭ vi mem) neniam rigardas la etikedojn sur la pakaĵoj. Faru foje kaj malfermu al vi novan mondon! Nepre evitindaj: aspartamo kaj similaj artefaritaj sukeroj el "light produktoj", glutamato (gustofortigilo), kiu influas vian cerbon, 95% el la E-numeroj, ktp ktp.
- Provu aĉeti en naturvendejo (sed ankaŭ tie atentu!) kaj laŭeble freŝe kaj sen kemiaj aldonaĵoj.
- Kontraŭŝimiloj, kontraŭinsektiloj, briligiloj, kemia sterko, konserviloj estas "nur" 5 produktoj kiuj troveblas sur averaĝa frukto aŭ legomo. Bonan apetiton!!
- NE uzu plu aluminian paton se estas damaĝita! (Se vi ne certas, provu per magneto: se magneto ne algluiĝas, la pato estas aluminia. Se la protekta tavolo difektiĝis, forĵetu!)
Mi scias ke estas malfacile vivi tute sen kemiaĵoj, sed tio ne signifas ke oni ne alstrebu la celon (kiel veganismo). Kutime tio estas LA argumento: "sed ekstere la aŭtoj, sed ... sed... ". Prave, la aŭtoj. Sed ni povas strebi minimumigi la ĉiutagan eksponon al malbonaj kemiaĵoj! Estas tiom da facilaj naivaj argumentoj simple NE atenti kaj daŭrigi kiel oni faras. Sed, se vi volas vivi pli konscie, se oni volas mem decidi pri sia propra vivo kaj vivkvalito, oni estu pli atentema kaj singarda!
http://www.ipernity.com/blog/22215/240647