dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → STRANGA « SINDROMO » DE JAPANOJ EN PARIZO

您是本帖的第 1991 个阅读者
树形 打印
标题:
STRANGA « SINDROMO » DE JAPANOJ EN PARIZO
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
STRANGA « SINDROMO » DE JAPANOJ EN PARIZO

En la konata franca gazeto "Le Monde" (La Mondo), aperis interesa artikolo pri la japanoj, pli ofte japaninoj en Parizo. Mi reproduktas tiun ĉi artikolon kaj dezirus scii kion pensas pri tio miaj japanaj geamikoj.

STRANGA « SINDROMO » DE JAPANOJ EN PARIZO

图片点击可在新窗口打开查看
japanaj turistinoj en Parizo
Proksime de la Eiffel-turo, la Kulturdomo de Japanio en Parizo (MCJP) estas privilegia renkontiĝloko de Japanoj enamiĝintaj al Francio kaj de « tatamigitaj »* Parizanoj, ŝatantoj de la japana kulturo. Lastan sabaton, la salono de la Japana Kulturdomo estis plenplena, traktante apartan temon kaj aspekton de tiuj rilatoj: la « sindromon de Parizo ».

Tiu ĉi sindromo estis difinita antaŭ pli ol dudek jaroj de profesoro HIROAKI Ota. Li estas psikiatro en la hospitalo « Sainte-Anne », kaj li konstatis ke proporcio de Japanoj, kiuj bezonis psikiatran kuracadon dum ilia restado en la franca ĉefurbo, estas pli granda ol en aliaj lokoj. La simptomoj estas ĉiam la samaj: izoleco, enfermiĝo en si mem, deprimiĝo... La ĉefaj viktimoj estas japanaj junulinoj el « bonaj familioj ». La fenomeno estas sufiĉe grava, ke doktoro HIROAKI Ota dediĉis al ĝi apartan libron (ne tradukita francen) kiu estas elĉerpita en Japanio. De tiam, tiu hipokondrio inspiras verkistojn kaj kinistojn. Philippe Adam iĝis internacie konata per mallonga romano ku estas dediĉita al ĝi en 2005., kaj filmita en 2008 per japana reĝisorino, Saé Shimai sub la titolo « La sindromo de Parizo ». Antaŭ ol realigi sian filmon, ŝi renkontis plurajn Japaninojn kiuj restis enfermitaj en Parizo, sen ia ajn socia vivo. Se la reveno al Japanio estas la plej bona kuracrimedo, la kialo dividas la specialistojn. Iuj klarigas la sindromon per la diferenco inter idealigita vido de Francio kiun havas Japanoj kaj la tre ordinara realeco. « Mi hontas ne esti feliĉa en la lando en kiu ĉio estas farita por la feliĉo », diris juna Japanino en unu dokumentfilmo. La aliaj parolas pri la kultura diferencego. La Japanoj, kiuj tre malofte uzas en sia parolado « mi », havas apartan malfacilecon integriĝi en Francio, kiu estas tre individualisma. Kutimante esprimiĝi sen esti interrompita – en la japana lingvo, la verbo estas ĉe la fino de la frazo – certaj malfacile akceptas esti interrompitaj per siaj francaj kunparolantoj.

Sed, la lasta kategorio de specialistoj (ĉefe francaj) sin demandas: Kaj se tiu fama sindromo fakte ne ekzistas? La psikiatro Régis Airault montris, ke certaj Francoj en Hindio estis kaptitaj de deliro (Frenezuloj de Hindio, Petite BibliothèquePayot)? Por subtenantoj de tiu tezo, ekzilo povas transformiĝi en vagadon por ĉiu, eĉ interne de la propra lando. La sindromo de Parizo estas nur unu el konsekvencoj de la konvinkiĝo de japanoj ke ili estas aliaj (diferencaj) kaj nekapablaj adaptiĝi al aliaj kulturoj. Ĉu tiu sindromo estas reala aŭ ne, ĝi pruvas ke Francio kaj Japanio havas apartan interligon. Pro la petoj, profesoro HIROAKI Ota preparas franclingvan version de sia libro, enhavanta unu plian ĉapitron pri la miksitaj paroj (geedziĝoj). Jen en perspektivo nova « best-seller »-o.

Frédéric Lemaitre



Noto de tradukinto:

Mi povas rakonti al vi tute aktualan okazaĵon. Mia bona kolego, juna ĉeĥdevena viro laboranta en « mia muzeo », dum sia laboro rimarkis ĉarman japanan vizitantinon. Li ĉiam revis pri azia virino kaj subite li sentis, ke tiu ĉi estas la bona. Li alparolis ŝin anglalingve kaj ŝi pozitive respondis. Tiel komenciĝis ilia amo. Juna japanino, kiu vizitis muzeon kiel turisto, revenis en Japanion sed sekvis interŝanĝo de leteroj dum unu jaro. Fine de la jaro mia amiko proponis al ŝi geedziĝon kaj ŝi akceptis forlasi sian landon kaj veni al Parizo. Iom poste ili geedziĝis kaj almenaŭ li, estis feliĉega. Ŝi komencis lerni la francan lingvon kaj eĉ trovis laboron en japana kompanio en Parizo. Intertempe li trovis pli bonan laboron kaj forlasis muzeon, sed ni restis en kontakto. Antaŭ nelonge mi aŭdis ke ili divorcis. Kio do okazis? Vere mi ne komprenis tion, ĉar mi sciis kiel tiu amo kaj ligo estis arda kaj amplena. En la unua tempo mia amiko ne deziris paroli pri tio sed poste mi tamen eksciis ke ili interkonsente divorcis pro tro granda diferenco de karakteroj. Laŭ mia amiko, la juna japanino tute ne emis komunikadi. Ŝi estis daŭre silentema kaj la interŝanĝoj estis minimumaj. Por ion ekscii li ĉiam devis daŭre starigadi la demandojn, aliel estis silento inter ili. Post du jaroj da tia situacio fine ili divorcis.

http://www.ipernity.com/blog/30913/240432

ip地址已设置保密
2010/4/4 8:46:06

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询