dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Poetoj kontruas ...barilon por lernontoj de nia lingvo

您是本帖的第 2225 个阅读者
树形 打印
标题:
Poetoj kontruas ...barilon por lernontoj de nia lingvo
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Poetoj kontruas ...barilon por lernontoj de nia lingvo
 

Poetoj kontruas, sed kontruas ne nian lingvon. Ili kontruas sian lingvon, kiu estas barilo por lernontoj de nia lingvo.

Por havi klaran komprenon de sukceson de Esperanto, ni reiru al ĝia komenco. Kial tuj post publiko de la Unua Libro multaj homoj povis mastri kaj uzi ĝin? Ĉar ili apenaŭ bezozis lerni. La lingvo estis tre facila por ili. Vrotoj estis tuj rekoneblaj por ili. Tiuj internaciaj vortoj ekzistis en lingvoj, kiujn fruaj esperantistoj scipovis. Facile imageble, ke neniu volas lerni de iu arbitre elpensitajn strangajn signojn. Malmultaj povas ellerni en mallonga tempo lingvon kies vortojn estas nekonataj. Unuvorte, Esperanto postvivis dank' pro tio, ke ĝi estis facila.

En ĉiuj lingvoj estas signoj de poetoj. Ankaŭ en Esperanto. Dum lasta jarcento, poemoj tra la mondo draste ŝanĝiĝis. Verkantoj kaj legantoj de poemoj malkreskis. Oni facile konstatas, ke nunaj homoj malofte legas nunajn poemojn. Anstataŭe, oni legas antikvajn poemojn. Kial? Antikvaj poemoj estas pli facilaj ol nunaj. Tute malsame ol prozo. "Novaj" poetoj parolas kun sia animo, ne kun la reala mondo. Tial ili bezonas esprimojn nekonatajn de ĉiutagaj homoj. Tiaj poetoj ne zorgas, ĉu iliaj verkoj estas facilaj aŭ ne. La situacio estas pli-malpli la sama en Esperantujo. La nombro de poetoj estas malgranda, desmalpli granda estas la nombro de legantoj. Ili uzas vortojn kiiuj estas "poeziaj" por ili - ĉu ankaŭ por aliaj esperantistoj? Sennecesa kreskigo de vortostoko igas nian lingvon malpli alloga al ordinaraj homoj - kompreneble, pli alloga al tiuj kiuj havas kvaliton de "poetoj". Vi certe scias kiuj esta pli gravaj por vivteni lingvon. Tial esperatistoj, kiuj sincere deziras popularigo de Esperanto, devas teni sin malproksima de poetoj.

Iuj defendas poetojn dirante, ke poetoj kontruas nian lingvon. Ili ja kontruas, sed ne kontruas nian lingvon. Ili kontruas sian lingvo. Ilia lingvo estas barilo por estontaj lernantoj de nia lingvo.

Wen Jingen

http://www.ipernity.com/blog/jingen/218937

ip地址已设置保密
2010/5/6 9:06:50
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Bernardo diras:
Preskaŭ ĉio, kion vi skribas en tiu artikoleto, estas malĝusta. La unua Esperanto-poeto cetere estis Zamenhof. Pli precize pri la frua esperanta vorto-stoko (plena de rusismoj hodiaŭ grandparte forgesita) legu tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/213323.
ip地址已设置保密
2010/5/6 9:07:31
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Jens S. Larsen diras:
Ĉu oni legas antikvajn poemojn anstataŭ la modernajn? En mia lando poemoj de ĉiuj aĝoj estas malmulte legataj, kaj mi apenaŭ povas kredi ke en Ĉinio estas tre malsame. Sed kantoj, novaj kaj malnovaj, estas treege popularaj. Eble simple tial ke nuntempe estas multe pli facile fari muzikon kaj aŭdigi ĝin. Ĉu en Ĉinio ne ekzistas esperantistaj kantistoj kiel la grupoj de Kapriol', Asorti aŭ Dolchamar?

Salutas Jens el Danio, norda Eŭropo.
ip地址已设置保密
2010/5/6 9:07:53
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Jingen Wen respondas:
Koran dankon pro via lego kaj komento. Nu, vi pravas. Hodiaŭ oni malofte legas poemojn. Kompare kun modernaj poemoj, antikvaj poemoj havas pli grandan legantaron. Kompreneble, popularaj kantoj havas pli grandan aŭskultantaron ol legantaro de poemoj. Ĉar efektive poemoj havas malgrandan influon al nia vivo kaj nia lingvo, estas nejuste kaj nescience haste meti "poeziajn" vortojn en niajn vortarojn. Tial mi asertis, ke "poetoj" detruas nian lingvon kaj vortaristoj komplotas.

En Ĉinio estas esperantistoj kiuj bele kantas, sed ankoraŭ ne estas kantistaj grupoj.
ip地址已设置保密
2010/5/6 9:08:22
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Jens S. Larsen diras:
Mi ne povas rezisti la tenton demandi: Kion vi opinias pri la ĉinstilaj poemoj de la Usonanino Cindy McKee?
ip地址已设置保密
2010/5/6 9:08:41

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询