dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Demando pri diverseco kaj lingvoj

您是本帖的第 2363 个阅读者
树形 打印
标题:
Demando pri diverseco kaj lingvoj
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Demando pri diverseco kaj lingvoj

laŭ artikolo en la vikipedio, la jena listo prezentas la plej uzatajn lingvojn en la mondo:
1. Ĉinaj lingvoj 14.37%
2. Hindia 6.02%
3. Angla 5.61%
4. Hispana 5.59%
5. Franca 3.4%
6. Rusa 2.75%
7. Portugala 2.63%
8. Japana 2.06%
9. Germana 1.64%
10. Korea 1.28%
11. Bengala 1.2%
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_lingvoj_la%C5%AD_parolantaro

La problemo estas ke ne facilas kalkuli la nombron da parolantoj el unu lingvo. Preter tio, ne facilas difini kio estas lingvo. La antaŭa listo montras speciale la signifon de lingvo laŭ politika senco, sed multfoje la interna situacio en ajna lando estas pli malfacila ol la simpla desegno de koloraj mapoj.

Ekzemple Kameruno, lando relative malgranda, havas 270 lingvojn. Aliparte Papua Nueva Ginea enhavas 850 malsamajn lingvojn -"malsamaj" signifas "ne interkompreneblaj"-. La 30 percento de ĉiuj lingvoj estas en Afriko, tamen se vi vizitas la vikipedia paĝo, ekzemple de kameruno, oni povas legi: Oficialaj Lingvoj -> Angla kaj Franca. Do, jen la grava malsameco inter la politika senco de Lingvo, kaj la lingvistika.

Ankaŭ multe gravas la propra difino de la koncepto "lingvo" laŭ specialistoj mem. Kutime oni diras ke en Hispanujo ekzistas kvar lingvojn: Catalán, Vasco, Gallego kaj Castellano (multfoje konata de la fremduloj kiel hispana). Certe ĝi estas politika subdivido, kvankam ankaŭ multaj lingvistoj konsentus, precipe ĉar oni povas esti lingvisto kaj politikisto samtempe en nia mondo. Tamen oni povus pli precizigi la difinon de "lingvo", rilate pli al la lingvistika strukturo ol al geografikaj aŭ politikaj interesoj. En la plej kompleta gvidlibro pri la lingvoj en la mondo, Ethnologue (eldonita de Barbara Grimmes), aperas ke en Hispanujo oni uzas 12 lingvojn: gallego, gascón, romaní, extremeñu, chapurreau, aragonés, bable, vasco, caló, catalán, quinqui kaj castellano. Kiu estas la ĝusta nombro da lignvoj? ĝis nun oni ne povas precizigi ĝin sendepende de iu vidpunkte lingvistika opinio aŭ simplaj politikaj, ekonomikaj, kpt interesoj.

Okazas, kontraŭe, ke foje nur la politikaj, ekonomikaj aŭ aliaj interesoj povus savi kelke da lingvoj de ĝia tuta malaperado. Ĝuste kiam parolanta komunumo preskaŭ malaperos, necesos nova kaj forta -artefarita, kaj multekosta- intereso por revigligi ĝian uzon. Ekzemple la Yaghan, kies nura parolanto "mortigos" nepre la lingvon, kiam li formarŝos. Mi pensas ke nun taŭgas demando: Ĉu oni devas savi ĉiujn lingvojn? kiu aŭ kiuj trajtoj el malaperonta lingvo oni devas speciale protekti?

Mi ja ne estas specialisto pri lingvoj, do mi ne havas respondojn al tiuj demandoj. Fakte, al mi interesas tiu temo rilate al esperanto. Ankoraŭ mi ne povas kompreni(kredi) kiel la esperanta lingvo povus helpi al la riĉiĝo de la lingva diverseco. La angla, ĝis nun, ne tiel funkciis, kaj kelkfoje oni diras ke ĝi estas tro agresema kaj certe vorema, sed ŝajnas al mi ke la problemo ne estas la angla mem kiel lingva internacia ilo, sed la ekonomika monda situacio kiun tiu lingvo foje subtenas.

http://www.ipernity.com/blog/140620/249657

ip地址已设置保密
2010/5/15 20:59:01

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询