En la grupo “Kiel oni dirus ĝin en Esperanto?” mi trovis jenan komenton pri la enhavo de la gazeto ESPERANTO numero 1235(4).
“Surprize en revuo " Esperanto" n-ro 1235 ano de AdE faras lingvajn demandojn kiom onklojn vi havas?
Li havas mult onklojn ŝi havas kelk onklojn.
Dank` al vi mi komprenis la regulon !
Ĉu dank` estas adverbo?
Vi bv. instrui la heziteman akademianon! “
La citaĵo plej probable rilatas al intervjuo kun la ĉina verkisto Li Shijun, kiu ankaŭ estas akademiano. Li estis intervjuata de de Dennis Keefe, kiu faris demandon, kiu tekstas:
“Vi estas ano de la Akademio de Esperanto. Kiajn perspektivojn ĉinlingva parolanto de la Internacia Lingvo povas aldoni al ĉefe europaj lingvistoj kaj lingvanoj?
La respondo de la intervjuito tute ne indikas heziton. Kontraŭe: Temas pri diskuto ĉu Esperanto estas tute regula, aŭ ne. La intervjuito unue konstatas, ke Esperanto estas nek tute regula, nek perfekte unueca. Krom tio la intervjuito sobre konstatas ke "la kompleksa verbformo 'esti -anta, -ata' ktp estas ne tiel simpla."
Sekvas aserto, ke la numeraloj de Esperanto ne estas unuecaj. La intervjuito tute senhezite asertas, ke mankas numeraloj por grandaj numeraloj laŭ la modelo unu, du, tri, kvar ... dek dekunu,... cent, mil ... , sed kiam oni alvenas al 1.000.000 oni devas diri "unu miliono" ne "milion", "bilion"
La aserto, ke miliona, biliona kaj -iliona ne estas ordaj numeraloj, unue ŝajnas iom stranga. Tamen, ĉar mankas numeraloj nomataj 'milion' kaj 'bilion' la intervjuito ŝajne opinias, ke ne estas eble krei tiajn ordajn numeralojn.
Mi tute ne trovas iun heziton en la respondo de Li Shijuan, sed esperon, ke esperanto-parolantoj eble povus iom evoluigi Esperanton per siaj lingvo-kutimo kaj pensmaniero.
La intervjuito donas ekzemplon pri tia pensmaniero per la ekzemploj: 'Kiom libroj vi havas?' kaj 'Mi havas kelk onklojn.'
Pri la esprimo "dank' al" la intervuito konstatas, ke tiu esprimo ŝajne estas tiom tradicia, ke ĝi ne arĥaiĝos kaj sekve konstatas, ke troviĝos almenaŭ unu ne-regulaĵo en Esperanto
Ŝajnas al mi, ke la intervjuito ne bezonas apartan instruadon pri la lingvo Esperanto.
http://www.ipernity.com/blog/spearhed357/250446