"Sidiĝu, kara Bob", li diris dum ili manpremis. "Saluton, Leo" - respondis Bob - "kiel vi fartas en vivo?" Bob parolis la germanan. Li malamis sin pro ke li uzis la germanan kiam li parolis kun Leo, ĉar nu ja, kiam li parolas kun Leo li devus paroli la flandran, nu ja la flandran li ne scipovis, fakte estis la antverpena dialekto kiun li kutime parolas.
Leo ekstaris kaj ordonis al Bob fari same. "Laŭ ordonoj de la Reĝo de Belgio, vi Bob Bonkeŭr, estas nun serĝento en la belga armeo. Gratulon!"
- "Ĉu vi ŝercas, Leo?"
- "Mi tute ne ŝercas, serĝento Bonkeŭr kaj mi preferas ke dum oficialaj eventoj vi uzu mian titolon de kolonelo. Jes, eble vi estas same surprizita kiel mi, aŭ eĉ pli ol mi, sed jes, vi estas ek de nun serĝento. Pardonu min, mi ne povas helpi, sed estas ordonoj el Bruselo. Vi ne povas postuli de mi ke mi skribu al ministro pri milito kaj paco en Bruselo por diri, ke vi estas vere la plej terura kaj malbona soldato iam en belga armeo."
- "Ho, holala, ho Leo, nu ja kolonelo Leo, amiko mia. Ne diru ke mi estas malbona soldato. Vere mi faras ĉion por ŝanĝi la belgan armeon al multe pli agrabla loko. Konfesu, amiko, ke mi alportis multajn ŝanĝojn kaj ke ĝenerale la vivo en kazerno estas multege pli agrabla por ĉiuj."
- "Aŭskultu, serĝento Bonkeŭr, la kapitano de la interkomunikada sekcio estas en hospitalo por klopodi venki sian alkoholan malsanon. Li iĝis alkoholulo kiam vi komencis ŝanĝi la telefoncentralon al iu kabaretaspekta salono de klaŭnoj kaj duonfrenezuloj. Oni ne faras ŝercon en telefoncentralo de belga armeo kaj ne estas normale ke la prizorgantoj de la centralo sidas vestitaj dum la tuta tago en noktosurtuto kaj pantufloj por funkciigi la telefoncentralon."
- " Nu ankaŭ ne ĝenas, ĉu Leo, nu ja kolonela amiko? Ni ne tuj antaŭvidas militon, ĉu? Aŭ ĉu vi havas sekretajn sciojn pri kiuj ni devas timi ke ili okazu? Fakte mi ne aprezis ke vi forigis min el telefoncentralo, sed nu, por esti honesta, kion mi nun faras plaĉas ege. Estas sana kaj bona ekzerco por partopreni la maratonon de Kolonjo ĉi-jare.
"Sed" - diris Leo, la kolonela moŝto - "vi ne devas kuri malantaŭ la malgrandan ŝarĝaŭton. Vi ne devas meti la telefondratojn en la tereno de ekzercoj. Vi devas ordoni. Ĝis nun vi estis koporalo kaj pro fakto ke la ĉefserĝento plene ebrie koliziis kun du germanoj kiuj biciklis laŭlonge de la ekzerc-tereno kaj ambaŭ mortis en akcidente kaj pro tio nia ĉefo estas en malliberejo, vi estas la ordonanto plej alta en rango nun, ĉu vi scias?"
- "Jes, Leo amiko moŝta, sed mi jam ofte diris ke mi estas anarkiisto kaj ke ordoni ne apartenas al mia etiko kaj nun damne eĉ pli terure, vi diras ke mi estas serĝento. Kia diluvo, ho ve al la armeo. Lasu nin ludi unu ŝakludon kaj pensi kiamaniere ni solvu ĉi tiun problemon", respondis Bob.
Jes, estis pro ŝakludo ke ambaŭ iĝis amikoj. Bob bone memoris ke li unue devis veni ĉe raporto de la kapitano, kaj kiam ili ne trovis solvon por ekzistanta problemego, laŭ la kapitano evidente, Bob devis iri al raporto ĉe kolonelo.