Li nomiĝas Robert, sed ni ĉiuj nomis lin simple Bob, kiu kutimas inter ni laboristoj. Ĉu pigreco aŭ kio, mi ne scias, sed maloftas ke oni uzis la veran nomon. Neniam iu nomis min Jakob aŭ laŭ franca maniero Jacques, sed ĉiuj en medio de diamantoj alvokis min per familia nomo Schram (Ŝram).
Bob estis amiko de mi, ni ambaŭ agadis en sindikato kaj dum kunsidoj li ĉiam sidis apud mi.
Bob estis, nu, kun plej granda respekto, simpla laboristo. Li apenaŭ studis, sed kiam li post bazalernejo komencis labori en diamantmedio, li ne iris kiel aliaj al futbalo aŭ aliaj sportoj, sed restis hejme kaj legis.
Preskaŭ ĉiam kiam mi vizitis lin, li estis legante libron, ofte librojn de filozofoj.
“Sluton Bob, kiel vi”
-”Bone”
Bob legis kaj tiam ĝenis lin ke iu alparolis lin.
“Kion vi legas”
-”Libron”
-” Jes mi vidas sed pri kio?”
-”Ho, pri stranga knabo, li mem neniam laboris en fabriko kaj verkis dikan libron kiel laboristoj devas agadi por liberigi sin de la kapitalismo, kiu laŭ li estas malbona”.
-”Kapitalismo estas por ni laboristoj malbona Bob”.
-”Fek Ŝram, ne parolu kiel azeno sen kapo. Se afero estis tiel facila, ni eĉ ne devis fari penon studi. Kapitalismo estas fi-uzata ekonomia sistemo, kiel komunismo estas fi-uzata ekonomia sistemo.
-” Montru al mi la libron. Ho La kapitalo, ĉu pri kapitalismo?”
-”Ŝram, mi malamas vin, vi estas kreteno kiu pensas per postaĵo.”
-”Metu la libron flanken Bob, ni devas urĝi al sindikatejo, venu mi estas aŭte ĉi tie kaj ni tamen devas urĝi por ke ni ne malfruu.”
-” Mi ne iras aŭte, tio estas malbona por naturo, ni biciklu!”
-” Bob kara amiko, estas mezo de la 70-aj jaroj kaj daŭros denove 30 jaroj antaŭ ol homoj serioze komencas fari al si zorgojn pri naturo”.
-”Fek al la homoj, sed mi iras bicikle, venu estas tempo.”
Kiam ni eniris la sindikatejon, jam pluraj kamaradoj sidis atendante komenciĝon de la kunsido. La kunvenejo estis sufiĉe granda kaj la tabloj staris en rektangulformo, por ke ni povu vidi al kiu aŭ kun kiu ni diskutas. Kiel kutime la estraranoj sidis ĉe kapo de la tablo, en la mezo la prezidanto. Ni manpremis ‘ sluton, sluton, sluton, sluton, unu post aliajn la kamaradojn kaj kiam ni alvenis ĉe prezidanto, Bob jam tuj komencis ataki lin. Ili ne estas amikoj, la prezidanto kaj Bob.