Vi ja jam konas mian amikon Bob ĉu ne? Nu hieraŭ mi vidis lin kiam mi promenadis en parko, kie mi kutime kombas la cerbon. Iom ordigi la pensojn por scii ĉu mi daŭre estas bona knabo, ĉu mi ne vundis iun dum lastaj tagoj, ĉu mi estas honesta kun mi mem kaj pli de tiuj valoraj pensoj.
Ni salutis kaj kisis kiel ni kutimas en Antverpeno.
„ Malvarmas ĉu” mi diris al Bob. „Mi mem sentas” estis lia respondo. Malplaĉas al Bob paroli pri aferoj kiujn ĉiuj mem sentas aŭ scias.
„Estas ja afero ĉu - mi diris - pri tiuj episkopo en nia lando kiu seksatencis knabojn. Kaj ŝajne ankaŭ pastroj faris tion. „Hehe” respondis Bob.
„Ĉu en nia tempo tio ankaŭ okazis, aŭ ĉu estas iu, nu diru nova afero en moderna tempo” Mi petis lin.
„Jakob - respondis Bob, ci parolas kiel oldulo nun. Kio okazas nun okazis dum tuta historio. Estis papoj kiuj havis infanojn kaj pastroj kiuj havis servistinojn. Memoru la pastron, la dikan el nia vilaĝeto dum nia junaĝo. Vaŭ ĉu vi memoras kiel bela ŝi estis kaj pastro tute fiere promenadis kun ŝi sur strate. Homoj klaĉis kaj nu pastro… amindumis mi pensas”.
-„Ĉu vi pensas tion? Kaj la maldika pastro kio pri li. Li ne rigardis al virinoj. Nu jes ĉiam alvenis en domo de homoj ĉirkaŭ tempo ke oni servis vespermanĝon, sed mi neniam vidis lin okulumi al virino. Diable Bob, ĉu eble ankaŭ li estas de tiu speco pri kiu oni nun parolas en gazataro?
Nu jes nun mi rememoras, vi ja estis siatempe akolito ĉu ne? Ĉu eble iam li hhhhheeee…?”
-„Damne Jakob kion vi diras nun. Tute ne, li estis ege afabla viro. Post la meso li ĉiam patre karesis mian kapon, foje brakon, sed nu, mi ne sentis malkomfortan pri tio. Ho, jes ĉu ci memoras ke tiam mi ankaŭ kantis en ĥoruso de la preĵejo”?
- „Jes evidente ja, ke mi memoras, vi havis voĉon kiel najtingalo. Mi eĉ memoras ke instruisto en lernejo konsilis vin iri al konservatorion por pliperfektigi vian kantkapablon. Jes Bob kiam vi kantis en preĵejo la maljunaj virinoj havis larmojn en okuloj, kaj ĉiuj, kiuj havis filineton en domo jam revis ke vi iĝus poste la bela kaj bona bofilo.
Ĉu vi daŭre povas kanti tiujn latinajn kantojn aŭ ĉu vi forgesis la tekstojn”?
Bob iom rektigis ŝultrojn kaj komencis kanti „ Lauda Jerusalem Dominum
Lauda Deum tuum Sion. Hosanna! Hosanna! Hosanna Filio David”.
Verdire mia amiko daŭre havas belegan voĉon, kia domaĝo ke li ne faris ion kun tiu talento. Nu ja, li posedas aliajn talentojn kaj precipe grandan mankon de memfido.