Mia amiko Bob estas iom aparta viro.
Ne decas klaĉi pri homoj, prefere simple diru kion vi havas por diri kaj silentu por ĉiam. Nu, mi ne klaĉas pri Bob. Ĉion, kion mi diras pri li, li jam scias, mi jam profunde diskutis kun li.
Mia amiko Bob havas plurajn talentojn. Li kapablas flugi kiel mevo, mi jam parolis pri tio.
Ho jes, lastan semajnon, mi estis ĉe maro kaj mi vidis du mevojn. Tutklare paro en amo. Mi kriis Bob, Bob, sed la mevo eĉ ne rigardis, do mi dubas ke estis Bob ĉar li estas fidela kiel hundo, kiam rilatas amikeco kaj amo.
Ankaŭ, kiam mi bone rigardis al la talenta flugo de la du mevoj, ne povis esti Bob kaj animkunulo Jim Ĉar al ili ne mankis tio talento plej elstara, kaprioli kiel neniu alia povas.
Jes Bob estas talenta. Li havas bonan voĉon, sed neniam prizorgis ĝin. Li kapablas verki iom. Strange, li verkas etrakontojn sed ege dubas ĉu li vere kapablas. Al mi plaĉas la rakontoj, sed kiu estas mi? Nu mi estas amiko de Bob , do ne objektiva. Jes estas tiuj homoj kiuj laŭdas lin en vizaĝo kaj malantaŭ dorso diras ke li estas infano kiu kapablas al nenio.
Tio detruas Bob. Bob estas tro sentema. Facile vundebla oni diras, sed mi scias pli bone. Bob ne estas facile vundebla, li vivis sian sorton, de tempo plej teruran sen plendoj, sen ĝemadoj kaj publikaj larmoj. Kiel bone mi memoras ke li pro malsukceso iĝis malriĉa, tiel ke li devis vivi sur strato. Mi klopodis helpi lin, same kiel kelkaj aliaj amikoj, sed li rifuzis, estis tro fiera. Li volis mem grimpi el profundan puton en kiu li troviĝis kaj jes li sukcesis. Obstine li estas kiel azeno, sed jes tro sentema.
Tiuj, kiuj vundas lin nomas lin, facile vundebla, sen ke ili pripensas ke ili kaŭzas la vundojn.
Antaŭ ne longe mi legis rakonton de lia mano kaj mi petis lin; Ĉu eble iu en familio havis talenton kiel verkanto aŭ alian talenton kiuj troviĝas en genoj de la familio.
Bob iom pensis. Mi vidis ke li pensis, ĉar tiam liaj okuloj igas malluma, kvazaŭ doloras al li pensadon.
„Nun ke vi mencias Jakob - li respondis - onklo de mia patro laboris en operao”.
„Vaŭ Bob - mi respondis - ĉu vere kaj kion li kantis, ĉu li havas basan voĉon kiel vi havas aŭ ĉu eble tenoro li estis”?
Bob iom ŝanĝis mienon kaj mi vidis rideton sur vizaĝo. „Onklo Bernardo, la onklo de mia patro, estis teknika helpanto en operao, li fermis - malfermis la kurtenon. Atentu, ne subtaksu la aferon.