Kiel uzi ilin?
Teruriĝinte mi rimarkis en tradukoj, kiujn la tradukintoj konsideras seriozaj literaturaj atingaĵoj, ke eĉ spertaj esperantistoj ne sukcesas distigi la pronomojn "tio" kaj "ĝi". Pro tio longaj verkoj fariĝas tedaj vortamasoj, ja tiuj du vortoj estas tre oftaj, kaj la komprenon grave malfaciligas, se oni regule intermiksas ilin.
Mi scias, ke Zamenhof ne konsideris eraro tian neprecizan uzadon, kaj kelkfoje eĉ li mem stumblis koncerne ilin, tamen estas du diversaj aferoj: ion ne konsideri gramatika eraro, aŭ ne konsideri teda, konfuza vortumado. Tiu lasta certe okazas, se en lingvaĵo, celanta bonan kvaliton, oni ne aplikas konsekvence a menciitajn pronomojn. Por diri ekzemplon:
"Li skribis la leteron, mi vidis ĝin" (Kalocsay pron: kaloĉai)
En tiu frazo, se la vortuzado estas kontentiga, oni klare komprenas, ke la koncerna persono vidis la LETERON.
Male:
"Li skribis la leteron, mi vidis tion"
Oni povas kompreni, ke la koncerna persono vidis, ke oni SKRIBIS.
Do,
1. se temas pri substantivo, kiu pli frue ne aperis en la teksto,
2. se temas pri la tuta enhavo (aŭ predikato) de frazo (propozicio) ĉu pli frua, ĉu sekva,
3. se temas pri enhavo de tuta tekstoparto,
oni bezonas uzi la vorton "tio";
Se temas pri afero jam menciita per substantivo:
1. klarigante pri KIO temas, uzu la vorton "ĜI",
2. klarigante pri KIU temas el la samnomaj aferoj oni bezonas uzi la pronomon "TIU".
Ceteraj ekzemploj, kiel mi klarigas TION al lernantoj: - Kio estas TIO? - TIO estas romano. ĜI estas "La steloj de Eger". - TIUN mi deziras aĉeti. (tiun libron, ne alian) |
(Montrante al persono, oni uzu "tiu", sed ĉi tiu lasta vortuzado ordinare ne estas problemo por tradukantoj.)