Mi cxi foje surprizigxis ke pli ol 30 miaj geamikoj kiuj logxas en la mondo,sendis al mi bondezirojn okaze de mia naskigxtago. Unue mi devas diri koran dankon al tiuj miaj geamikoj kiuj sendis al mi bondezirojn en Ipernity aux en Facebook. Mi nun pensas en mi ke,cxu mi estas tiel fame konata Esperantisto ? Ne,tute ne..Mi nur cxefe uzis Esperanton por komunikigxi kun miaj geamikoj.Mi vere devas esti felicxulo,cxar mi havas tiom multe da geamikoj kiuj sendis al mi bondezirojn.
De la jaro 2000 mi ekuzis intern(r)eton kaj mi cxefe esta(i)s uzanta nian lingvon,Esperanton por komunikigxi kun miaj eksterlandaj geamikoj. Inter ili estas miaj malnovaj geamikoj, kun kiuj mi konatigxis pli ol dek jaroj,kun kiuj mi ankoraux komunikigxas per Ipernity kaj Facebook... Mi kredas ke nia movado de Esperanto finfine atingos la mondon kie ne trovigxos lingvan muron inter reciproke malsamaj nacianoj.
Mi ne scias,kiam tiu oportuna mondo venos al ni,tamen estas certe,ke tiu mondo kie homoj cxefe uzas Esperanton kiel duan komunan lingvon krom siaj naciaj lingvoj, nepre finfine venos al nia mondo...Mi nun ankaux dankas al Google ke Esperanto kaj google tradukilo jam venkis la mondon por forigi lingvan muron inter reciproke malsamaj nacianoj,cxar google tardukilo bone funkcias,kavankam gxia tradukajxo ankoraux ne estas tiel perfekta kiel ni pensas...Ni provu unuigi la homaron per Esperanto..
---------------