Korea Kongreso de Esperanto
Korea kongreso de Esperanto estis okazinta de la 27a kaj 28a de Oktobro en suda parto de mia lando. Ĉar multe da geknaboj partoprenis en ĝi,tial ĉi jara kongreso ŝajne aspektis multe pli vigla komparante ĝin kun tiuj de pasintjaraj kongresoj.Mi en kongresejo parolis antaŭ kongresanoj, ke mi nur lernis Esperanton 4 horojn de mia instruisto kaj post tiam, mi memlernis ,faris penadon kutimiĝi al ĝi, ankaŭ diris ke ĝis nun neniu instruis al mi, kiel kanti eĉ la kanton "la Espero".Danke al mia persone senĉesa penado, mi nun libere estas uzanta Esperanton preskaŭ ĉiutage...kaj demandis al kongresanoj,kie estas tiel facile lernebla lingvo en la mondo krom Esperanto ? Fakte en mia lando,multe da studentoj havas intereson pri angla lingvo ,kaj tial pro tio estas multe da fremdlingvaj institutoj por ĝi en grandaj urboj ..Se mi mencius tiun fenomenon alie, la ekzistado de multe da institutoj havas signifon ke angla lingvo estas ne nur prononcie sed ankaŭ gramatike tro malfacila lingvo. Kaj tial tiaj institutoj tiel komerce profitas en mia lando por mono. Mi tiam ankaŭ diris ke se Esperanto instituto ekzistus nur por komerca celo ,ĝi povos tuj bankroti pro la facileco de Esperanto kaj ne ekzistos por ĉiam.. Ju pli facila ,des pli bona,ĉu ne ?
................