Kiu ŝtato ŝatas liberecon, kiu faras prizonon el sia lando?
Svislando | __81 |
Belgio | 88 |
Francio | 91 |
Germanio | 96 |
Aŭstrio | 106 |
Nederlando_ _ | 123 |
Hispanio | 140 |
Bulgario | 143 |
Hungario | 165 |
Slovakio | 165 |
Rumanio | 180 |
Ĉehio | 184 |
Polio | 209 |
Ukraino | 416 |
Rusio | 532 |
Usono | 730 |
La proporcio inter prizonuloj kaj liberuloj karakterizas la inklinojn de la ŝtatoj koncerne la liberecon. Ne estas verŝajna afero, ke en Usono estas dekoble pli multaj malbonaj homoj, ol en Svislando. Se la socialaj servoj estus same bonaj, kiel en Svislando, se la juĝado estus same justa, se oni ne edukus usonanojn por militismo, malrespekto de aliaj popoloj ktp, tiel ankaŭ en Usono estus same malmultaj prizonuloj.
Laŭ mia propra sperto miaj gefiloj ne estis pli malbonaj, ol tiuj, kiujn la gepatroj ofte punis, eĉ male. Ili ambaŭ bone lernis, kaj nenian problemon mi havis koncerne ilin krom la laŭaĝaj normalaj petolaĵoj. Mi tute neniam punis miajn gefilojn, maksimume kritikis ilin.
Kia estas proporcio inter la nombroj de malliberuloj en diversaj landoj?
........................