dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Kopenhago kiel modelo por biciklado

您是本帖的第 1392 个阅读者
树形 打印
标题:
Kopenhago kiel modelo por biciklado
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Kopenhago kiel modelo por biciklado


图片点击可在新窗口打开查看
Ĉi-semajne oni celebris la 200-jariĝon de la biciklo: Jen okazo por rigardi kion la urbo Kopenhago rilate al bicikla trafiko faras tiom pli bone ol aliaj urboj.

La germana inĝeniero Karl Drais inventis la 12-an de junio de la jaro 1817 en Mannheim la kurbiciklon - kaj tiel la praformon de la biciklo. Ja daŭris ankoraŭ iom da tempo ĝis la hodiaŭ uzata biciklo kun ĉeno estis inventita. Sed la venkado de la biciklo estis nehaltigebla. Unue ĝi estis libertempa veturilo por la supraj tavoloj de la socio, ekde la 20-a jarcento ĝi fariĝis veturilo por la amasa trafiko.

Post la dua mondmilito tamen politikistoj vetis forte pri aŭtomobiloj kaj motorcikloj. Oni konsideris ilin modernaj kaj taŭgaj por la estonto, kontraŭe al la malnoviĝinta biciklo. De tiam la motorizado markas niajn urbojn. Ekzemple en Vieno 27 procentoj de la vojoj estas traveturataj per la aŭtomobilo. Samtempe la aŭtomobilo okupas du trionojn de la strataj areoj.

Nur de tre mallonga tempo la biciklo travivas novan kulminon de populareco en eŭropaj kaj amerikaj urbegoj. En la tuta mondo urboj provas denove plialtigi la kvoton de biciklantoj. Ĉar biciklado estas medikonvena, savas spacon, ĝi plialtigas la enurban vivokvaliton kaj pruveble efikas pozitive al la sano. La kvoto de biciklantoj intertempe estas konsiderata faktoro por la vivokvalito de urbo.

La dana ĉefurbo Kopenhago estas konsiderata sukcesa modelo rilate al akcelado de bicikloj - ankaŭ ĉar la urbo lerte poziciigas sin kiel marko "bicikla ĉefurbo" en internaciaj publikiloj, en daŭra konkurado kun la nederlanda ĉefurbo Amsterdamo. Estas fakto ke el la tuta mondo venas delegitoj al Kopenhago por rigardi kiel biciklokonvena urbego povas aspekti.

"Plej gravas intuicia, do memklariga logika reto de biciklaj vojoj, sur kiuj la biciklantoj sentas sin sekuraj kaj sur kiuj ili sen grandaj kromvojoj atingas sian celon", diras la prezidanto de la dana biciklista asocio.

62 procentoj de la kopenhaganoj laŭ plej freŝaj datumoj veturas bicikle ene de la urbo al la laboro aŭ al klerigejo. Se oni enkalkulas ankoraŭ la vastan ĉirkaŭantan regionon, tiam ankoraŭ estas 41 procentoj, ĉe preskaŭ du milionoj da homoj.

Ĉiujare la urba administracio forigas kelkajn procentojn da parkumejoj por aŭtomobiloj, por disponigi spacon por biciklantoj kaj piedirantoj. Disponeblas larĝaj biciklaj vojoj, ofte kun trakoj por avancado, sur ambaŭ flankoj de la veturejo, apartajn trafiklumojn por bicikloj, "verdan ondon" por biciklantoj, se ili observas rapidecon de 20 km en horo. Kaj ekzistas apartaj biciklaj ŝoseoj por la komutantoj el la ĉirkaŭanta regiono.

La enstrukturigo de la komutantoj estas plua strategio por minimumigi la aŭtomobilan trafikon. Apud la biciklaj ŝoseoj ekzistas ankaŭ la ebleco senkoste transporti la biciklon en la fervojo. Malavaraj kupeoj por bicikloj fidinde ofertas tie spacon.

"Estos ĉiam aŭtomobiloj en la urboj, ankaŭ en Kopenhago. Sed ni povas draste redukti ilian nombron". Tion opinias urbodezajnisto el Kopenhago. Lia firmao konsilas en la tuta mondo urbajn administraciojn pri tio kiel eblas plialtigi la kvoton de biciklantoj. Laŭ li necesas igi la biciklon plej rapida enurba trafikilo, tiam la biciklantoj venas kvazaŭ aŭtomate. La modelo de Kopenhago povas servi en ajna urbo.
ip地址已设置保密
2017/6/18 10:54:35

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询